Teodora la Armenino

Teodora la Armenino (815 – 877, greke: Θεοδώρα) estis bizanca imperiestrino kiel edzino de la bizanca imperiestro Teofilo kaj regentino de la bizanca imperio ekde 842 ĝis 848 pro la infaneco de ŝia filo Miĥaelo la 3-a. Ŝi estas liturgie kultata kiel sanktulino ĉe la Ortodoksa Kristana Eklezio pro ŝia politika agado kontraŭa al la Ikonoklasmo kaj paŭlikianismo.

Sankta
Teodora la Armenino
Persona informo
Θεοδώρα
Naskiĝo 815
en Paphlagonia,  Bizanca imperio
Morto 877
en Konstantinopolo
Tombo Metropolitan church of Panagia Spilaeotissa vd
Religio kristano vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Dinastio Mamikonjan vd
Patro Marinos vd
Patrino Theoktiste Phlorina vd
Gefratoj Q21027119 • Bardas • Petronas • Sophia vd
Edz(in)o Teofilo de Bizanco vd
Infanoj Mikaelo la 3-a • Maria • Anastasia vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Sanktulino
Honorata en Ortodoksa Kristana Eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Teodora el Menologio de Bazilo la 2-a.

Biografio redakti

Familio redakti

Teodora naskiĝis en Paflagonio en aristokrata familio devenanta el Armenio, kies patro eble funkciis kiel ĉambelano ĉirkaŭ 770; ŝi havis du fratojn, Bardas kaj Petronas, kaj tri fratinojn, Kalomaria, Sofia kaj Irena. Tiu lasta fariĝos edzino de Serĝo, frato de la Patriarko Fotio la 1-a patriarko de Konstantinopolo.

Geedziĝo redakti

En 829 la imperiestro Teofilo, sesdekjaraĝa kaj ne jam edziniĝinta ascendis la tronon de Bizancio. posteulante la patron Miĥaelon la 2-an, iniciatinton de la dinastio Amoriana. La poeto Kasia atestas ke mem partoprenis prezentadon de kandidataj edzinoj, alvenintaj el ĉiuj partoj de la imperio organizitan de la duonpatrino de la imperiestro. Teodora estis preferata de tiu lasta kaj la geedziĝo okazis en Hagia Sofia la 5-an de julio 830. La duonpatrino tujpost retiriĝis en monaĥinejon.

Imperiestrino kaj regentino redakti

Ĉiuj membroj de la familio de Teodora fariĝis oficiroj aŭ aristokrataj korteganoj.

Spite de la fakto ke la imperiestro Teofilo protektis la ikonoklastojn, Teodora senkaŝe sukcesis konservi sian ortodoksecan pozicion. Oni rakontis ke servisto sciigis al la imperiestro ke ŝi konservis ikonojn en sia ĉambraro; sed ŝi ĉe edzo sin defendis dirante ke “mem estis ludanta kun la pupoj”. [1]

 
Bildo de la malfrua 14-a kaj komence de la 15-a jarcentoj prezentanta Teodoran kun la filo Miĥaelo en la "Dimanĉo de la ortodokseco" Brita Muzeo).

Imperiestro Teofilo mortis pro malsano (20-a de januaro de 842). Post la morto de la edzo, Teodora plenumis la oficon de regentino por la filo Miĥaelo tiam dujaraĝa, formale kune kun ties fratino Tekla.

Per la apogo de la familio kaj de la favorato oficiro komandanto de la floto Teoktisto, Teodora renversis la religian politikon de la edzo, eloficigis la ikonoklastan konstantinopolan patriarkon johanon la Gramatikiston kaj elektigis al tiu ofico Metodion la 1-an, kiu reestablis la kulton al la bildoj de Kristo kaj de Sanktuloj dum la ikonoklasta klerilaro estis forigita. Kun granda procesio la ikonoj estis reportitaj en Hagia Sofia. Ikonoklastoj forfuĝis al arabaj teritorioj kaj obstaklis eĉ milite la religian politikon de Teodora: kaj la afero konkludiĝis kun diversaj mortintoj. Pro tia realestigo de la kulto al la ikonoj, la ortodoksa kristana eklezio veneras Teodoran kiel sanktulinon (11-a de februaro).

Okazis ankaŭ militoj en kiuj la bizanca armeo estis plurfoje venkita. Sed samtempe atingis la venkon la floto de Teoktisto. Ŝi sukcesis ankaŭ defendi la tronon el multaj misagoj de la familianoj.

Teodora mortis post la mortigo de la filo Miĥaelo flanke de Bazilo la 1-a la Makedono. Kaj tiel finiĝis la dinastio de la Amoranoj. Ŝia korpo ripozas en la katedralo de Korfuo.

Gefiloj de Teodora redakti

Jen sinsekve la listo laŭorde de Teofano Daŭriĝinta:

  • Konstanteno, kunimperiestro ekde 833 ĝis 835 ĉirkaŭ.
  • Tekla (n. 831) formale asociita al la trono kaj nomata “Aŭgusta”, neniam okupis potencajn postenojn.
  • Ana (naskiĝis ĉirkaŭ 832), Anastazia (naskiĝis ĉirkaŭ 833), Pulkeria (naskiĝis ĉirkaŭ 836): ekzilitaj en Gastrio en 856 kaj neniam liberigitaj.
  • Maria (naskiĝis ĉirkaŭ 838), edziĝinta al Aleksio Mouseles, bizanca floto komandanto en Sicilio kaj plimalfrue akuzita pri konspiro kaj eliminita. Maria estis devigata retiriĝi en monaĥejon de Gastria, kie mortis antaŭ ol tien alvenos la fratinoj, ekzilitaj,
  • Miĥaelo la 3-a (n. 840 - 867), imperiestro. Ŝi supervivis al la mortigo de la filo Miĥaelo.

Notoj redakti

  1. Du ŝiaj ikonoj estas ankoraŭ konservitaj en unu el la monaĥejoj de Monto Athos, difinitaj ĝuste “pupoj de Teodora”.

Bibliografio redakti

  • angle Judith Herrin, Women in Purple: Rulers of Medieval Byzantium, Phoenix, London 2001. ISBN 1-84212-529-X
  • angle Encyclopædia Britannica,
  • angle Steven Runciman, The Medieval Manichee: A Study of the Christian Dualist Heresy Cambridge, 1947. ISBN 0-521-28926

Eksteraj ligiloj redakti