Teodoro DE BRY (naskiĝis en 1528 en Lieĝo; mortis la 27-an de marto 1598 en Frankfurto ĉe Majno, Germanio) estis desegnisto, gravuristo kaj eldonisto. Li famiĝis pro siaj priskriboj ilustritaj de la unuaj eŭropaj ekspedicioj en Ameriko, kiujn li publikigis en Frankfurto en la kolektaĵo nomata grandaj vojaĝoj.

Teodoro de Bry
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1528 (1528-01-01)
en Lieĝo,  Princepiskopujo Lieĝo
Morto 27-an de marto 1598 (1598-03-27) (70-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Princepiskopujo Lieĝo
Familio
Patro Thiry de Bry
Infanoj Johann Theodor de Bry • Johann Israel de Bry
Okupo
Okupo redaktisto • tipografo • eldonisto • gravuristo • oraĵisto • kuprogravuristo • metalmetiisto • librovendisto
vdr

Lia unua instruisto estis verŝajne lia patro, la juvelisto Tiri de Bry, la juna. Kial li forlasis Lieĝon por Strasburgo? Ŝajnas ke oni akuzis lin pri herezo kaj ekzilis lin post malposedigo de liaj havaĵoj. Oni supozas, ke li jam estis en Strasburgo en la jaro 1560. Strasburgo estis tiam riĉa protestanta urbo, kiu gajnis artan famon, pro akcepto de multaj personoj, inter ili juvelistoj kaj gravuristoj, fuĝintaj persekutojn. Teodoro fondis tie hejmon kaj edziĝis al Catherine Esslinger.

Li loĝis en Londono inter 1587 kaj 1588, antaŭ ol translokiĝi al Frankfurto. Li mortis tie en 1598, 70-jaraĝa.

Verkoj redakti

Li estas konata, kiel ankaŭ lia filo Johano Teodoro Debry (1561-1623), pro pluraj publikaĵoj , ĉefe la kolektaĵo de grandaj kaj malgrandaj vojaĝoj titolita Peregrinationes in Indiam orientalem et Indiam occidentalem, Frankfurto ĉe Majno, 1590-1634, in-fol., kun ilustraĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti