Teksasa bluso aŭ en angla Texas blues estas subĝenro de bluso. Ĝi havis variajn stilvariaĵojn sed tipe estis ludata kun pli da svingo ol aliaj blus-stiloj. Ofte oni konsideras Blind Lemon Jefferson (1893-1929) kiel la patro de la teksasa bluso.

Dosiero:Stevie Ray Vaughan, 1989.jpg
Stevie Ray Vaughan estis ĉefa figuro en teksasa elektra bluso en la fino de la 20a jarcento.

Teksasa bluso diferencas el stiloj kiaj Ĉikaga bluso pro sia uzado de instrumentoj kaj sonoj, speciale pro la forta uzado de la gitaro. Muzikistoj kiaj Stevie Ray Vaughan kontribuis per uzado de variaj tipoj de gitarsonoj kiaj de suda glito-gitaro kaj diversaj melodioj de bluso kaj ĵazo. Teksasa bluso ankaŭ ege dependas el gitaraj soloaĵoj aŭ "licks" funkciantaj kiel pontoj inter kantoj.