Tempolinio de la Dua Mondmilito (1943)

Listartikolo en Vikipedio

Jen listo de la okazaĵoj de la Dua Mondmilito dum 1943:

Ĉiang Kai-ŝek de Ĉinio, Roosevelt, kaj Winston Churchill de Britio ĉe la Kairo Konferenco en 1943.
Batalo en Lucca, Italio.
Marŝalo Friedrich Paulus kaj lia stabanaro kapitulacis en Stalingrado.

Januaro redakti

 
Generalo Dwight D. Eisenhower.
  • 1-a de januaro:
    • Soveta ofensivo en la marbordo de la Nigra Maro.
    • La aliancanoj bombardadis la havenon de Tunizo.
    • La usonanoj okupis la insulon Sanana, apartenanta al la Molukoj.
  • 2-a de januaro: En Kreto, la USAF bombardadis Iraklion.
  • 3-a de januaro: La britoj bombardadis Essen kaj la usonanoj la bazon de submarŝipoj de St. Nazaire.
  • 4-a de januaro:
    • Britaj submaristoj pilotantaj torpedojn atakis la havenon de Palermo.
    • La usonanoj haltigis ofensivon en Monto Austen en Guadalcanal trafinte japanan fortikaĵon nome "Gifu".
  • 5-a de januaro:
    • Soveta ofensivo al la lago Ladoga por klopodi mildigi la situacion de Leningrado.
    • En Kaŭkazio, la sovetoj rekonkeris Proĥladnij.
    • Denove la tunizia havenurbo Sfakso estis bombardita de la aliancanoj.
  • 7-a de januaro:
    • La haveno de Palermo estis akre bombardita de la aliancanoj.
    • La RAF bombardadis Essen.
  • 8-a de januaro:
    • La RAF bombardadis Duisburgon.
    • La tunizia havenurbo Ferryville rezultis tre damaĝita de la usona bombardado, kiu atakis ankaŭ Bizerton.
  • 9-a de januaro: Soveta ofensivo al Stalingrado.
  • 10-a de januaro: La usonanoj atakis denove Monton Austen kaj la krestojn de Galloping Horse kaj Seahorse.
  • 11-a de januaro:
    • Aliancanaj aviadiloj bombardadis Napolon kaj Tripoli.
    • En Leningrado oni rompis la sieĝon al la urbo: la Ruĝa Armeo malfermis koridoron sude de la lago Ladoga tra kiu la urbo povis ricevi liverojn.
  • 12-a de januaro:
  • 13-a de januaro: La usonanoj bombardadis la fabrikoj de fervojaj instalaĵoj de Lille kaj la britoj Essen.
  • 14-a de januaro:
    • Konferenco de Kasablanko inter Churchill kaj Roosevelt kaj la francaj generaloj Giraud kaj De Gaulle, kiu finis la 24an. Stalin plue premis por atingi la malfermon de dua fronto en Eŭropo.
    • Startis la japana retiriĝo el Guadalcanal pere de la elŝipigo de infanteria bataliono, kiu agados kiel ariergardo dum la evakuado.
  • 15-a de januaro:
    • En la orienta fronto, la sovetoj antaŭeniris kaj rekonkeri Velikije Luki, en la nordo.
    • En Jugoslavio, italaj trupoj kun helpo de la kroataj ustaĉoj ekofensivis kontraŭ la gerilanoj de Tito.
    • La aliancanoj bombardadis Tripoli.
  • 16-a de januaro:
    • Forta aeratako brita sur Berlino. La germana ĉefurbo estos atakita plej ofte kaj per pli ol aviadiloj.
    • Irako deklaris la militon al la ladnoj de la Akso.
  • 17-a de januaro:
    • Londono estis bombardita de malmultaj aviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis Wilhelmshaven.
  • 18-a de januaro:
    • La sovetoj rerompis la sieĝon de Leningrado.
    • La Ruĝa Armeo trapasis la riveron Donec.
  • 19-a de januaro:
    • La aliancanoj bombardadis Tripoli kaj ties ĉirkaŭojn.
    • Novaj elŝipiĝoj en Nov-Gvineo, nome en Wewak.
  • 20-a de januaro:
    • Soveta ofensivo en la tuta fronto, el Voroneĵ al Kaŭkazio.
    • Batalo de Neretvo: la jugoslavaj partizanoj suferis grandajn homperdojn antaŭ kombinita truparo de la Akso.
  • 21-a de januaro: La germanoj forlasis Tripoli post kvin sinsekvaj tagoj de bombardado de aliancanoj antaŭ malabundo de fortoj por defendi la urbon kaj retiriĝis al Tunizo, kie ili preparas fortikaĵojn.
  • 22-a de januaro:
    • La gerilanoj de Tito retiriĝis suden.
    • De Gaulle alvenis al Kasablanko kaj estis devigita fare de siaj aliancanoj amikiĝi kun la generalo Giraud.
    • Falis la japana rezistado en Nov-Gvineo.
  • 23-a de januaro:
    • La usonanoj sukcesis konkeri Monton Austen kaj la krestojn de Galloping Horse kaj Seahorse en Guadalcanal.
    • La usonanoj atakis Lorient kaj Brest kaj la britoj Düsseldorf.
    • La aliancanoj konkeris Tripoli.
    • La USAF bombardadis Rabaul, en Nuov-Britio.
  • 24-a de januaro:
    • Paulus petis al Hitler permeson por kapitulaci, kion tiu absolute malakceptis.
    • La aliancanoj bombardadis la havenon de Palermo.
    • La germanoj detruis la Malnovan Havenon de Marsejlo.
    • Kunsido De Gaulle-Giraud en Dakaro.
  • 25-a de januaro: Voroneĵ estis rekonkerita de la sovetoj.
  • 26-a de januaro:
    • En Jugoslavio la gerilanoj plue retiriĝis suden al teritorio de Montenegro.
    • La kolono Leclerc kuniĝas al la brita armeo kaj eniris en Tripoli.
  • 27-a de januaro:
    • Unua atako de la usona aerforto kontraŭ Germanio: bombardado de Wilhelmshaven.
    • La RAF bombardadis Düsseldorf.
    • La USAF bombardadis Napolon, Mesinon kaj Palermon.
  • 28-a de januaro:
    • Mobilizado de ĉiuj germanaj viroj el 16aj al 65aj kaj de virinoj inter 17aj al 45aj.
    • La tuizia haveno Sfakso estis bombardita.
 
Usona militŝipo Chicago malalte sur akvo matene de la 30a de Januaro 1943, kun torpedodamaĝo de la antaŭa nokto. Ĝi estis sinkigita de alia aeratako tiun vesperon dum la Batalo ĉe insulo Rennell.
  • 29-a de januaro:
    • La italoj decidis retiri la restojn de la ARMIR el la frontoj: en la venontaj semajnoj tiuj estos repatriigitaj. Ili estis havintaj 84 000 mortojn kaj 29 000 homperdoj pro frostiĝo.
    • La brita armeo alvenis al la tunizia landlimo.
    • Japana venko en la Batalo ĉe insulo Rennell
  • 30-a de januaro:
    • Kreo de la progermana Franca Milico, kies ĉefo estos Joseph Darnand.
    • La bombaviadiloj de la RAF ekuzis la radaron H2S super Berlino kaj Hamburgo.
    • Bombardado de aliancanoj de Mesino.
    • En Adana (Turkio), Churchill kunsidi kun la estro de la turka registaro, nome İsmet İnönü, kiu ne akceptis la premon de la anglo por eniri en la milito.
    • Ekpartoprenis la 8a brita armeo en Libio, nome la kolono de la generalo Leclerc.
  • 31-a de januaro:

Februaro redakti

  • 1-a de februaro: Soveta ofensivo en la Azova Maro kaj Ukrainio.
  • 2-a de februaro:
  • 3-a de februaro:
    • Hamburgo estis bombardita de la RAF kaj la usonanoj same faris en Courtrai-Wevelgem kaj Abbeville.
    • La USAF bombardadis Palermon, Mesinon kaj Napolon.
    • La hindiaj trupoj estis forpelitaj en Rathedaung, en Raĥine, Birmo.
  • 4-a de februaro:
    • La britoj bombardadis Torinon kaj la usonanoj Emden kaj Hamm.
    • Mussolini elpostenigis sian bofilon Galeazzo Ciano kiel ministro de Eksteraj Aferoj.
    • La sovetoj elŝipiĝis en la marbordo de la Nigra MAro, proksime de Novorossijsk.
    • La aliancanoj eniris en teritorio tunizia el sudoriento de la lando.
  • 5-a de februaro: La nederlanda rezistado (CSVI) mortigis Hendrik Seyffardt, kunlaboremulo kreinto de la Legio de Volontuloj kontraŭ Bolŝevismo.
  • 6-a de februaro: En Nederlando nombraj studentoj estis arestitaj.
  • 7-a de februaro:
    • La RAF bombardadis la marbazon de Lorient.
    • La usonanoj atakis la aerodromon de Elmas, en Cagliari, Sardio.
    • La sovetoj rekonkeris Azov.
  • 8-a de februaro:
    • La aliancana aviadilaro bombardadis Mesinon.
    • La sovetoj rekuperis Kursk.
    • En Tunizio, la USAF bombardadis Suson kaj Gabes.
  • 9-a de februaro:
    • La sovetoj rekaptis Belgorodon.
    • En Nederlando estis vundita en atenco de la rezistado la nazia funkciulo Reydon, kiu mortos en aŭgusto pro la ricevitaj vundoj.
    • La aliancana aviadilaro bombardadis celojn en Kreto.
    • Finis la rezistado organizita en Guadalcanal. Finis la Operaco Ke de japana retiriĝo el la insulo.
  • 10-a de februaro: Soveta ofensivo en Leningrado, en la batalo de la leningrada kvartalo Krasnij Bor, nome la plej sangelverŝa batalo en kiu partoprenis la hispana Blua Divizio.
  • 11-a de februaro:
    • La britoj bombardadis la marbazon de Wilhelmshaven.
    • La generalo Eisenhower estis nomumita ĉefkomandanto de la Aliancanaj Armeoj en Afriko.
  • 12-a de februaro: La fortoj de von Weichs evekuis el Krasnodaro kaj atingis defendajn liniojn en Kuban.
  • 13-a de februaro:
    • La usona aviadilaro bombardadis la havenon de Napolo kaj la britoj Iraklion, en la insulo Kreto.
    • Aviadiljo de la Luftwaffe bombardadis la havenon de Plymouth.
    • La hindianoj trapasis la riveron Ĉindvino, en Birmo.
  • 14-a de februaro:
    • La sovetoj rekonkeris Rostov-na-Donu kaj Voroĉilovgradon.
    • Stabiliĝis la fronto en Krasnij Bor. La hispanoj suferis 3 645 homperdojn de totalo de 5 608 batalantoj.
    • La britoj bombardadis Milanon kaj Kolonjon.
    • La germanoj kontraŭatakis en la usona sektoro de Nordafriko, nome la batalo de la Kaserina Montopasejo, per kiu Rommel haltigis la aliancan antaŭeniron en Tunizion.
 
Waffen-SS homoj ĉe bruliĝanta domo, Ĥarkovo, februaro 1943.
  • 15-a de februaro:
    • La usonanoj bombardadis la havenon de Dunkirko.
    • La havenoj de Palermo kaj Napolo estis bombarditaj de la usonanoj.
  • 16-a de februaro:
    • La RAF bombardadis Heraklion, en Kreto, kaj la marbazojn de Lorient kaj Saint-Nazaire.
    • Germana venko en la Tria Batalo de Ĥarkovo.
  • 17-a de februaro:
    • En Vichy oni kreis la Servon de la Deviga Laboro.
    • La aliancana aviadilaro bombardadis Cagliari.
    • En nova antaŭeniro, la sovetoj rekonkeris Pavlogradon.
  • 18-a de februaro:
    • La RAF bombardadis Wilhelmshaven, kio ripetiĝos la venontan tagon.
    • La USAF atakis diversajn celojn en la insuloj Salomonoj kaj la japanajn instalaĵojn en la insulo Attu, en la Aleutoj.
    • Germana kontraŭofensivo en la fronto de Dnieper, kiu haltigis la sovetan antaŭeniron.
  • 19-a de februaro:
    • En Berlino, Goebbels deklaris la totalan militon.
    • En Munkeno okazis malgranda manifestacii de studentoj kontraŭ la nazia reĝimo. La subpremado estos akra.
    • La fortoj de Rommel antaŭeniris en la nordokcidento de Tunizio kaj venkis en la batalo de la Kaserina Montopasejo super la usonanoj.
  • 20-a de februaro:
    • La laborostoj de la Fiat organizis la unuan politikan strikon kontraŭ la faŝismo.
    • Napolo estis akre bombardita.
    • La Afrikakorps haltigis la ofensivon en Tunizio kaj retroiris al la Linio Mareth.
  • 21-a de februaro:
    • La RAF bombardadis Bremenon.
    • La usonanoj elŝipiĝis kaj okupis sen opozicio la insulojn Russell, en Salomonoj.
  • 22-a de februaro: La aliancana aviadilaro bombardadis Rangunon, en Birmo.
  • 23-a de februaro:
    • La USAF bombardadis la havenon de Mesino en Italio.
    • La USAF bombardadis la instalaĵojn de la insulo Kiska, en la Aleutoj, de la insuloj Salomonoj kaj de Rabaul, en Nov-Britio.
  • 24-a de februaro:
    • En la baseno de Donec la germanoj ekkontraŭofensivis en la industria zono.
    • La aliancaoj antaŭeniris cele al la rekupero de la perdita teritorio en Kaserino.
  • 25-a de februaro:
    • La RAF bombardadis amase Nurembergon per 400 bombaviadiloj.
    • La aliancana aviadilaro bombardadis la flughavenon de Napolo.
    • Kaserino estis rekonkerita de la aliancanoj. La germanoj retroiris.
    • En Hindio, la japana aviadilaro bombardadis la aerodromon de Dinjan.
  • 26-a de februaro:
    • La usonanoj bombardadis Bremenon kaj la ŝipbazon de Wilhelmshaven, dum la britoj Kolonjon.
    • Nova bombardado sur Cagliari, kio ripetiĝos la venontajn kvar tagojn.
  • 27-a de februaro: Norvega komando atakis la germanan fabrikon de peza akvo de Norsk Hydro (Operaco Gunnerside).
  • 28-a de februaro: La RAF bombardadis la havenon de St. Nazaire pere de 200 bombaviadiloj.

Marto redakti

  • 1-a de marto:
    • Granda aeratako de la RAF sur Berlino per 250 bombaviadiloj.
    • En Italio oni deklaris devigan laboron por virinoj.
    • La usonanoj bombardadis la havenon de Napolo.
  • 2-a de marto: La aliancanoj bombardadis la zonon de Palermo.
 
Japana ŝipo, Kenbu Maru, atakita dum la Batalo en Bismarka Maro.
  • 3-a de marto:
    • La britoj bombardadis Hamburgon kaj la germanoj Londonon.
    • La aliancanoj bombardadis la zonon de Mesino.
    • La aliancanoj bombardadis Tunizon kaj la havenon Halq al Ŭadi de Tunizo.
    • Ranguno estis bombardita de la usonanoj.
    • Okazis la Batalo en Bismarka Maro, en kiu la usonanoj detruis konvojon da japanoj cele al Nov-Gvineo. Mortis ĉirkaŭ 15 000 japanojn.
  • 4-a de marto: Usona bombardado sur Hamm kaj la havenon de Roterdamo.
  • 5-a de marto:
    • La RAF bombardadis Essen per 442 bombaviadiloj.
    • La laboristoj de la FIAT de Torino deklaris strikon pro salajra afero.
    • La aliancanoj bombardadis la havenon de Napolo.
    • En Ateno okazis fortaj manifestacioj kontraŭ la deviga laboro dekretita de la germanoj.
  • 6-a de marto:
    • La usonanoj bombardadis Lorient kaj Brest.
    • En la fervoja stacio de Luksemburgo okazis insurekcio inter kiuj estis perforte rekrutitaj de la germana armeo. La protesto estos subpremata akre.
    • En Ateno etendiĝis la striko kaj okazis kelkaj armitaj kvereloj.
    • Rommel atakis la britojn el la Linio Mareth, sed estis venkita en Médenine.
  • 7-a de marto: La USAF bombardadis la japanajn instalaĵojn en la insulo Bouganville kaj en Kiska.
  • 8-a de marto:
    • Atako de la RAF sur Nurembergo pere de 400 bombaviadiloj.
    • La forta subpremado finigis la strikojn en Ateno.
    • La japanoj atakis en la zono de la rivero Jangzio, en Ĉinio. La celo estis kontrolo de la grandaj rizkampoj.
  • 9-a de marto:
    • La britoj bombardadis Munkenon pere de 300 bombaviadiloj.
    • Germana kontraŭatako kaj rusa retiriĝo en Donec.
    • Rommel revenis al Germanio, oficiale pro sia sanstato. Li ne revenis en Afrikon, kaj li estis anstataŭita de la generalo von Arnim.
  • 10-a de marto:
    • En la franca stacidomo de Romans-sur-Isère okazis manifestacio kiu klopodis eviti la eliron al Germanio de vagonaro transportanta francajn laboristojn.
    • En Tunizio, la germanoj atakis la francojn de Leclerc en Ksar Gilane, sed la franca defendo okazigis al ili novan malvenkon.
    • En Birmo, la USAF bombardadis la areon de Ranguno.
  • 11-a de marto: Brita bombardado de Stuttgart pere de 300 bombaviadiloj, kaj mortis multaj civiluloj.
  • 12-a de marto:
    • La usonanoj bombardadis Rouan kaj la britoj Essen.
    • Bombardado de aliancanoj sur Cagliari.
    • En la Orienta Fronto, la germanoj forlasis Viazma.
    • Okazis en Vaŝingtono la militkonferenco pri la Pacifiko, kiu finos la 15an, en kiu oni markis la operacajn planojn kontraŭ Japanio.
  • 13-a de marto:
    • Atenco malsukcesa kontraŭ Hitler, kiam oficiroj metis bombon en la aviadilo per kiu li flugis. Sed la eksplodaĵo paneis kaj ne eksplodis. Nur post la milito oni ekkonis tiun atencoklopodon.
    • La germanoj malplenigis la judan geton de Krakovo, kaj transportis la judojn al ekstermejoj.
    • La aliancanoj bombardadis la havenon de Napolo, kio ripetiĝos la venontan tagon.
  • 14-a de marto:
    • En Nov-Gvineo, la USAF bombardadis Wewak kaj Madang.
    • Romo estis deklarita malferma urbo fare de la germanaj aŭtoritatoj.
  • 15-a de marto: La germanoj rekonkeris Ĥarkovon.
  • 16-a de marto: Aliancana ofensivo kontraŭ la Linio Mareth, en la sudo de Tunizio.
  • 17-a de marto: La germanoj konkeris Belgorodon. La Orienta fronto stabiliĝis en la zono de la rivero Dnepro.
  • 18-a de marto:
    • La usonanoj bombardadis la ŝipkontruejojn de germanaj submarŝipoj en Vegesack, norda distrikto de Bremeno.
    • La USAF bombardadis Napolon.
    • La aliancanoj konkeris Gafsa.
    • Post ribelo, la Franca Gujano aliĝis al la Libera Francio.
  • 19-a de marto: La Luftwaffe bombardadis la havenon de Orano.
  • 21-a de marto:
    • La USAF bombardadis la havenon de Napolo.
    • La kapitano Rudolf-Christoph von Gersdorff klopodis memmortigan atakon kontraŭ Hitler, sed li malsukcesis (la atako estis planita de Claus von Stauffenberg).
  • 22-a de marto:
    • 102 bombaviadiloj atakis la ŝipkontruejojn de submarŝipoj en Wilhelmshaven.
    • La RAF bombardadis la havenojn de Napoloj kaj de St. Nazaire.
    • La sicilia haveno de Palermo estis tre damaĝita de la usonaj bombaviadiloj.
  • 23-a de marto: La USAF bombardadis la havenon de Mesino.
  • 24-a de marto:
    • La USAF bombardadis la havenon de Mesino.
    • La usonanoj bombardadis japonajn celojn en la insuloj Salomonj kaj en Kiska, en la Aleutoj.
  • 26-a de marto:
    • La RAF bombardadis Duisburgon pere de 400 bombaviadiloj.
    • Usonaj krozoŝipoj evitis ke la japanoj liveru al siaj fortoj en la insuloj Aleutoj.
  • 27-a de marto:
    • Granda aeratako de la RAF sur Berlino pere de ĉirkaŭ 600 aviadiloj.
    • En Francio oni kreis la Nacian Konsilion de la Rezistado.
    • La aliancanoj rompis la Linion Mareth.
  • 28-a de marto:
    • Brita aera rekognosko trovis fortan germanan ŝiparon en al fjordo de Alta: Pro tio, Churchill decidis prokrasti ĝis septembro la konvojojn al Sovetunio.
    • Bombardado fare de usonanoj de Sotteville-lès-Rouen, en Francio.
    • La RAF bombardadis la havenon de St. Nazaire.
  • 29-a de marto:
    • Berlino estis denove bombardita de la RAF.
    • La oazo de Gabes estis okupita de la aliancanoj.
  • 30-a de marto: La usonanoj bombardadis celojn en Kiska kaj en la insuloj Salomonoj.
  • 31-a de marto: La usonanoj bombardadis la ŝipkontruejojn de Roterdamo.

Aprilo redakti

  • 1-a de aprilo:
    • Usonaj bombaviadiloj okazigis grandajn damaĝojn en la haveno de Cagliari.
    • La RAF bombardadis la tunizian havenon de Bizerto.
  • 2-a de aprilo: La RAF bombardadis Mesinon.
  • 3-a de aprilo: Bombardado de la RAF sur Essen.
  • 4-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis la fabrikojn Renault de Parizo kaj la britoj la fabrikojn Krupp en Essen kaj la havenon de Kiel.
    • La haveno de Napolo rezultis tre damaĝita post atako de 100 usonaj bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis la havenon sicilian de Palermo.
  • 5-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis la industrian zonon de Antverpeno.
    • La britoj bombardadis la havenon sicilian de Trapani.
    • La aliancanoj iniciatis la Operacon Flakso por detrui la aerponton de la Akso inter Italio kaj Tunizio.
  • 6-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis la havenon sicilian de Mesino.
    • La aliancanoj reatakis Tunizion.
  • 7-a de aprilo:
    • Kunsido Hitler-Mussolini en Salcburgo, por analizi la militstaton. La itala duce petis al Hitler subskribon de paco kun Sovetunio por centriĝi en la lukto en Mediteraneo, time de invado de Italio.
    • La USAF bombardadis la havenon de Palermo.
    • Konekto de la 1a usona armeo, devena el Alĝerio, kun la 8a brita armeo.
    • Bolivio deklaris la militon al la landoj de la Akso.
  • 8-a de aprilo: La RAF bombardadis Duisburgon pere de 400 bombaviadiloj, kio ripetiĝos la venontan tagon.
  • 9-a de aprilo: La brita aviadilaro atakis la havenojn de Sfakso kaj Palermo.
  • 10-a de aprilo:
    • Bombardado de Frankfurto fare de la RAF pere de 350 bombaviadiloj.
    • La britoj okupis Sfakson kaj Suson.
  • 11-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis la havenon de Napolo.
    • En Tunizio, la fortoj de la Akso retiriĝis al Dar El Bej. La aliancanoj okupis Kajruanon.
    • En Nov-Gvineo, la japanoj bombardadis Gold Bay.
  • 12-a de aprilo:
    • Kunsido de Hitler kun la rumana conducator Ion Antonescu.
    • La germanoj anoncis la malkovron de la fosejo de Katin.
    • La usonanoj bombardadis la havenon tunizian de Bizerto.
    • La japanoj bombardadis Port Moresby, ĉefurbo de Nov-Gvineo, pere de 200 aviadiloj.
  • 13-a de aprilo:
    • La RAF bombardadis la ŝipbazon de La Spezia pere de 300 aviadiloj.
    • Startis la Operaco Cartwheel fare de la aliancanoj.
  • 14-a de aprilo:
    • Forta brita bombardado sur Stuttgart pere de 200 aviadiloj.
    • La Sovetunio malakceptis respondecon pri la Masakro de Katin, kulpigante la germanojn.
    • La japanoj bombardadis Milne Bay, oriente de Nov-Gvineo.
  • 15-a de aprilo:
    • La USAF bombardadis la fabrikon Minerva en Antverpeno, damaĝante loĝejan zonon en kiu mortis 936 civiluloj.
    • Bombardadoj de aliancanoj sur Katanio, Palermo, Mesino kaj Napolo.
    • La USAF bombardadis la insulon Kiska, en la Aleutoj.
  • 16-a de aprilo:
    • La germanoj bombardadis Londonon kaj la britoj Pilsen.
    • La usonanoj bombardadis la bazojn de submarŝipoj en la havenoj de Brest kaj Lorient.
    • La USAF bombardadis el havenon sicilian de Palermo.
    • La rusoj trapasis la riveron Kuban.
    • Startis la Ribelo en varsovia geto. Laŭ la SS, tie mortis 56 000 judoj.
  • 17-a de aprilo:
    • La usonanoj bombardadis la fabrikojn Focke-Wulf de Bremeno.
    • Alvenis al Varsovio la generalo de la SS Jürgen Stroop, kun la misio finigi la ribelon de la juda geto.
    • La aliancanoj bombardadis Katanion kaj Palermon.
  • 18-a de aprilo:
    • La Luftwaffe bombardadis la sovetan havenon de Murmansko.
    • La bazo de La Spezia estis bombardita de la britoj pere de 300 aviadiloj, kio okazigis gravajn damaĝojn en la itala ŝiparo.
    • La RAF bombardadis la havenon de Tunizo.
    • Formiĝis en Brazilo la GAVCA (Grupo de Aviação de Caça), destinita al lukto en Eŭropo.
    • Pere de la Operaco Revenĝo, usonaj ĉasaviadiloj kaptis la aviadilon per kiu flugis la admiralo Isoroku Yamamoto, ĉefkomandanta de la japana ŝiparo, kaj faligis ĝin ĉe Boungaville okazigante la morton de la admiralo.
  • 19-a de aprilo: Ofensivo de aliancanoj kontraŭ la trupoj de la Akso en Enfida.
  • 20-a de aprilo:
    • La RAF bombardadis Stettin pere de 300 aviadiloj.
  • 21-a de aprilo: La aliancanoj bombardadis la havenon de Napolo.
  • 22-a de aprilo: Pro la germana rezistado, la britoj haltigis sian ofensivon en Tunizio.
  • 26-a de aprilo:
    • Rompo de diplomatiaj rilatoj inter Sovetunio kaj la pola registaro de Londono.
    • La RAF bombardadis forte Duisburgon pere de 350 aviadiloj.
    • Bombardado aera en Grosseto.
  • 27-a de aprilo:
    • La premoj de aliancanoj sukcesis ke Moskvo kaj la pola registaro de Londono refaru diplomatiajn rilatojn.
    • La japanoj atakis la britojn en Raĥine.
  • 29-a de aprilo:
  • 30-a de aprilo:
    • Bombardado brita sur Essen pere de 350 aviadiloj.
    • La germanoj koncentris siajn defendojn ĉirkaŭ Tunizo.

Majo redakti

 
Virinoj kaj infanoj subpremitaj fare de armitaj SS men dum la Ribelo en varsovia geto.
  • 1-a de majo:
    • Krimsk estis rekuperita de la Ruĝa Armeo.
    • En la Aleutoj, la USAF bombardadis la insulojn Kiska kaj Attu.
  • 3-a de majo:
    • La aliancanoj bombardadis la elektrocentralojn de Amsterdamo.
    • Malsukceso de la germana ofensivo en la fronto de la rivero Kuban.
  • 4-a de majo:
    • Brita bombardado sur Dortmund pere de 400 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis la fabrikojn Ford kaj General Motors de Antverpeno, en Belgio.
  • 5-a de majo:
    • La usonanoj bombardadis Hamm.
    • En la FIAT okazis gravaj strikoj pro salajraj aferoj. Multaj laboristoj estis arestitaj de la faŝisma polico.
    • La USAF bombardadis la insulon Attu, en la Aleutoj.
  • 6-a de majo: Bombardado de Essen fare de usonaj aviadiloj.
  • 7-a de majo:
    • Etendiĝas la strikoj en Italio, dum la subpremado estis akra.
    • La aliancanoj eniris en Tunizo kaj Bizerto.
  • 8-a de majo: La usona aviadilaro bombardadis Mesinon kaj Palermon.
  • 9-a de majo: La insulo Pantelerio, kun soldataro de 11 000 homoj, estis forte bombardita de la aliancanoj por prepari ties invadon. Oni bombardadis ankaŭ Palermon.
  • 11-a de majo:
    • La aliancanoj bombardadis la sicilian havenon de Katanio.
    • Kunsido de Churchill kaj Roosevelt en Vaŝingtono, kiu daŭris ĝis la 25a.
  • 12-a de majo:
    • Forta brita atako sur Duisburgo per de ĉirkaŭ 500 bombaviadiloj.
    • Kapitulaco de la trupoj de la Akso en Tunizio. Proklamo de la batalĉeso en Nordafriko.
    • En Birmo finis la unua kampanjo de Raĥine pere de la retiriĝo de la britaj trupoj.
  • 13-a de majo:
    • La usonanoj bombardadis la francajn fabrikojn Potez en Méaulte kaj la aerodromojn de Saint-Omer.
    • Essen kaj Pilsen estis bombarditaj de la britoj pere de 350 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis la japanajn bazojn de Rabaul kaj Munda.
  • 14-a de majo:
    • La usonanoj bombardadis la havenon de Kiel, la belgajn fabrikojn de Ford kaj General Motor en Antverpeno, la franca flughavenon de Courtrai kaj Ijmuiden en Nederlando.
    • Usona bombardado sur Ipro.
    • La japanoj eniris en Bengalo.
    • La USAF bombardadis la insulon Vejk.
  • 15-a de majo:
    • Sovetunio dissolvis la Komunisman Internacion, jam ne tiom necesa kaj por kontentigi siajn okcidentajn aliancanojn.
    • La usonanoj bombardadis Emden kaj Wilhelmshaven.
    • Startis la batalo de la rivero Sutjeska inter Montenegro kaj Bosnio, inter jugoslavaj gerilanoj de Tito kaj trupoj de la Akso.
  • 16-a de majo:
    • Aeratako de la RAF sur la digoj de la riveroj Eder, Sorpe kaj Möehne en la baseno de la rivero Rhur.
    • La aliancanoj bombardadis Trapani en Sicilio.
  • 17-a de majo:
    • Nova aeratako sur la baraĵoj de Rhur.
    • La usonanoj bombardadis Lorient, Bordozon kaj la nederlandajn instalaĵojn de Haarlem.
    • Usona elŝipiĝo en Attu, en la Aleutoj.
  • 18-a de majo: La aliancana aviadilaro faris nombrajn bombardadoj sur celoj de Sardio.
  • 19-a de majo:
    • La usonanoj bombardadis la havenojn de Kiel kaj Flensburgo.
    • Pluas la aliancanaj bombardadoj sur celoj de Sardio kaj Sicilio.
    • La Luftwaffe bombardadis la havenon de Orano.
  • 20-a de majo: La USAF bombardadis la insulojn Sardio kaj Pantelario.
  • 21-a de majo: La usonanoj bombardadis la havenojn de Emden kaj Wilhelmshaven.
  • 22-a de majo:
    • Dormunt estis intense bombardita de la RAF.
    • Aliancaj bombardadoj sur Sardio kaj Sicilio.
    • La germanoj finigis la insurekcion de la geto de Varsovio.
  • 23-a de majo:
    • La germanoj bombardadis Bournemouth.
    • Violenta aeratako de la RAF sur Dortmund pere de 500 bombaviadiloj.
  • 24-a de majo:
    • La Kriegsmarine, germana ŝipararmeo interrompis la submaran batalon en la Norda Atlantiko.
    • La aliancanoj bombardadis la militinstalaĵojn de la insuloj Pantelario kaj Sardio.
  • 25-a de majo:
    • Forta bombardado de la RAF sur Düsseldorf.
    • La usona aviadilaro atakis la italan havenon de Mesino.
  • 26-a de majo:
    • La aliancanoj plue bombardadis Sardion.
    • La sovetoj atakis la germanan atakobazon de la duoninsulo de Kuban, en la enirejo al la Azova Maro.
  • 27-a de majo:
    • Violenta brita bombardado sur Essen pere de 500 bombaviadiloj.
    • Britaj oficiroj estis paraŝutitaj sur Jugoslavion por pritaksi la gerilan movadon de la lando kaj ties diversajn frakciojn.
    • Finis la Konferenco Tridento, en kiu oni decidis la estontajn militagojn kontraŭ Italio kaj la elŝipiĝon sur la atlantikajn marbordojn de Francio.
  • 28-a de majo: La aliancanoj bombardadis la havenon de Livorno kaj la aerbazon de Foggia.
  • 29-a de majo:
    • La RAF bombardadis Wuppertal pere de 719 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis St. Nazaire, Rennes kaj La Pallice.
    • Nova serio de bombardado sur Foggia, kiu ripetiĝos la venontan jaron.
  • 30-a de majo:
    • De Gaulle kunsidis en Alĝero kun Giraud cele al unuigo de la franca estraro.
    • La aliancanoj bombardadis la insulon Pantelario.
    • Pro la germana premo, la jugoslavaj gerilanoj rifuĝiĝis en la montaroj.
    • Kapitulaco de la japanoj en Attu post la nuligo de sia soldataro fare de la usonanoj. Ekevakuado de la japanoj el Kiska.
  • 31-a de majo: La aliancana aviadilaro bombardadis la zonon de la Mesina Markolo.

Junio redakti

  • 1-a de junio:
    • La fabriko Zeppelin en Friedrichshafen estis bombardita de la aliancanoj.
    • Usonaj bombaviadiloj atakis la suditalan insulon Pantelario kaj militajn celojn en Sardio.
  • 2-a de junio:
    • La insulo Pantelario estis atakita denove fare de la aliancana aviadilaro. Estis bombardotaj ankaŭ celojn en Sicilio kaj Sardio.
    • Germanaj kaj sovetaj aviadiloj batalis amase super Kursk kaj Orel.
  • 3-a de junio:
    • De Gaulle kaj Giraud interkonsentis en Alĝero por unuigi en la unua la estrecon de la Libera Francio, kaj oni konstituis la Francan Komitato de Nacia Liberigo, kiun prezidos ambaŭ kiel kunprezidantoj.
    • Puĉo en Argentino estrita de la kolonelo Juan Domingo Perón, tiam de tendencoj iom favoraj al la Akso.
  • 4-a de junio:
    • En Berlino estis ekzekutitaj 33 membroj de la nederlanda grupo de la rezistado Stijkel.
    • La Luftwaffe atakis la industrian zonon de Gorki.
    • Novaj bombardadoj sur Pantelario, kio ripetiĝos forte la venontajn tagojn.
  • 5-a de junio: Aliancana bombardado de la ŝipbazo de La Spezia.
  • 11-a de junio:
    • La usonanoj bombardadis la havenojn de Wilhelmshaven kaj Cuxhaven.
    • Kapitulacis en Pantelario la itala soldataro, formita de 11 000 homoj, sen opozicio.
    • La RAF atakis Düsseldorf kaj Münster per 700 bombaviadiloj.
    • La USAF atakis la japanan bazon de Rabaul.
  • 12-a de junio:
    • La RAF atakis Bochum per 650 bombaviadiloj.
    • Kapitulacis ankaŭ la insulo Lampedusa, defendita de 4 000 italoj, al la aliancanoj.
    • La aliancana aviadilaro bombardadis la markolon de Mesino.
  • 13-a de junio:
    • La usonanoj bombardadis la ŝipkontruejojn de Bremen kaj Kiel per 227 bombaviadiloj.
    • La RAF bombardadis Oberhausen.
    • Pluis la aeratakoj sur Sicilio.
    • La japanoj haltigis sian ofensivon en centra Ĉinio. La rizkampoj estis kaptitaj.
  • 14-a de junio: La aliancanoj okupis la neloĝatan insulon Lampione, kaj tiel ili ekkontrolis la Pelagajn insulojn, kio faciligis la operacojn por la invado de Italio.
  • 15-a de junio: Usona aeratako al multaj siciliaj celoj.
  • 16-a de junio:
    • Brita bombardado sur Kolonjo per 450 bombaviadiloj.
    • Gravaj aerbataloj super la ĉielo de la insuloj Salomonoj.
  • 17-a de junio:
    • Forta brita bombardado sur Havro.
    • La USAF bombardadis Sicilion.
    • La japana aviadilaro atakis amase Guadalcanal.
  • 18-a de junio: Nova bombardadoj de aliancanoj sur Sicilio kaj Sardio.
  • 19-a de junio: Nova bombardadoj de britoj sur la francaj havenoj.
  • 20-a de junio: La aliancana aviadilaro bombardadis denove la fabrikojn Zeppelin de Friedrichshafen.
  • 21-a de junio:
    • La RAF detruis la urbon Wuppertal okazigante 5 000 mortojn.
    • Aresto en Caluire-et-Cuire de Jean Moulin, kiu mortos la 8an de julio, post esti torturita.
    • Bombardado de aliancanoj sur Sicilio kaj Napolo.
    • Usona elŝipiĝo en Nova Georgio, en la Salomonoj, por konkeri la aerodromojn de Munda.
  • 22-a de junio:
    • La usonanoj bombardadis la fabrikojn de sinteza benzino de Hüls, en la baseno de la rivero Rhur kaj la industrian zonon de Antverpeno.
    • La RAF bombardadis Mülheim an der Ruhr.
    • Bombardado de aliancanoj sur Napolo.
  • 23-a de junio: La RAF bombardadis la italan ŝipbazon de La Spezia, kun ripeto la venontan jaron.
  • 24-a de junio: La RAF bombardadis Elberfeld kaj Wuppertal per 500 bombaviadiloj.
  • 25-a de junio:
    • La usonanoj bombardadis Hamburgon kaj Bremenon.
    • La RAF bombardadis Gelsenkirchen per 500 bombaviadiloj.
    • Mesino estis akre bombardita de usonaj bombaviadiloj.
  • 26-a de junio:
    • Brita bombardado sur Elberfeld kaj Gelsenkirchen.
    • La usonanoj bombardadis Vélizy-Villacoublay, proksime de Parizo.
    • La britoj bombardadis Mesinon.
    • La usonanoj bombardadis la naftorafinejon de Bari.
  • 27-a de junio: La USAF bombardadis la havenon de Napolo.
  • 28-a de junio:
    • Bombardado de Kolonjo fare de la RAF per 450 bombaviadiloj.
    • La aliancana aviadilaro plue atakis Sicilion.
    • Bombardado de aliancanoj sur la haveno de Livorno.
  • 29-a de junio:
    • La usonanoj bombardadis Villacoublay kaj Le Mans.
    • Elŝipìĝo de usonanoj en la golfeto de Nassau, sude de Salamaua, en Nov-Gvineo.
  • 30-a de junio:
    • La germanoj ekfaris provojn de flugado de la unua reakcia bombaviadilo.
    • En Italio, la aliancanoj bombardadis Trapani, Marsala kaj Sciacca.
    • La usonanoj elŝipiĝis en la insulo Rendova, en la Salomonoj.

Julio redakti

  • 1-a de julio:
    • En Nederlando estis mortigitaj de la germanoj kelkaj membroj de la rezistado.
    • Mussolini kunsidis kun la rumana ŝtatestro, Antonescu.
    • La aliancanoj startigis fortajn bombardadojn al la ĉefaj urboj de Sicilio kaj de la sudo de la itala duoninsulo.
  • 2-a de julio: La usonanoj bombardadis la insulon Kiska, en la Aleutoj.
  • 3-a de julio:
    • La RAF bombardadis Kolonjon per 600 aviadiloj.
    • La USAF bombardadis la japanan bazon de Rabaul.
  • 4-a de julio:
    • Startis la Operaco Citadelo fare de la germanoj.
    • La usonanoj bombardadis la fabrikojn de aviadiloj de Le Mans kaj la bazon de submarŝipoj de La Pallice.
    • La pola generalo Wladislaw Sikorski, ĉefo de la pola registaro en ekzilo, mortis pro akcidento de sia aviadilo. Li estis anstatŭita de la generalo Stanislaw Mikolajczyk.
    • Oni okazigis en Tokio Internacian Budhisman Kongreson. La japanoj klopodis allogi la aziajn budhistojn.
  • 5-a de julio: Startis la Batalo de Kursk kiam la germanoj atakis Kursk.
 
Usona tanko Sherman en Sicilio dum la aliancanaj elŝipiĝoj.
  • 6-a de julio: En la Salomonj, la usonanoj bombardadis la insulon Bougainville.
  • 7-a de julio: En Ĉinio okazis armitaj konfliktoj inter la trupoj de Ĉiang kaj tiuj de Mao.
  • 8-a de julio:
  • 9-a de julio:
    • Okazis la plej granda tankobatalo de la historio, nome la Batalo de Proĥorovka.
    • La britoj bombardadis Gelsenkirchen per 550 aviadiloj.
    • Kiel enkonduko al la invado de Sicilio, Sirakuzo, Katanio kaj ties ĉirkaŭoj estis forte bombarditaj.
  • 10-a de julio:
    • La usonanoj bombardadis la aerodromojn de Caen kaj Abbeville.
    • Comienza la Kampanjo de Italio pere de la Operaco Husky de elŝipiĝo de aliancanoj en Sicilio. La britoj elŝipiĝis el la golfo de Sirakuzo kaj la usonanoj el tiu de Gela.
    • La insulo Bouganville estis bombardita de la usonanoj.
  • 11-a de julio: En Sicilio, trupoj de la Akso kontraŭatakis en Gela.
  • 12-a de julio:
    • Soveta kontraŭofensivo en la Batalo de Kursk (Operaco Kutuzov).
    • La aliancanoj konkeris Sirakuzon kaj Agrigento.
    • Brita bombardado sur Torino per 550 aviadiloj.
    • Soveta kontraŭofensivo en la fronto de Briansk, en direkto al Orel.
    • En Sovetunio oni kreis la Komitaton Libera Germanio formita de germanaj komunistoj kaj kelkaj malliberigitaj militistoj (nome la marŝalo Paulus kaj la generalo Seydlitz).
  • 13-a de julio:
    • Britaj bombardadoj sur Aĥeno, Kiel kaj Bremen.
    • En Sicilio, la britoj okupis Augusta, dum la trupoj de la Akso retiriĝis al Katanio.
    • La aliancana aviadilaro bombardadis la aerbazojn de la Luftwaffe, en Montecorvino Rovella.
    • En la Kroatio liberigita de la gerilanoj de Tito oni proklamis la Demokratian Respublikon Kroation.
    • La Francaj Antiloj aliĝis al la Libera Francio.
  • 14-a de julio:
    • La usonanoj bombardadis la parizan flughavenon de Le Bourget, la fabrikojn de aviadiloj en Villacoublay kaj la aerodromojn de Amiens.
    • La havenoj de la markolo de Mesino estis bombarditaj seninterrompe de la aliancanoj.
    • De Gaulle proklamis Alĝeron kiel provizoran ĉefurbon de la franca imperio.
    • Destrojeroj de usonanoj bombardadis la insulon Kiska, en la Aleutoj.
  • 16-a de julio:
    • La USAF atakis la havenon de Bari.
    • La aliancana aviadilaro bombardadis la aerbazojn de Vibo Valentia, Sicilio.
    • La germanoj komencas la ĝeneralan retiriĝon en Kursk.
    • La Luftwaffe bombardadis la havenojn de Orano kaj Alĝero.
  • 17-a de julio:
    • La usonanoj bombardadis Amsterdamon, Hanoveron kaj Hamburgon.
    • La usonanoj konkeris Agrigenton, en Sicilio. La brita antaŭeniro haltiĝis sur la deklivoj de la vulkano Etna.
    • Usonaj bombaviadiloj atakis Napolon kaj Salernon.
  • 18-a de julio: La usona aviadilaro bombardadis celojn en la insulo Sulaveso.
  • 19-a de julio:
    • Aeratako de la aliancana aviadilaro sur Romo per 270 aviadiloj.
    • Kunsido inter Hitler kaj Mussolini en Feltre.
    • Soveta ofensivo en la tuta rusa fronto.
    • La usona aviadilaro bombardadis Bouganville.
  • 20-a de julio: La aliancanoj bombardadis la siciliajn havenojn ankoraŭ en povo de la Akso.
  • 22-a de julio:
    • La aliancanoj bombardadis Foggia.
    • Usonaj ŝipoj kaj aviadiloj bombardadis la insulon Kiska de la Aleutoj.
    • La usona aviadilaro bombardadis la urbon kaj havenon de Surabajo, en la insulo Javo.
  • 23-a de julio:
    • La usonanoj konkeris Palermo, Trapani kaj Marsala.
    • La aliancanoj bombardadis Salernon.
    • En la Pacifiko, la USAF bombardadis celojn en la insulo Santa Isabel, en Salomonoj.
  • 24-a de julio:
  • 25-a de julio:
    • La usonanoj bombardadis la fabrikon de aviadiloj de Warnemünde kaj la fabrikojn de dizel-motoroj de Hamburgo. Bombardado ankaŭ de altaj fornoj de Ganto.
    • La RAF bombardadis denove Amsterdamon kaj Essen per 700 aviadiloj.
    • Kunsido en Romo de la Granda Faŝista Konsilantaro: la diktatoro Benito Mussolini estis elpostenigita kaj arestita. La reĝo Viktor Manuel la 3-a nomumis anstataŭe Pietro Badoglio kiel ĉefministro.
    • Usonaj ŝipoj kaj aviadiloj atakis Munda, en la Salomonoj.
  • 26-a de julio:
    • Pro invado de aliancanoj en Italion, Hitler sendis ok diviziojn por kontroli poziciojn en la alpaj montopasejoj.
    • La usonanoj bombardadis la centron kaj la fabrikojn de sinteza kaŭĉuko de Hanovero kaj la ŝipkonstruejojn de submarŝipoj de Hamburgo.
    • Kontraŭfaŝismaj tumultoj, kiuj rezultis en la mortigo de pli ol ducent partianoj de la Duce en Milano.
    • La rusoj reofensivis.
  • 27-a de julio:
    • La usonanoj bombardadis la francajn aerodromojn de Triqueville.
    • Britaj bombardadoj sur Düsseldorf kaj Hamburgo.
    • En Albanio oni atingis interkonsenton kiu unuigis ĉiujn movadojn de gerilanoj.
    • En Sicilio, La usonanoj bombardadis Cefalù.
    • Mussolini estis translokigita al la insulo Ponza, ĉe la marbordo de la Tirena maro.
    • La japanoj evakuis siajn lastajn unuojn el la insulo Kiska, en la Aleutoj.
  • 28-a de julio:
    • La usonanoj bombardadis la industriojn de aviadiloj de Kassel kaj de Oschersleben, la altajn fornojn belgajn de Zeebrugge kaj la francan aerodromon de Tricqueville.
    • En Italio estis dissolvitaj la Faŝisma Partio, la Granda Konsilantaro kaj la Tribunalo por la defendo de la Ŝtato.
  • 29-a de julio: La usonanoj bombardadis la ŝipkonstruejojn de Kiel, la fabrikojn Heinkel de Warnemunde kaj la flughavenojn de Schiphol en Amsterdamo kaj de Ft. Rouge en Francio.
  • 30-a de julio:
    • La usonanoj bombardadis la industriojn de aviadiloj de Bettenhausen kaj de Waldau kaj la flughavenojn de Woensdrecht, en Nederlando, kaj de Courtay, en Francio.
    • En Vieux-Herverles la rezistado eksplodigis militan germanan vagonaron, kaj mortis 285 germanoj.
    • Ok germanaj divizioj invadis Italion.
  • 31-a de julio:
    • Forta bombardado sur Düsseldorf.
    • La usonanoj bombardadis la francajn flughavenojn en Abberville, Triqueville, Merville kaj Poix-du-Nord. Siaflanke, la RAF bombardadis la flughavenojn de Lille kaj Amiens.
    • La generalo Giraud estis nomumita ĉefkomandanto de la francaj fortoj.

Aŭgusto redakti

  • 1-a de aŭgusto:
    • La USAF bombardadis la naftokampojn rumanajn de Ploiesti.
    • La Nacia Birma Asembleo, kunside en Ranguno, sub la okupacio de japanoj, proklamis la sendependecon de la lando.
  • 2-a de aŭgusto:
    • Bombardado sur Hamburgo pere de 800 bombaviadiloj per kio finis la Operaco Gomoro. La mortoj estis ĉirkaŭ 50 000.
    • Ribelo de la judoj de la ekstermejo de Treblinka.
    • La usonanoj faris sur la insulo Kiska en la Aleutoj fortan elŝipan bombardadon.
    • La japana destrojero Amagiri vrakigis la torpedŝipon PT-109 ĉe Rabaul. La leŭtenanto de la ŝalupo estas la estonta usona prezidento, John F. Kennedy.
  • 3-a de aŭgusto: La sovetoj ekofensivis en direkto al Belgorod.
  • 4-a de aŭgusto:
    • Forta bombardado de aliancanoj sur la haveno de Napolo.
    • La rusoj rekonkeris Orel.
    • La USAF bombardadis intense la japanajn instalaĵojn en la insulo Kiska, en la Aleutoj.
  • 5-a de aŭgusto:
    • La aliancanoj okupis Katanion.
    • La sovetoj eniris en Belgorodon.
    • La usonanoj konkeris la flughavenon de Munda, en Nova Georgio.
  • 6-a de aŭgusto:
    • La RAF bombardadis la ŝipbazon de Kiel.
    • La sovetoj direktis sin al Briansk.
    • Kvara batalo de Ĥarkovo post la soveta ofensivo en la Orienta Fronto.
    • La USAF bombardadis intense la insulon Santa Isabel en Salomonj.
  • 7-a de aŭgusto:
    • En Sicilio, 150 bombaviadiloj atakis Randazzo kaj la markolon de Mesino.
    • Amasaj bombardadoj de britoj sur Milano, Torino kaj Ĝenovo.
  • 9-a de aŭgusto: Dumnokte la RAF bombardadis Mannheim pere de 500 bombaviadiloj.
  • 10-a de aŭgusto: Brita bombardado de Nurembergo pere de 700 bombaviadiloj.
  • 11-a de aŭgusto: Konferenco inter Churchill kaj Roosevelt en Kebekurbo.
  • 12-a de aŭgusto:
    • La usonanoj bombardadis la fabrikojn de sinteza benzino de Gelsenkirchen, Recklinghausen kaj Bochum, plus la fabrikojn de Bonn.
    • Britaj bombardadoj sur Torino kaj Milano pere de 700 bombaviadiloj.
  • 13-a de aŭgusto:
    • La usonanoj bombardadis la fabrikojn Messerschmitt en Wiener Neustadt, Aŭstrio.
    • La USAF bombardadis Salamaua, en Nov-Gvineo.
    • 380 usonaj aviadiloj bombardadis la naftajn instalaĵojn de Balikpapan, en Borneo.
  • 14-a de aŭgusto:
    • Nova bombardado de la RAF sur Milano pere de 700 bombaviadiloj.
    • Romo estis deklarita malferma urbo.
  • 15-a de aŭgusto: La usonanoj elŝipiĝis en Vella Lavella, en la Salomonoj.
  • 16-a de aŭgusto:
    • La usonanoj bombardadis la francajn flughavenojn de Le Bourget de Parizo kaj Abbeville
    • La fortoj de la Akso finevakuis Sicilion.
    • La usonanoj elŝipiĝis en Kiska, kiu jam estis abandonita de la japanoj. Per tio ono kompletigis la rekonkeron de la Aleutoj.
  • 17-a de aŭgusto:
    • La usonanoj bombardadis la fabrikojn de ĉasaviadiloj en Ratisbona.
    • Londono kaj Lisbono subskribis interkonsenton pere de kiu la britoj povos uzi milite la insulojn Acoroj.
    • La aliancanoj okupis Mesinon. Finis la konkero de Sicilio.
    • Kapitulacis al la aliancanoj la malgrandaj insuloj italaj de Lipari.
    • La RAF bombardadis la germanan esplorcentron de Peenemünde.
    • Pli ol 200 japanaj aviadiloj estis detruitaj surtere fare de usonaj aviadiloj en ties bazoj de Tajvano.
  • 18-a de aŭgusto:
    • Fino de la rezistado de la armeoj de la Akso en Sicilio.
    • La japanoj ekevakuis Nov-Georgion.
  • 19-a de aŭgusto:
    • En Italio la aliancanoj bombardadis Foggia.
    • Eknegocado por batalĉeso inter italoj kaj aliancanoj.
  • 20-a de aŭgusto: En Italio, la aliancana avidilaro bombardadis Aversa.
  • 22-a de aŭgusto:
    • La RAF bombardadis Leverkusen pere de 500 bombaviadiloj.
    • La usonanoj okupis la atolon de Nukufetau, ĉe la insulo Ellice, cele al konstruado de aerodromo por la invado de la Marŝaloj.
  • 23-a de aŭgusto:
    • Berlino estis bombardita amase pere de 726 bombaviadiloj fare de la RAF.
    • La sovetoj rekuperis Ĥarkovon.
  • 24-a de aŭgusto:
    • Himmler, ĉefo de la SS, estis nomumita ministro de internaj aferoj de la Tria Regno.
    • La usonanoj bombardadis la aerodromojn de Bordozo, Merignac, Villacoublay kaj Evreux.
  • 26-a de aŭgusto:
    • La aliancanoj agnoskis la Nacian Konsilion de la Libera Francio.
    • Boris la 3-a de Bulgario intervjuis kun Adolf Hitler.
    • Birmo deklaris la militon al la aliancanoj.
  • 27-a de aŭgusto:
    • Britaj aviadiloj bombardadis la lagrofabrikojn de Ratisbono.
    • La RAF bombardadis Nurembergon per ĉirkaŭ 800 bombaviadiloj.
    • Mussolini estis translokigita al Gran Sasso.
  • 28-a de aŭgusto:
    • Mortis la reĝo Boris la 3-a de Bulgario reveninta el Germanio; sukcedis lin lia filo Simeono, 6-jaraĝa.
    • Usonaj trupoj okupis la insulon Nanumea, en la insularo Ellice.
    • La usonanoj konkeri Nov-Georgion, en la Salomonoj.
  • 29-a de aŭgusto:
    • Bombardado de la aliancanoj sur Königsberg.
    • Fino de la kunlaborema politiko de Danio kun Germanio kiam oni postulis mortopunon por la agado kontraŭgermana. La registaro demisiis, la dana ŝiparo memvrakis kaj la armeo estis senarmigita.
    • Rommel estis nomumita ĉefo de la germanaj fortoj de Norda Italio.
  • 30-a de aŭgusto: La sovetoj rekonkeris Taganrog.
  • 31-a de aŭgusto:
    • La RAF bombardadis Berlinon pere de 600 bombaviadiloj.
    • La USAF bombardadis Poix-du-Nord, Rouen kaj Amiens.

Septembro redakti

  • 1-a de septembro: La aliancanoj bombardadis la zonon de Kalabrio.
  • 2-a de septembro:
  • 3-a de septembro:
  • 4-a de septembro: La USAF bombardadis celojn en la insuloj Salomonoj.
  • 5-a de septembro:
    • La USAF bombardadis Genton, en Belgio.
    • La RAF bombardadis Mannheim kaj Ludwigshafen am Rhein pere de ĉirkaŭ 600 bombaviadiloj.
    • La aliancanoj faris bombardadojn sur celoj en Sardio.
    • En Nov-Gvineo, la usonanoj reofensivis al Lae.
  • 6-a de septembro:
    • La RAF bombardadis Munkenon kaj la USAF la industrion de aviadiloj de Stuttgart.
    • Trupoj de aliancanoj elŝipiĝis en la duoninsulo Huon, ĉe Lae, kreante duan fronton en Nov-Gvineo.
  • 7-a de septembro:
    • La sovetoj konkeris Doneckon kaj la germanoj ekevakuis la atakopinton de Kuban.
    • La USAF bombardadis la aerodromojn de Bruselo, la fabrikon de bomboj V en Watton, en Francio, kaj Alkmaar, en Nederlando.
    • La aerodromoj de Foggia estis bombarditaj de la aliancanoj.
    • La japanoj bombardadis la insulon Nanumea, en Ellice.
  • 8-a de septembro:
    • La rusoj rekonkeris la tutan basenon de Donecko.
    • La aliancanoj bombardadis Frascati kaj Salerno.
    • En Italio ekvalidiĝis la batalĉeso, kiu estis sekreta ĝis tiam.
    • En Korsiko, la Fronto de Nacia Liberigo de Korsiko elsendis instigon al ĝenerala insurekcio.
  • 9-a de septembro:
    • La USAF bombardadis la industrian zonon de Parizo, la flughavenojn de la zonoj de Lille, Vitry-en-Artois, Boulogne, Saint-Omer kaj Abbeville.
    • La usonanoj atakis la zonon de Capua.
    • La aliancanoj elŝipiĝis en Salerno estre de la generalo Richard McCreery.
    • La ŝipbazo de Tarento kaj la floto de La Spezia kapitulacis al la aliancanoj laŭ la kondiĉoj de la batalĉeso.
    • La germanoj atakis la italan soldataron de la insulo Rodoso.
    • Korsikaj gerilanoj enpoviĝis en Ajaccio, en Korsiko.
    • La germana soldataro en Sardio klopodis puĉon por ekkontroli la insulon.
    • En Romo, la ĉefministro kaj la reĝa familio eliris en direkto al Brindisi pro la germana antaŭeniro.
    • Pro ordono de Hitler, kiel reprezalio al aresto de Mussolini, estis arestitaj kaj senditaj al koncentrejo la princino Mafalda di Savoia, filino de la reĝo de Italio (kiu mortos tie pro vundo el bombardado), kaj ŝia edzo la princo Filipo de Hesse-Kassel.
    • Irano deklaris la militon al Germanio.
  • 10-a de septembro:
    • Ekzekutita en Berlino nova grupo de germanaj disidentoj.
    • La germanoj okupis Romon.
    • En Korsiko, la rezistantoj petis helpon por subteni la regadon de la insulo.
    • En Albanio, la germanoj senarmigis la italiajn trupojn.
  • 11-a de septembro:
    • La itala soldataro de la insulo de Rodoso kapitulacis al la germanoj.
    • La usonanoj bombardadis celojn de la insulo de Kolombangara.
 
Benito Mussolini liberigita de germanaj trupoj el sia prizono en Campo Imperatore la 12an de septembro 1943.
  • 12-a de septembro:
    • Mussolini, prizonulo en Gran Sasso, estis liberigita de germana ŝturmgrupo estrita de Otto Skorzeny.
    • La havenoj de Brindisi kaj Bari estis okupitaj de la aliancanoj.
    • La germanoj kontraŭatakis la usonan antaŭeniron en Salerno.
    • Trupoj de aliancanoj ekelŝipiĝis en Korsiko por helpi la insurekciulojn.
  • 13-a de septembro:
    • Ĉiang Kai-ŝek estis elektita de naciistoj prezidanto de la Respubliko Ĉinio.
    • En Nov-Gvineo, la usonanoj eniris en Salamaua.
  • 14-a de septembro:
    • Trupoj de De Gaulle elŝipiĝis en Korsikon.
    • La Luftwaffe bombardadis la havenon de Salerno.
    • La RAF bombardadis Potenza.
    • En Jugoslavio, la gerilanoj de Tito senarmigis 6 italajn diviziojn kapitulaciintajn.
    • La insulo Bougainville estis submetita al intensa bombardado fare de la usona aviadilaro.
  • 15-a de septembro:
    • La britoj bombardadis la kanalon de Dortmund-Ems.
    • La usonanoj bombardadis la fabrikojn Renault kaj Hispano-Suiza de Parizo kaj la flughavenojn de Chartres kaj de Merville-Franceville-Plage.
    • Startis la germana evakuado de Sardio.
    • La germanoj atakis la italan soldataron en Kefalonio, en la Ioniaj insuloj.
    • La aviadilaro de usonanoj bombardadis la insulojn Bouganville kaj Kolombangara, en la Salomonoj.
  • 16-a de septembro:
    • La USAF bombardadis Nantes kaj la havenon de La Pallice.
    • Konekto de la brita kaj usona armeoj en Italio. La germanoj retiriĝis al la Linio Gustavo.
    • Trupoj de la SS, estritaj de la komandanto Joachim Peiper, masakris la loĝantaron de la itala vilaĝo Boves, en Piemonto, kun ekskuzo ke ili kunlaboris kun gerilanoj.
    • Forta bombardado de aliancanoj kontraŭ Napolo.
    • La sovetoj rekonkeris Novorossijsk, en la Nigra Maro.
    • En la Egea Maro, la britoj okupis la insulojn Samos kaj Leros.
    • La Luftwaffe bombardadis la tunizian havenon de Bizerto.
  • 17-a de septembro: Brjansko estis rekonkerita de la Ruĝa Armeo.
  • 18-a de septembro: En Korsiko, la germanoj retiriĝis al Bastia cele al enŝipiĝo al la kontinento.
  • 19-a de septembro: La insulo Kefalonio estis akre bombardota de la germana aviadilaro.
  • 20-a de septembro:
    • Fortaj luktoj en la jugoslava urbo Split inter germanoj kaj jugoslavoj de la generalo Miĥailoviĉ.
    • Bombardado de alianacnoj sur Bolonjo.
  • 21-a de septembro La sovetoj trapasis la riveron Dnepron ĉe Dnipropetrovsk.
  • 22-a de septembro:
    • La RAF bombardadis Hannover per 700 bombaviadiloj.
    • La germanoj komencis amasajn mortpafadojn de la itala soldataro de Kefalonio. La totalo de ekzekutitoj estus de 400 oficiroj kaj 5 000 soldatoj.
    • La sovetoj okupis Poltava.
    • En Nov-Gvineo, la aliancanoj elŝipiĝis en Finschhafen.
  • 23-a de septembro:
  • 24-a de septembro: La aviadilaro de usonanoj bombardadis Wewak, en Nov-Gvineo.
  • 25-a de septembro:
    • La britoj konkeris Foggia, sur la adriatika marbordo de Italio.
    • La USAF bombardadis Bolonjon.
    • La rusoj rekonkeris Smolenskon.
    • La germanoj okupis la insulon Korfuon.
  • 26-a de septembro:
    • La RAF bombardadis Emden kaj la USAF la fluhavenon de Reims.
    • La germanoj ekbombardadis la insulon Leros, la atakoj pluos 35 tagojn.
  • 27-a de septembro:
    • La usonanoj bombardadis Hanoveron kaj Emden kaj ties industrian zonon.
    • En Napolo, la germanoj devige rekrutis laboristojn al Germanio.
    • En Nov-Gvineo, 117 bombaviadiloj atakis la aerodromojn de Wewak.
  • 28-a de septembro: Popola insurekcio en Napolo kontraŭ la germanaj trupoj.
  • 29-a de septembro: La RAF bombardadis Bochum pere de ĉirkaŭ 500 bombaviadiloj.

Oktobro redakti

  • 1-a de oktobro:
    • La brita aviadilaro bombardadis Gundelfingen, en Germanio, pere de ĉirkaŭ 550 bombaviadiloj.
    • En Napolo, la gerilanoj paktis kun la germanoj por ke tiuj foriris el la urbo, post eksplodigi ilian havenon. Horojn poste, la Aliancanoj eniris en ĝi.
  • 2-a de oktobro:
    • La usonanoj bombardadis la industrian zonon de Emden.
    • La RAF bombardadis Munkenon pere de ĉirkaŭ 700 bombaviadiloj.
    • La japanoj ekevakuis la insulon Kolombanagara, en la Salomonoj.
  • 3-a de oktobro:
    • Brita bombardado sur Kassel pere de ĉirkaŭ 450 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis la nederlandajn flughavenojn de Amsterdamo-Schiphol, Woensdrecht kaj Haamstede kaj la francajn de Beauvais-Tille kaj Lille-Vendeveille.
    • Britaj fortoj elŝipiĝis en Termoli, en la marbordo de Adriatika Maro.
  • 4-a de oktobro:
    • La usona aviadilaro bombardadis la norvegan havenon de Bodø.
    • La usonanoj bombardadis Frankfurton, Wiesbaden, Saarlouis, Sarreguemines kaj Saarbrücken.
    • La RAF bombardadis Frankfurt kaj Ludwigshafen am Rhein pere de ĉirkaŭ 550 bombaviadiloj.
  • 5-a de oktobro:
    • La trupoj de De Gaulle eniris en Bastia. Liberigo de Korsiko.
    • La usona floto bombardadis la insulon Wake.
  • 6-a de oktobro: La usonanoj elŝipiĝis en la insulon Kolombangara.
  • 7-a de oktobro:
    • La RAF bombardadis Stuttgart pere de ĉirkaŭ 800 bombaviadiloj.
    • La rusoj establis ekatakejon en Dnepron.
    • La japanoj evakuis la insulon Vella Lavella, en la Salomonoj.
  • 8-a de oktobro:
    • La usonanoj bombardadis Bremenon kaj la francajn flughavenojn de Lille-Vendeville kaj Chievres.
    • Hanovero estis bombardita de la RAF pere de ĉirkaŭ 800 bombaviadiloj.
    • Hispanio lasis la nemilitadon kaj proklamis neŭtralecon. La hispana registaro petis al Germanio la repatriigon de la Blua Divizio.
  • 9-a de oktobro: La usonanoj bombardadis la industriajn zonojn de Dancigo, Marienburg kaj Anklam.
  • 10-a de oktobro:
    • La USAF bombardadis Münster.
    • La USAF bombardadis la havenon de Hải Phòng.
    • La USAF bombardadis la aerodromojn de la insulo Bouganville.
  • 12-a de oktobro:
    • Ofensivo de usonanoj en Italio, estrita de la generalo Mark Wayne Clark, en el río Volturno.
    • La usonanoj faris fortan bombardadon sur la marbazon de Rabaul, kaj okazigis gravajn damaĝojn.
  • 13-a de oktobro: La registaro de Italio deklaris la militon al Germanio.
  • 14-a de oktobro: Bombardado fare de usonanoj de la fabrikoj de lagroj de Schweinfurt kaj Ratisbona.
  • 15-a de oktobro:
    • La juda kvartalo de Romo estis atakita de trupoj de la SS. Estis arestitaj 1 007 loĝantojn.
    • En Manilo, la projapana registaro proklamis la sendependecon de Filipinoj kaj ties aliancon kun Japanio.
  • 18-a de oktobro:
    • Brita bombardado de Hanovero pere de ĉirkaŭ 800 bombaviadiloj.
    • La ŝipbazo de Rabaul estis bombardita de la usonanoj.
  • 19-a de oktobro: Dua Konferenco en Moskvo inter Eden, Molotov kaj Cordell Hull, kiu pluos ĝis la 30a.
  • 20-a de oktobro:
    • Leipzig estis forte bombardita fare de la RAF pere de ĉirkaŭ 800 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis la germanan industrian zonon de Düren.
    • La landoj de la Akso agnoskis kiel prezidanto de la hindia provizora registaro en la ekzilo na Subhas Chandra Bose.
  • 22-a de oktobro: La fabrikoj Henschel de Kassel estis forte bombarditaj pere de 444 britaj bombaviadiloj.
  • 23-a de oktobro: La hindia registaro en ekzilo deklaris la militon kontraŭ la aliaancanoj.
  • 24-a de oktobro:
    • La usonanoj atakis nombrajn francajn aerodromojn pere de ĉirkaŭ 200 bombaviadiloj.
    • La germana aviadilaro bombardadis la havenon de Napolo.
    • Sovetaj trupoj eniris en Melitopol.
  • 25-a de oktobro: Sovetoj okupis Dnipron. La germanaj trupoj en Krimeo izoliĝis tratere.
  • 26-a de oktobro: La RAF bombardadis la germanan urbon Stuttgart.
  • 27-a de oktobro:
    • En Aŭstrio, usonanoj bombardadis pere de 150 bombaviadiloj Wiener Neustadt.
    • La usonanoj elŝipiĝis en la insuloj Mono kaj Stirling, en la insuloj de la Trezoro, por apogi el tie estontan elŝipiĝon en Bouganville.
  • 28-a de oktobro:
    • La germanoj ekretiriĝis el Krimeo.
    • La usonanoj elŝipiĝis en la insulo Choiseul, en la Salomonoj.
  • 29-a de oktobro:
    • Alvenis al Hispanio la unuaj unuoj el la retirita Blua Divizio. Aliaj hispanoj restis kadre de germanaj unuoj.
    • La bazo de Rabaul estis denove atakita de la usona aviadilaro.
  • 30-a de oktobro: La registaro de Badoglio restarigis la demokratiajn liberecojn kaj la politikajn partiojn.

Novembro redakti

  • 1-a de novembro:
    • La USAF bombardadis la marbazon italan de La Spezia.
    • La sovetoj elŝipiĝis sur Krimeon post trapasi la Kerĉan Markolon.
    • Usona elŝipiĝo en la insulo Bougainville, en la golfeto de la Imperiestrino Augusta.
  • 2-a de novembro:
    • La usonanoj bombardadis la fabrikojn Messerschitt de Wiener Neustadt.
    • La bazo de Rabaul estis atakita de la usona aviadilaro.
  • 3-a de novembro:
    • La RAF bombardadis Düsseldorf kaj Kolonjo per ĉirkaŭ 800 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis la marbazon de Wilhelmshaven.
    • Mussolini arestigis Ciano.
    • La sovetoj ekatakis Kievon.
 
Partoprenantoj de la Konferenco de la Granda Orientazio de maldekstro dekstren: Ba Maw, Zhang Jinghui, Wang Jingwei, Hideki Tojo, Wan Waithayakon, José P. Laurel, Subhas Chandra Bose.
  • 5-a de novembro:
    • La brita aviadilaro bombardadis Audinghen.
    • La usonanoj bombardadis Münster kaj Gelsenkirchen.
    • La usonanoj atakis la Linion Gustav.
    • La Luftwaffe bombardadis Napolon.
    • Usona bombardado de la japana bazo de Rabaul.
    • Startis en Tokio la Konferenco de la Granda Orientazio kun reprezentantoj de Barato, Manĉukuo, Birmo, la Ĉinio de Nankino, Tajlando kaj Filipinoj.
  • 6-a de novembro:
    • La Ruĝa Armeo eniris en Kievon.
    • La japanoj elŝipigis plifortigojn en Bougainville.
  • 7-a de novembro: La usonanoj bombardadis Düren kaj Wesel.
  • 8-a de novembro: Torino estis bombardita de la usonanoj.
  • 9-a de novembro: En Alĝero estis reorganizita de la CFLN kies nura prezidento restis De Gaulle.
  • 10-a de novembro:
    • La RAF bombardadis la italan urbon Modeno per ĉirkaŭ 700 bombaviadiloj.
    • En Jugoslavio pliakriĝis la agado de la gerilanoj kontraŭ la germanaj trupoj.
    • En Belorusio, la Ruĝa Armeo rompis la germanan fronton en Homel.
    • La bazo de Rabaul estis bombardita de la usona aviadilaro.
  • 11-a de novembro: La usonanoj bombardadis Munster.
  • 12-a de novembro: La germanoj elŝipiĝis en la insulo Leros, kie estis ital-britaj trupoj.
  • 13-a de novembro:
    • La usonanoj bombardadis Bremenon.
    • Ĵitomir estis rekonkerita de la Ruĝa Armeo.
    • Komenco de la Operaco Galvanic kontraŭ japanaj pozicioj en la insuloj Gilbertoj kaj en la Marŝaloj.
  • 14-a de novembro:
    • En la zono de Varese okazis bataletoj inter germanoj kaj partizanaj italoj.
    • La USAF bombardadis Sofion.
  • 15-a de novembro:
    • En Ferrara okazis bataletoj inter faŝistoj kaj kontraŭfaŝistoj.
    • La germanoj antaŭeniris en kelkaj lokoj de la Orienta Fronto. Ĵitomir estis denove okupita de la germanoj.
    • La germanoj antaŭeniris en Leros.
  • 16-a de novembro: 158 usonaj aviadiloj atakis la norvegan fabrikon de Vemork.
  • 17-a de novembro:
    • La RAF bombardadis Ludwigshafen am Rhein per ĉirkaŭ 200 bombaviadiloj.
    • Italoj kaj britoj kapitulacis al germanoj en Leros. La germanoj ekzekutis italajn soldatojn kaj oficirojn.
    • La USAF bombardadis la grekan aerodromon de Eleusis.
  • 18-a de novembro:
    • La RAF startigis aeran kampanjon sur Berlino pere de 444 bombaviadiloj kiu pluos ĝis la 3a de decembro. La britoj bombardadis ankaŭ Mannheim per 325 aviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis la flughavenojn de Oslo.
    • La laboristoj de la industria zono de Torino deklaris strikon.
    • La USAF bombardadis la grekajn flughavenojn de Eleusis kaj Larissa.
    • La USAF plubombardadis celojn de la insuloj Salomonoj.
  • 19-a de novembro:
    • La usonanoj bombardadis Gelsenkirchen kaj lasis propagandon sur diversaj lokoj de Francio, Belgio kaj Nederlando.
    • Kapitulacis al germanoj la soldataroj de la insuloj Samos, Santorini kaj Ikario.
  • 20-a de novembro:
    • La germana fronto estis rompita en Ukrainio fare ĉe Kremenĉuk.
    • La usonanoj elŝipigis trupojn en Tarawa kaj Makin, en la insuloj Gilbertoj.
  • 21-a de novembro: La usonanoj elŝipiĝis en la insuloj Gilbertoj, kiujn la japanoj abandonis la 27an.
  • 22-a de novembro:
    • Berlino estis bombardita per ĉirkaŭ 670 britaj bombaviadiloj.
    • Tajdo de strikoj en Torino.
    • La germanoj finkompletiigis la okupon de la Dodekanesoj.
    • Konferenco de Kairo inter Churchill, Roosevelt kaj Ĉiang Kai-Ŝek.
  • 23-a de novembro:
    • Nova bombardado de Berlino fare per 332 britaj bombaviadiloj.
    • Tito proklamis la Demokratian Federacian Respubikon Jugoslavio kaj la abolon de la monarkio.
    • Tarawa kaj Makin estis en usonaj manoj kaj kaj tiel la tuto de la insuloj Gilbertoj.
  • 24-a de novembro:
    • La sovetoj okupis Korosten, en Ukrainio.
    • Forta brita bombardado sur la franca ŝipbazonde Toulon.
  • 25-a de novembro:
    • En Teherano, ĉirkaŭ 60 germanoj estis arestitaj de la soveta polico. Ilia celo estis ataki la konferencon de Teherano.
    • La usonanoj bombardadis Tajvanon.
  • 26-a de novembro:
    • La fabrikoj Rheinmetall-Borsig de Berlino estis atakitaj per 407 britaj bombaviadiloj. Ankaŭ Stuttgart estis bombardita.
    • La sovetoj eniris en Homel.
  • 27-a de novembro:
    • La germanoj bombardadis Napolon.
    • Kolombio deklaris la militon al Germanio kaj Japanio post atako de germana submarŝipo al ARC Caldas kiu transportis britajn soldatojn al la insulo San Andrés.
 
Winston Churchill en la Konferenco de Teherano en 1943.

Decembro redakti

  • 1-a de decembro:
    • La usonanoj bombardadis Solingen.
    • Torino estis bombardita pere de ĉirkaŭ 100 usonaj bombaviadiloj.
  • 2-a de decembro:
    • Bombardado de Berlino fare de la RAF pere de ĉirkaŭ 1000 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis Hüls, nome distrikto de Krefeld.
    • La germanoj bombardadis la italan havenon de Bari, kaj atingis la usonan ŝipon John Harvey kiu transportis kuglojn de artilerio de venena gaso. Mortis pli ol mil personoj, plej parto civiluloj de la urbo.
  • 3-a de decembro:
    • Bombardado de la RAF sur Leipzig pere de ĉirkaŭ 700 bombaviadiloj.
    • La USAF plue bombardadis la insulojn Salomonoj.
  • 4-a de decembro:
    • Brita bombardado sur Berlino.
    • Pli ol 200 usonaj bombaviadiloj atakis diversajn francajn kaj belgajn flughavenojn.
    • La usonanoj ĵetis propagandon en diversaj zonoj de Francio (Lille, Parizo, Rouen, Le Mans, Orleans kaj Tours).
    • Konstituo en liberigita jugoslava teritorio de provizora registaro prezidita de Tito. Paralele, la germanoj lanĉis la Operacon Kugelblitz.
    • Startis la Dua Konferenco de Kairo inter Churchill, Roosevelt kaj la turka ĉefministro, nome Ismet Inönü, por ke tiu eniru en la milito. La klopodo malsukcesis, ĉar Turkio restis neŭtrala.
    • Fortaj bombardadoj de usonanoj sur la japanaj bazoj de la insuloj Marŝaloj kaj Salomonoj.
  • 5-a de decembro:
    • La usonanoj bombardadis la francajn flughavenojn de Bordozo, Cognac kaj La Rochelle.
    • Britaj bombaviadiloj atakis celojn en Norvegio kaj Berlino.
    • Bombaviadiloj japanaj atakis la havenon de Kolkato.
  • 6-a de decembro:
    • En Grekio, la usonanoj bombardadis la flughavenojn de Eleusis kaj Kalamaki.
    • Oni aprobis la Operacon Bodyguard en la Konferenco de Teherano. La plano estis klopodo trompi la germanojn pri la loko por elŝsipigo de trupoj de Aliancanoj en Eŭropo. Finfine tio okazis per la Operaco Fortitude en Kalezo.
  • 7-a de decembro: La usonanoj bombardadis en Pacifiko japanajn celojn en la insuloj Salomonoj kaj Gilbertoj.
  • 8-a de decembro:
    • Pli ol 120 usonaj bombaviadiloj atakis la grekajn flughavenojn de Tatoi (reĝa rezidejo) kaj Eleusis.
    • La usona floto bombardadis las instalaĵojn de fosfatoj en la insulo Nauru.
  • 9-a de decembro:
    • Partizanoj italaj luktis kontraŭ trupoj de la Respubliko Sociala en Vinadio.
    • En Pacifiko, la usonanoj bombardadis la insulon Nov-Britio.
  • 10-a de decembro:
    • La germanoj bombardadis pere de 20 aviadiloj diversajn flughavenojn en Anglio.
    • Bombardado de Sofio fare de usonaj aviadiloj.
  • 11-a de decembro: La usonanoj bombardadis Endem pere de 583 bombaviadiloj.
  • 12-a de decembro: Amikectraktato en Moskvo inter Sovetunio kaj la ĉeĥoslovaka registaro en ekzilo.
  • 13-a de decembro:
    • La usonanoj bombardadis la havenojn de Bremen kaj Kiel pere de ĉirkaŭ 710 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis la jugoslavan urbon Split.
    • La usonanoj plue bombardadis Salomonjn kaj la insulon Gasmata, en la Bismarkoj.
  • 14-a de decembro:
    • La Ruĝa Armeo trapasis la riveron Dnepron kaj okupis la urbon Ĉerkaso, sur la dekstra bordo de la rivero.
    • Ĉirkaŭ 150 usonaj bombaviadiloj atakis la atenan flughavenon de Tatoi.
  • 15-a de decembro:
    • La aliancanoj bombardadis la aŭstrian urbon Innsbruck.
    • Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Sovetunio agnoskis Tito-n kiel nuran prezidanton de Jugoslavio.
  • 16-a de decembro:
    • Forta brita bombardado sur Berlino kaj Dortmund, pere de pli ol 1000 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis la havenon de Bremen.
    • Strikoj en Ĝenovo.
    • La aliancanoj elŝipiĝis sur la duoninsulo de Arawe, en Nova Britio por izoligi Rabaul sude.
  • 17-a de decembro:
    • Berlino estis bombardita denove fare de la britoj.
    • La kapitano Axel von dem Bussche klopodis memmortigan atakon kontraŭ Hitler sed li ne sukcesis alproksimiĝi sufiĉe (la atako estis planita de Claus von Stauffenberg).
  • 19-a de decembro: La usonanoj atakis la fabrikon Messerschmitt de Aŭgsburgo.
  • 20-a de decembro:
    • La RAF bombardadis Frankfurt pere de ĉirkaŭ 800 bombaviadiloj.
    • La usonanoj bombardadis pere de ĉirkaŭ 100 bombaviadiloj la atenan flughavenon de Eleusis.
    • La japanoj bombardadis nokte Kolkaton, kio ripetiĝos la venontajn tagojn.
  • 21-a de decembro: Nokta brita bombardado sur Bremenon.
  • 22-a de decembro:
    • La usonanoj bombardadis Osnabrück kaj Munster pere de 571 bombaviadiloj.
    • Transigo al Sirio kaj Libano de la povo plenumita de Francio.
    • Alvenis al Alĝero la generalo De Lattre, kiu fuĝis el Riom septembre.
  • 23-a de decembro: Nokta bombardado de la RAF sur industriaj zonoj de Berlino.
  • 24-a de decembro:
    • Oni nomumis la generalo Eisenhower suprema komandanto de la fortoj por la invado de Eŭropo fare de aliancanoj.
    • En Rusio, la Ruĝa Armeo ekfaris vintran ofensivon.
  • 26-a de decembro:
    • La brita floto vrakigis la ŝipon "Scharnhorst" en akvoj de la Norda Kabo.
    • Usonaj marsoldatoj elŝipiĝis en la golfeto Borgen, en Nova Britio.
  • 29-a de decembro: Amasa brita bombardado sur Berlino pere de ĉirkaŭ 700 bombaviadiloj.
  • 30-a de decembro:
    • La usonanoj bombardadis la havenon kaj naftorafinejon de Ludwigshafen am Rhein pere de ĉirkaŭ 710 bombaviadiloj.
    • En Italio Padovo kaj Rimini estis bombarditaj.
    • En el este, los soviéticos ocupan Korosten, Koziatin kaj Skvira.
  • 31-a de decembro: Ĵitomir estis rekonkerita definitive de la sovetoj kaj Vicebsko estis sieĝita.

Vidu ankaŭ redakti