Telefónica

kompanio

Telefónica S.A. estas hispandevena transnacia entrepreno funkcianta por servo de telekomunikado (fiksa telefono, poŝtelefonoj, ADSL, FTTH, ktp.) kun centra sidejo en Madrido, Hispanio, kaj dum julio de 2010 la kvina plej granda kaj grava telekomunika entrepreno en la mondo.[1]

Telefónica
publika kompanionegoco • entrepreno vd
Dum 19-a de aprilo 1924 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Compañía Telefónica Nacional de España
Jura formo sociedad anónima
Fondintoj Hispana Registaro vd
Sidejo Telefónica Building
Lando Hispanio
Dungitoj 121 853 (stato: 2018)
Agokampo telefono
ISIN-kodo ES0178430E18
Posedata de Hispana Registaro vd
filiaj kompanioj Movistar • Telefónica Deutschland • Movistar Chile • Movistar del Perú • Movistar Colombia • Movistar Ecuador • Movistar México • Telefônica Brasil • O2 • O2 Ireland • O2 Czech Republic • Terra • Tuenti • O2 • giffgaff • Telefónica Germany GmbH & Co. OHG • E-Plus • Telefonica Research and Development • Tuenti • Movistar • Virgin Media O2 vd
Posedataj kompanioj Tuenti • Vivo • O2 • Telefónica Building • GVT • Acción por Movistar Plus+ • Q2935834 • Drama por Movistar Plus+ • Canal+ 2 • Comedia por Movistar Plus+ • Movistar Fútbol • Golf por M+ • Toros • Movistar CineDoc&Roll • Caza y Pesca • TVA • Distrito Telefónica • giffgaff • Q5655200 • Canal+ Spain • Telefónica Telecom • TokBox • Cine Español por Movistar Plus+ • Tesco Mobile • Deportes por Movistar Plus+ • Q16490116Q16490120 • Series 2 por Movistar Plus+ • Movistar Plus+ • Telefônica Brasil • Movistar Partidazo • Series por Movistar Plus+ • Q21480847Q21480848 • #0 por Movistar Plus+ • Cine por Movistar Plus+ • Movistar eSports • Q46535325 • Barcelona Telephone Exchange vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Konstruaĵo Telefónica

Ĝi fondiĝis en Madrido la 19-a de aprilo de 1924 kiel Compañía Telefónica Nacional de España (CTNE), kun monopolo de la telefona servo kaj la partopreno de la usona entrepreno ITT. En 1945, la hispana ŝtato akiris 79,6% de la entreprena havaĵo.[2] Tiu parto malpliiĝis pere de kapitala pligrandigo farita en 1967.[3] Totala privatigo okazis pere de du publikaj akcivendoj en 1995 kaj 1999.[4][5] Ekde tiam, Telefónica iĝis unu el ĉefaj entreprenoj pri telefonado. En la 1990-aj jaroj ĝi ŝanĝis nomon al Telefónica, S.A. kaj kreis filion nome Telefónica de España, kiu funkciis en Hispanio. Ekstere ĝi akiris la restan parton de Telefónica Internacional kaj kuniĝis al tiu. Post la liberaligo de la merkato de la telekomunikado en Eŭropo (fino de monopolo), Telefónica devis fronti grandan konkurencon en Hispanio, sed pluestas la ĉefa telefona entrepreno en la lando laŭ nombro kaj de klientoj kaj de fakturado.

En Latinameriko, la entrepreno funkcias por pli ol 153,1 milionoj da klientoj je 30a de septembro de 2008, kiel ĉefa entrepreno en Argentino, Ĉilio, Peruo kun grava funkciado ankaŭ en Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Meksiko, Maroko, Nikaragvo, Panamo, Puerto Rico, Urugvajo kaj Venezuelo. En Eŭropo, krom en Hispanujo, en Britujo, Irlando, Germanujo, Ĉeĥujo kaj Slovakujo.

Notoj redakti