Telfero de Montjuïc

Koordinatoj: 41° 22′ 14.25″ N 2° 10′ 13.9″ O / 41.3706250 °N, 2.170528 °O / 41.3706250; 2.170528 (mapo)

La Telfero de Montjuïc (katalune Telefèric de Montjuïc, hispane Teleférico de Montjuic) estas telfero kiu ebligas aliron al la Barcelona monto de Montjuïc elde la orienta flanko. Malgraŭ ĝia nomo, ne temas tiom pri telfero, kiom pri aertelfero. La 16-an de majo 2007 ĝi remalfermiĝis post renovigo. Aktuale ĝi estas ekspluatata de la kompanio TMB.

Telfero de Montjuïc
Telfero de Montjuïc
Telfero de Montjuïc
nacela telfero • urban aerial tramway
Ĝeneralaj informoj
Loko Barcelono
Katalunio
 Hispanio
Transportsistema speco Telfero
Komenco de trafiko 22-a de junio 1970
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 752 m
Nombro de linioj 1
Nombro de stacioj 3
Aliaj informoj
Posedanto TMBTMB TMB
Transportisto TMBTMB TMB
vdr

Trairo redakti

 

La telfero disponas pri tri stacioj: Parc de Montjuïc (kun interkonekto kun Funikularo de Montjuïc), Mirador (halto nur en la direkto Castell > Parc) kaj Castell.

Telfero de Montjuïc
FM    Parc de Montjuïc
  Mirador
  Castell

Tarifo redakti

 
Telfero de Montjuïc renovigita
  • Iro: 8,20 € plenaĝuloj kaj 6,50 € infanoj (4-12 jaraĝaj).
  • Iro kaj reveno: 12,50 € plenaĝuloj kaj 9,00 € infanoj.

Vidindaĵoj redakti

El la telfero eblas vidi la tutan urbon Barcelono kaj plurajn el ĝiaj plej reprezentaj lokoj, kiaj: Placo Katalunio, Katedralo de Barcelono, Templo Sankta Familio, krozoŝipoj ankritaj en la Haveno de Barcelono, Olimpika vilaĝo de Barcelono, Turo Agbar, zono de Universala forumo de Kulturoj 2004...

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Teleférico de Montjuic en la hispana Vikipedio.