La Tenpo-reformoj estis aro de ekonomiaj decidoj, enkondukitaj en 1842 fare de la ŝoguna reĝimo de Tokugava, Japanio. La reformoj celis solvi perceptitajn problemojn en la armeaj, ekonomikaj, agrikulturaj, financaj kaj religiaj sistemoj. Tio kondukis al aresto de multaj prominentaj politikistoj kaj verkistoj. La reformoj iĝis antaŭulo de reformoj, iniciatitaj post la Reformo Mejĝi, du jardekojn poste.

La Tenpo-reformoj estis enkondukitaj, establitaj plej ofte fare de Mizuno Tadakuni. Rimarkinde, la limigoj je amuzado estis altruditaj sola de li, kaj post kiam li estis forigita el la registaro en 1845, tiuj ne plu estis altruditaj.

Pliaj gravaj reguligoj redakti

  • Oni eldonis novajn monerojn, la prezo-kontrolo de la varoj estis ĉesigita.
  • Enmigrado al Edo estis malpermesita, same la formado de societoj.
  • La lernado de la nederlanda lingvo estis malpermesita.
  • Oni enkondukis jaran kalendaron. Ĉiu familio devis registriĝi ĉe la plej proksima ŝinto-sanktejo, ĉiun 16-an de la unua kaj sepa monatoj.
  • La ŝinto-festivalo (muramura jingi), -renkontiĝo (jingi kasihuu) aŭ -pilgrimado (muramura kamimoude) estis planita je unufoje po monato.

La populara Obon-festivalo estis renomita al Sensosai, Praula Festivalo, kaj okazis dufoje en jaro. Budhismo estis forigita el la religia kalendaro; la registaro ĉesigis apogon de la ekzistantaj budhismaj institutoj.

Tiun ĉi reformon antaŭis kaj sekvis tri aliaj dum la Edo-periodo, la Kjoho-reformoj (1716-1736), la Kansej-reformoj de la 1790-aj jaroj kaj la Kejo-reformoj, 1866-1867.