Teoctist Arăpașu

Teoctist ARĂPAȘU (naskiĝis la 7-an de februaro 1915 en Tocileni, distrikto Botoșani; mortis la 30-an de julio 2007 en Bukareŝto) estis rumana episkopo. De 1986 ĝis sia morto li estis la kvina patriarĥo de la Rumana Ortodoksa Eklezio.

Teoctist Arăpașu
Patriarko de Tuta Rumanio
Persona informo
Teoctist Arăpașu
Naskiĝo 7-an de februaro 1915 (1915-02-07)
en Tocileni
Morto 30-an de julio 2007 (2007-07-30) (92-jaraĝa)
en Bukareŝto
Tombo Romanian Patriarchal Cathedral vd
Religio ortodoksismo vd
Etno Rumanoj vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Alma mater Universitato de Bukareŝtouniversitato Aleksandro Johano vd
Profesio
Okupo pastro vd
5-a patriarĥo de la Rumana Ortodoksa Eklezio
Dum 19862007
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Teoctist Arăpașu

Li naskiĝis kiel deka infano de la Arăpașu-familio. Li iĝis monaĥo jam en aĝo de 13 jaroj en la Vorona-monaĥejo, iĝis membro de la ortodoksaj monaĥoj en aŭgusto de 1935. Li ekstudis en 1940 en la Bukareŝta Teologia Universitato, kiun li finis en 1945 kun la noto magna cum laude. Li servis ekde 1945 en la katedralo de Iași kiel pastro. Li iĝis komence episkopa helpanto (1950–1962), poste episkopo de Arad (1962–1973), ĉefepiskopo de Craiova kaj metropolito de Oltenio (1973–1977), episkopo de Iași, metropolito de Moldvo kaj Suceava (1977–1986). Dumtempe li akiris diplomon pri filozofio en Universitato de Iași. Li estis elektita en 1986 – post la morto de Iustin Moisescu – episkopo de Bukareŝto, metropolito de Valaĥio kaj Dobruĝo, ĉefo de la Rumana Ortodoksa eklezio.

Agado redakti

Oni diskutis lian agadon, ĉar Teoctist kaj lia eklezio plenumis dezirojn de la Ceaușescu-reĝimo, ili laŭris la diktatoron. En 1989, li por mallonga tempo retiriĝis, sed baldaŭ reokupis la oficon. Li – kiel teologa studento – en 1941 partoprenis en detruado de sinagogo en Bukareŝto, en strato Antim (Ronetti-Roman).

Li konservis unuecon de la eklezio, riĉigis ĝin per 400 novaj monaĥejoj kaj 2000 preĝejoj. Li persone estis malferma al la ekumenismo, li unuafoje invitis papon Johanon Paŭlon la 2-an (1999) kaj li mem preĝis komune kun li en 2002, en Romo. Li estis multfoje distingita.

Li mortis pro koratako.