Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto

Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (pli mallonge Teknikuniversitato) estas signifa universitato en Budapeŝto, kie instruis (en 2012) 1160 pedagogoj 24 mil studentojn. Ĝi situas grandparte laŭ maldekstra bordo de Danubo en distrikto Újbuda.

Larĝa panoramo pri la teknikuniversitato
Larĝa panoramo pri la teknikuniversitato


Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Kursoj en nuntempa Inĝenieristiko - harmoniigante teorion kaj praktikon
Informoj
fondodato 1782
fondinto(j) Jozefo la 2-a vd
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 47° 28′ 47″ N, 19° 3′ 22″ O (mapo)47.4798519.05608Koordinatoj: 47° 28′ 47″ N, 19° 3′ 22″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Budapeŝto (Újbuda), Hungario
Estraro
Rektoro Tibor Czigány
Nombroj
nombro de studentoj 24 000
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• TIME (Top Industrial Managers for Europe )
• Asocio Universitata de Franclingvio
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filioj
• BME OMIKK
• The Faculty of Arhitecture at the Budapest University of Technology and Economics
• BUTE Faculty of Electrical Engineering and Informatics
• BUTE Faculty of Transportation Engineering and Vehicle Engineering vd
Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (Budapeŝto)
Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (Budapeŝto)
DEC
Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Map
Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
vdr
Panoramo pri la Teknikuniversitato
Joseph Anton Johann Habsburg, kiu longe estis nomdonanto de la universitato

Historio redakti

Historio de la universitato komenciĝis en 1782. Tiam oni fondis apartan fakultaton Institutum Geometricum por inĝenieroj el Reĝa Universitato de Buda. En 1782 laŭ dekreto la edukado de inĝenieroj estis egalvalora al la universitata nivelo. En 1846 oni kreis novan lernejon pri industrio. Ĝi prenis la nomon pri Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno kaj oni lernis 3 jarojn jam hungare. En 1850 ambaŭ lernejoj unuiĝis kiel ’’’Joseph Industrieschule’’’ (industria lernejo pri Jozefo), sed badaŭrinde tiel la universitata nivelo ĉesis kaj la instrua lingvo estis la germana.

 
Parto de la universitato

En 1856 ĝi transformiĝis al Joseph Polytechnicum, kiu estis kvarjara altlernejo. Ekde 1860 oni denove lernis hungare, en 1871 la lernejo rericevis la rangon universitato laŭ nomo Reĝa Universitato palatino József. Ekde 1902 la studentoj rajtis doktoriĝi. En 1909 la impona K-domo ekfunkciis laŭ la Danubo. En la baldaŭaj jardekoj oni fondis diversajn fakultatojn aŭ fakultatoj trovis novajn lokojn en aliaj urboj. Ekde 1919 pro la revoluciaj efikoj jam inaj studentoj rajtis lerni, sed laŭ nova leĝo judoj rajtis lerni nur en proporcio 20 %. En 1934 la universitato pligrandiĝis sub nomo Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Post la 2-a mondmilito la studentoj povis esti laboristojkamparanoj. En 1949 tiuj fakultatoj, kiuj aldoniĝis en 1934, foriris, la restinta universitato estis simpla Teknikuniversitato de Budapeŝto. Ekde 1984 oni instruis ankaŭ angle, ekde 1991 france, ekde 1992 germane. La nuna nomo estas uzata de 2000.

Nobel-premiitoj de la universitato redakti

 
Ernő Rubik inventinto de la Kubo de Rubik iama membro de la Universitato
 
George A. Olah, Nobel-premiito kaj iama studento de la universitato
 
Memortabulo pri Dennis Gabor, Nobel-premiito kaj iama studento de la universitato

Rektoroj de la universitato redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rektoroj de Teknikuniversitato de Budapeŝto.

Signifaj studentoj, poste profesoroj de la universitato (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj, poste profesoroj de Teknikuniversitato de Budapeŝto.

Signifaj studentoj de la universitato (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj de Teknikuniversitato de Budapeŝto.

Signifaj instruistoj de la universitato (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Profesoroj de Teknikuniversitato de Budapeŝto.

Anekdoto pri la universitato kaj Géza Pattantyús-Ábrahám redakti

 
  Surstrata policano vespere ekrigardas, ke studentoj iras el la universitato tra la palisaro (ja la pordo jam estas fermita).

-Policano: Kion vi faras?

-Laŭvice ĉiuj studentoj: Mi ekzamenis ĉe paĉjo Pattantyús.

Ĉirkaŭ noktomeze jam maljunulo faras la samon, ol la studentoj.

-Policano: Mi esperas, ke vi ne diros tion, ke ankaŭ vi ekzamenis ĉe la paĉjo!

-Tute ne, ja mi estas paĉjo! 
 

Fontoj redakti