Por aliaj konceptoj kun la sama nomo, vidu artikolon Tenerife (apartigilo)

Tenerifo (hispane Tenerife) estas la plej granda el la Kanariaj insuloj. Ĝia ĉefurbo Santa Cruz de Tenerife estas samtempe la ĉefurbo de la hispana Provinco Sankta Kruco de Tenerifo.

Tenerifo
Satelita bildo
Satelita bildo
vulkaninsuloadministra teritoria unuo • turisma celloko
Akvejo Atlantiko
Insularo Kanariaj insuloj
Geografia situo 28° 19′ N, 16° 34′ U (mapo)28.316666666667-16.566666666667Koordinatoj: 28° 19′ N, 16° 34′ U (mapo) f1
Situo de Tenerifo
Situo de Tenerifo

Map

Areo 2 034,38 km² f4
Loĝantaro 917 841 (2019)
451 loĝ./km²
Ĉefa loko Santa Cruz de Tenerife
Elaera bildo el okcidentonordokcidento kun la Teno-montaro kaj la rokoj de Los Gigantes en la malfono
Elaera bildo el okcidentonordokcidento kun la Teno-montaro kaj la rokoj de Los Gigantes en la malfono
vdr

La insulo havas areon de 2034 km² kaj loĝantaron de 800.000. Ĝia plej grava ekonomia branĉo estas turismo.

Krom la ĉefurbo, aliaj gravaj urboj estas La Laguna (kun grava universitato), Candelaria, Adeje kaj Puerto de la Cruz.

La monto Teide altas 3718 metrojn kaj estas la plej alta monto ne nur de la insularo, sed de tuta Hispanio. Ĝi estas vulkano, sed nun normale ne aktiva. Ĝi kun la ĉirkaŭa regiono formas Nacian Parkon.

En 1977 en flughaveno Los Rodeos okazis la aviadila akcidento kun plej multe da viktimoj, kiam du pasaĝeraj aviadiloj koliziis surgrunde.

Municipoj redakti

Tenerifo estas dividita en 31 municipojn, kies plej orienta estas la ĉefurbo Santa Cruz. Ĉiuj municipoj havas marbordon, escepte de tri:

 
Municipoj.
 
Flago de la Insulo Tenerife.

La municipojn oni dividas en tri zonojn, kiujn montras la mapo:

  • La metropola zono konsistas el la kvar orientaj municipoj ĉe la ĉefurbo.
  • La norda zono konsistas el 14 municipoj, kiuj enhavas parton de la norda bordo de la insulo, kaj aldone municipo El Tanque.
  • La suda zono konsistas el 11 municipoj el kiuj la plej suda estas Arona, kiuj enhavas parton de la sud-orienta aŭ de la sud-okcidenta bordo, kaj aldone municipo Vilaflor

La Orotava situas je la norda zono, tamen al ĝi apartenas la centra parto de la insulo ampleksanta la Nacian Parkon de Teide, kiu estas vulkana kaldero en la supro de la insulo. La Haveno de Los Cristianos aŭ en hispana Puerto de Los Cristianos estas haveno de la Atlantiko situa en la urbo Los Cristianos, en la municipo Arona.

Jen la listo de municipoj ordigitaj alfabetorde:

Adeje Granadilla de Abona Puerto de la Cruz
Arafo Guía de Isora San Cristóbal de La Laguna
Arico Güímar San Juan de la Rambla
Arona Icod de los Vinos San Miguel de Abona
Buenavista del Norte La Guancha Santa Cruz de Tenerife
Candelaria La Matanza de Acentejo Santa Úrsula
El Rosario La Orotava Santiago del Teide
El Sauzal La Victoria de Acentejo Tacoronte
El Tanque Los Realejos Tegueste
Fasnia Los Silos Vilaflor de Chasna
Garachico

Faŭno kaj flaŭro redakti

 
Situo.
 
Teide.

La insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. La insulo Tenerifo havas gravan ekologian diversecon, spite sian malgrandon; ĝia kruta tereno ebligas modifon de la ĝenerala klimato, rezulte en granda vario de mikroklimatoj, kaj sekve ankaŭ de naturaj habitatoj por diversaj vegetaĵaroj (1 400 specoj de plantoj), inter kiuj elstaras nombraj insularaj endemioj (200) kaj eĉ insulaj endemioj (140).[1]

Tenerifo estas hejmo de 56 specioj de birdoj, 13 de surteraj mamuloj, 5 de reptilioj, kelkaj miloj da senvertebruloj, 2 de amfibioj kaj 400 de fiŝoj, krom kelkaj specioj de martestudoj kaj cetacoj.[2]​ Antaŭ la alveno de homoj, en Kanarioj kaj aparte en Tenerifo, vivis prahistoriaj endemiaj animaloj, jam formortintaj majoritate. Tiuj estis multe pli grandaj ol similaj samspecaj bestoj, kio nomiĝas "insula gigantismo". Inter ili menciindas lacerto Gallotia goliath, rato Canariomys bravoi, testudego Centrochelys burchardi ktp. Endemioj de Kanarioj, ekzistantaj en Tenerifo estas la turkiskolombo (Columba bollii), la laŭrkolombo (Columba junoniae) kaj aliaj.

Demografio redakti

Tenerifo estas la plej loĝata insulo de Kanarioj kaj Hispanio,[3]​ rezulte de la kreskiĝo de la naskindico kaj de la granda enmigrado de eksterlandanoj dum la 2010-aj jaroj (200 000 enmigrantoj loĝas en Tenerifo).[4]​ La insulo estis hejmo je 1a de januaro 2022 laŭ INE totalon de 931 646 censitaj loĝantoj.[5]

Komence de la 20-a jarcento estis ĉirkaŭ 137 000 loĝantoj; en 2022 estis 931 646 censitaj loĝantoj kaj plej verŝajne enkalkulante la censitajn alvenintoj oni alproksimiĝas al unu miliono da personoj.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. «Cabildo de Tenerife (Flora y Fauna: introducción)». Arkivita el originalo la 7an de marto 2008. Konsultita la 25an de julio 2023.
  2. «Cabildo de Tenerife (Flora y Fauna: introducción)». Arkivita el la originalo la 7an de marto 2008. Konsultita la 26an de julio 2023.
  3. Isla de Tenerife Alirita la 27an de julio 2023.
  4. «Evolución demográfica histórica en Canarias.». Arkivita el originalo la 23an de februaro 2014.
  5. «Real Decreto 1037/2022, de 20 de diciembre, por el que se declaran oficiales las cifras de población resultantes de la revisión del Padrón municipal referidas al 1 de enero de 2022.». BOE 21a de decembro 2022. Alirita la 27an de julio 2023.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tenerife en la hispana Vikipedio.