Televido en Venezuelo

Televido en Venezuelo estas unu el la ĉefaj amaskomunikiloj de la lando, tial ke ĝi atingas 95 % el la hejmoj de Venezuelo. Fine de 2006 la ondoj en VHF estis okupitaj je 75 % de la privata sektoro kaj je 22 % de la publika sektoro, dum en UHF 82 % de la stacioj estis privataj kaj 18 % estis publikaj. La nombro da horoj dediĉitaj de venezuelanoj al amaskomunikiloj estas ankaŭ favora al televido, la malfermita signalo okupas 46 % de la horoj kaj televido per abono 17 %, dum la ceteraj 36 % estas dediĉitaj al radio, gazetaro kaj Interreto.

Kategorioj de TV en Venezuelo hodiaŭ redakti

Privata televido redakti

Jen estas la listo de privataj kanaloj kiujn oni povas vidi tra la tuta lando per tradicia malfermita signalo.

TV Stacioj Komenco Sidejo Temo Posedo Retejo Posedanto
Venevisión 1961[1] Caracas Diversa Privata Venevisión Organización Cisneros
Televen 1974[2] Caracas Diversa Privata Televen Omar Camero Zamora
Canal I 2000 Caracas Diversa Privata Canal I Canal i Television C.A
Meridiano TV 1997[3] Caracas Sporta Privata Meridiano TV Bloque de Armas
Globovisión 1981 Caracas Informa Privata Globovisión Gustavo Perdomo,
Raúl Gorrín

Nacia Publika Televido redakti

TV Stacioj Komenco Sidejo Temo Posedo Retejo Posedanto
VTV 1964 Caracas Informa Publika VTV Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Venezuela ŝtato
ViVe 2003 Caracas Eduka Publika Vive Venezuela ŝtato
TeleSUR 2005 Caracas Informa Publika TeleSur Multŝtata
TVes 2007 Caracas Diversa Publika tves Venezuela ŝtato
Colombeia 2012 Caracas Eduka Publika Colombeia Arkivigite je 2012-02-03 per la retarkivo Wayback Machine Venezuela ŝtato

Aliaj naciaj kanaloj kun malfermita signalo redakti

Kanaloj kiuj estas videblaj nur en kelkaj partoj de la lando per malfermita signalo. Iuj elsendas per Malfermita Cifereca Televido kaj per televida abono tutlande.

TV Stacioj Komenco Sidejo Temo Posedo Retejo Posedanto
Vale TV 1998 Caracas Kultura Privata Vale TV Asociación Civil Valores Educativos S.A.
TV Familia 2000 Caracas Religia Privata TV Familia TVFAMILIA
Ávila Tv 2006 Caracas Diversa Publika Ávila Tv Venezuela ŝtato
123TV 2012 Caracas Infana Publika - Venezuela ŝtato
ConCiencia TV 2013 Caracas Scienca Publika ConCiencia TV Arkivigite je 2015-04-10 per la retarkivo Wayback Machine Venezuela ŝtato
TV FANB 2013 Caracas Milita Publika TV FANB Venezuela ŝtato
PDVSA TV 2014-2020 Caracas Petrola Publika - Venezuela ŝtato
TVepaco[4] 2015 Caracas Diversa Privata TVepaco Grupo Trust Mediático
Teletuya (TLT)[5] 2016 Caracas Diversa Publika TLT Arkivigite je 2021-04-23 per la retarkivo Wayback Machine T&H Producciones

TV Elsendfluo redakti

Kanaloj kiuj videblas nur per Interreto.

TV Stacioj Komenco Sidejo Temo Posedo Retejo Posedanto
VIVOplay 2013 Caracas Diversa Privata vivoplay.net Vivoplay Holding Inc.
VPItv 2015 Caracas Informa Privata vpitv.com Fabiola Colmenares
Panavision TV 2018 Margarita Muzika Privata panavision.tv Grupo Lorini
Capitolio TV 2016 Caracas Leĝdona Publika Capitolio TV (YouTube) IV Leĝdona periodo de la Nacia Asembleo de Venezuelo
RCTV 2020-2021 Caracas Diversa Privata play.rctv.com Empresas 1BC
Canal Cultura Venezuela 2021 Caracas Kultura Publika culturavenezuela.com Ministerio de Popola Povo por Kulturo de Venezuelo

Regionaj Kanaloj redakti

Ĉi tiu listo konsistas el regionaj televidaj stacioj. Ekde 2006, regionaj kanaloj serĉas formi strategiajn aliancojn por dividi programadon kaj informojn. En unu el ĉi tiuj aliancoj kreiĝis Televisión Regional (TVR), reto, kiu subtenas la staciojn Global TV, Promar TV, TAM, TRT, TVO, TeleAragua kaj TVS. Tamen ĝi estis fermita la 23an de majo 2016. Du kromaj retoj ankaŭ kreiĝis, kiuj estas la Grupo Nacional de Televisión kaj Circuito Venezolano de Televisión Nacional (CVTN). La unua konsistas el Canal 21 de Táchira, NTV Televisión, Órbita TV, Apure TV, ContacTV, Mira TV, Telellano, Total TV, Trujillo TV, TRP kaj Universal Televisión, dum la dua konsistas el Contac TV, Jerga Vision , Nautavisión, DAT TV, TV Familia, TV Proclamación, Somos TV, V + TV, Sol Televisión, Olímpica Televisión, Telesol, Atel TV kaj Telecolor. En la ŝtato Portuguesa kreiĝis la unua sendependa kanalo Portuguesa Televisión, en la ŝtato Anzoategui per abono kaj por la suda zono, TV SUR elsendas ekde malferma signalo ekde 1998, distra kanalo kun sendependaj produktadoj kaj kunproduktado.

Referencoj redakti

  1. Mata, Aquilino José, "Los 50 de Venevisión", Últimas Noticias. Kontrolita 30 de decembro de 2014.
  2. ¡Televen Cumple 24 Años al Aire!. iconosdevenezuela.com (3 de julio de 2012). Arkivita el la originalo je 2016-08-08. Alirita 24 de julio de 2016.
  3. Meridiano Television - Primeros años. bloquedearmas.com. Arkivita el la originalo je 2016-11-18. Alirita 14 de septembro de 2015.
  4. La Tele ahora es TVepaco. revista Producto (3 de septembro de 2015). Alirita 1 de novembro de 2015.
  5. TVR - TeleAragua otro "convenio"?. ForoMedios. Alirita 8 de julio de 2016.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Televisión en Venezuela en la hispana Vikipedio.