Tempozona datumaro

Tempozona datumarodatumaro TZ estas kunlabora datumaro pri horzonoj, kiun oni precipe uzas en la kampoj de komputila programado kaj de operaciumoj. Oni foje agnoskas la nomon de kreinto, Arthur David Olson, uzante la nomon Olson-datumaro. Nuntempe Paul Eggert estas redakcianto de la tempozona datumaro.

Horzonoj difintaj en tz-datumaro estas facile rekoneblaj pro uniforma nomkonvencio, kiun Paul Eggert elektis. Ĝenere, oni difinas horzonon per kombinacio de areo (kontinento) kaj lokiĝo (urbo), ekzemple America/New_YorkEurope/Paris (respekte Ameriko/Novjorko kaj Eŭropo/Parizo). Tempozona datumaro inkludas ĉiujn horzonojn haveblajn de 1970, ekiĝo de UNIX-tempo. Ĝi aldone inkludas someran tempon kaj eĉ supersekundojn.

Tempozona datumaro dividas la mondon en regionojn, kie la loka horo estis sama ekde 1970. Ĉi tiu mapo el la 2009-a eldono de la datumaro inkludas ĉiujn regionojn krom Antarkto.

Historio redakti

La projekto komenciĝis minimume en 1986. La datumaro estas publika havaĵo. Aldonoj kaj ŝanĝoj en la datumaro publikiĝas kiam necese, kutime multfoje jare.

Difino de horzono redakti

En la tz-datumaro, horzono signifas ĉiun nacian kaj subnacian regionon, kie lokaj horloĝoj estis samaj ekde 1970. Tio ne egalas la difinon de horzono laŭ la hora distanco de centra meridiano. Ĉiu horzono en la datumaro povus inkludi plurajn hordistancojn de UTC, ekzemple por somera kaj vintra tempo en la sama horzono.

Nomiĝo de horzonoj redakti

Ĉiu horzono havas ununuran nomon je formo areo/lokiĝo pro facila homa kompreno. Oni decidis uzi anglajn nomojn precipe, kaj preterlasi interpunkcion. Oni anstataŭas spacon per substreko, kaj ligilo estas akceptebla.

Areo redakti

Areo estas kontinento, oceano, aŭ la vorto "Etc" (angle por "ktp"). La listo de kontinentoj kaj oceanoj inkludas la sekvajn: Afriko, Ameriko, Antarkto, Arkta Oceano, Azio, Atlantika Oceano, Aŭstralio, Eŭropo, Hinda Oceano, kaj Pacifika Oceano.

Oni uzas la specialan areon "Etc" por administraj horzonoj, precipe por Etc/UTC, kiu estas la tz-horzono de UTC.

Lokiĝo redakti

Lokiĝo estas nomo de specifa loko ene de areo/regiono. Kutime ĝi rilatas al urboj aŭ malgrandaj insuloj.

Oni ne uzas la nomon de nacioj precipe ĉar ili ne estas sufiĉe daŭraj, kaj ŝanĝoj politikaj kaj nacilimaj estas pli oftaj ol de nomoj de grandaj urboj. Aliflanke, eldonistoj de datumaro inkludas minimume unu horzonon por ĉiu nacio.

Kutime oni uzas la nomon de la plej granda urbo en la horzono, sed malpli granda povas elektiĝi, se ĝi estas pli konata aŭ malpli ambigua. Se nomo de urbo ŝanĝiĝas, konvencie oni kreas alinomon en la datumaro, kaj tiel nova kaj malnova nomo referencigas la saman datumon.

Lokiĝo reprezentas tutan areon kaj multaj urboj ne havas horzonon kun sia nomo. Ekzemple, ĉar Los Angeles estas pli granda ol la proksima kaj samhorzona San Diego, la horzono estas America/Los_Angeles. Lokiĝoj en la sama horzono povas havi malsamajn horzonajn nomojn se ilia horzono estis malsama aŭ se ili estas en malsamaj nacioj.

Datumaro antaŭ 1970 redakti

Principa kaj precipa celo pri datumoj, kiuj antaŭas 1970 estas ĝusteco por urbo identigante regionon, sed ne necese tutan regionon. Tio necesas ĉar novaj regionoj kreiĝas nur por distingi zonojn ekde 1970.

Datumaraj Formatoj redakti

La tz-datumaro publikiĝas kiel aro de tekstaj dosieroj kiuj listigas la regulojn kaj zonajn limojn homlegeble.

Ŝanĝoj redakti

La tz-fontojn kaj datumaron ŝanĝas volontuloj. Arthur David Olson ŝanĝas la fontprogramojn kaj Paul Eggert la datumaron mem. Ŝanĝoj proponiĝas ĉe listservo tz, kiu estas transigata al groupo Usenet comp.time.tz. Fontprogramoj distribuiĝas je ftp-servilo elsie.nci.nih.gov.