Tendoĉaro estas veturilo provizita per tendo, tirata de ĉevalotraktoro kaj kelkfoje de okso. La celo de la tendo kompreneble estas ke la veturigisto, pasaĝeroj kaj ŝarĝo estas protektataj kontraŭ pluvo kaj vento.

Tendoĉaro en Ĉeĥio
Kremser, Dinkelsbühl
Postaĵo de Kremser

Tendoĉaro povas esti uzata ankaŭ por tranokti en ĝi. Tiel la veturilo estis multuzata de migrantaj personoj.

Onidire la tendoĉaro por la unua foje estis uzata de metalprilaboristoj kiuj migris kun la armeo por ripari kirasojn kaj similaĵojn, kaj verŝajne ankaŭ de homoj kiuj alimaniere priservis la soldatojn.

Ankaŭ la romaoj rondvojaĝis en tendoĉaroj. Ili riparis kuprajn potojn, akrigis tranĉilojn kaj tondilojn kaj proponis muzikon kaj popolamuzon. La ruldomo disvolviĝis el la tendoĉaro.

La koloniigo de Nord-Ameriko fare de la eŭropanoj en filmoj kaj literaturo multfoje estis romantikata kiel akompanata de longaj kolonoj de tendoĉaroj kiuj migris tra sovaĝaj regionoj plenaj de 'furiozaj' indianoj.

Ankaŭ en Sud-Afriko estis la tendoĉaro (ossewa) kiu ludis ĉefan rolon en la tre romantikita Granda migrado (1834-1836), ĉe kiu la buroj, eskapis de la angla aŭtoritato en la Kaboprovinco, inkluzive de la tie validaj kontraŭ-sklavecoleĝoj, por fondi en Transvalo kaj Oranĝa Liberŝtato proprajn ŝtatetojn.

La berlina transportisto Simon Kremser komencis en 1825 omnibusentreprenon de la Brandenburga pordego al Charlottenburg. La veturiltipo kiun li uzis nomiĝas en Germanio Kremser.

Hodiaŭ redakti

Nuntempe la tendoĉaro antaŭ ĉio estas uzata por turismaj celoj. En arbaj kaj kamparaj regionoj oni povas fari ekskursojn per tendoĉaro.

 
Replikaĵo de usona tendoĉaro el 1800