Tenerifa regolo estas tre eta paseroforma birdo de la familio de Regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tenerifa regolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Regoledoj Regulidae
Genro: Regolo Regulus
Specio: Tenerifa regolo
Regulus teneriffae
(Seebohm,1883)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu palearktisa birdo estas membro de familio regoledoj kaj estas tre proksime rilata al Orverta regolo kaj longaj tempoj ĝi estis konsiderata, kiel nur ĝia subspecio (Regulus regulus teneriffae).

Diferencoj inter Tenerifa regolo kaj Orverta regolo estas: pli larĝa nigra stripo tra frunto, pli heleta subo, pli longa beko. Ĝi nutriĝas sur la orientaj Kanariaj insuloj - Tenerifo kaj La Gomera, kie estas malmigrantulo. La birdo preferas arbarojn de Kanaria pino, ankaŭ ĝi estis trovita en laŭrisilvaj arbaroj.

La populacio sur insuloj La Palma kaj El Hierro, kiu estis konsiderata kiel parto de ĉi taksono, post la eksploroj nune estis konsiderata kiel memstara subspecio Okcidentkanaria orverta regolo R. (r.) ellenthalerae (Päckert et al., 2006), kiu evoluas aparte, kiel la populacio de Tenerifa regolo.

La birdo nutras sin per insektoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj (angle) redakti