TemnospondilojTemnospondyli (el la greka τέμνειν (temnein, "tranĉi") kaj σπόνδυλος (spondylos, "vertebroj")) estas diversa subklaso de formortintaj malgrandaj al gigantaj tetrapodoj — ofte konsideritaj pra-amfibioj — kiuj floris tutmonde dum la Karbonio, Permio, kaj Triaso. Kelkaj specioj pluvivis en la Kretaceo. Fosilioj troviĝis en ĉiu kontinento. Dum ĉirkaŭ 210 milionoj da jaroj de evolucia historio, ili adaptiĝis al ampleksa gamo de habitatoj, kiaj nesala akvo, surteraj, kaj eĉ marbordaj marmedioj. Ties vivohistorio estas bone komprenita, kaj oni konis fosiliojn el la larva stadio, el metamorfozo, kaj el matureco. Plej temnospondiloj estis duonakvoloĝantaj, kvankam kelkaj estis preskaŭ tute surteremaj, kiuj revenas akven nur por reproduktiĝi. Tiuj temnospondiloj estis iomaj el la unuaj vertebruloj tute adaptitaj al vivo surtera. Kvankam temnospondiloj estas konsiderataj amfibioj, multaj havis karakterojn, kiaj skvamoj, ungoj, kaj kirasecaj ostaj platoj, kio distingas ilin el la modernaj amfibioj.

Capetus, baza temnospondilo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti