Tenore di grazia (itale: „tenoro kun ĉarmo“) estas Itala opera fakvorto por tenortipo, kiu situas inter la Tenore leggiero [leĝera tenoro] aŭ bufontenoro) kaj la pli peza lirika tenor lirico. La tenore di grazia elstaras pro sia eleganta („ĉarma“) melodia dukto, movemo kaj flekseblo de la voĉa dukto (frazigo), kaj plej ofte varma („dolĉa“) aŭ tre hela („blanka“) voĉkoloro (tembro). La ĝenro de la Tenore di grazia ekestis en la grandioza tempo de la romantika Belcanto-stilo inter ĉ. 1810–1850, en kiu tiu ĉi tenortipo karakterizis la rolon de junula amanto. La plej fama kaj honorita tenoro de la unua duono de la 19-a jarcento, Giovanni Battista Rubini (1794–1853), estis tiatipa kantisto. Li kantis en kelkaj premieroj de la verkoj de Vincenzo Bellini kaj Gaetano Donizetti tiuj partioj, kiuj ĝis nuntempe reprezentas la voĉkarakteron de Tenore di grazia.

Gravaj kaj elstaraj roloj redakti

gravaj Kantistoj redakti

Literaturo redakti

  • Jens Malte Fischer: Grosse Stimmen
  • Jürgen Kesting: Die grossen Sänger
  • Peter Michael Fischer: Die Stimme des Sängers