Temse (nederlande, proksimuma prononco [TEMse]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 29 194 loĝantojn.

Temse
municipo
kirko Nia Sinjorino
kirko Nia Sinjorino
kirko Nia Sinjorino
municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Orienta Flandrio
Poŝtkodo 9140
Telefonkodo 03
Kodo laŭ NIS 46025
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 194  (januaro 2016)
Loĝdenso 668 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 8′ N, 4° 13′ O (mapo)51.1261111111114.2133333333333Koordinatoj: 51° 8′ N, 4° 13′ O (mapo) [+]
Areo 40,13 km² (4 013 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Temse (Belgio)
Temse (Belgio)
DEC
Temse
Temse
Situo de Temse en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Temse [+]
vdr

Temse situas ĉe la rivero Skeldo, kaj estas konata pro la plej longa ponto de Belgio (365m) kaj la "Boelwerf", la iama ŝipkonstruejo.

Ekde 1977, la municipoj Steendorp, Tielrode kaj Elversele apartenas al Temse.

La nomo Temse devenas de la Galo-Romia Tamisiacum / Tamasiacum. La sankta patrono de Temse estas Sankta Amelbergo, kiu fondis tie la unuan paroĥejon ĉirkaŭ la jaro 770. Ĝi estas la plej malnova paroĥejo de la regiono Waasland.