Teodoro la Legisto

Teodoro la Legisto (naskiĝdato nekonata, mortodato: antaŭ 550) estis bizanca historiisto kiu vivis kaj laboris en Konstantinopolo en la unua duono de la 6-a jarcento.[1]

Teodoro la Legisto
Persona informo
Naskiĝo nekonata dato
Morto antaŭ 550
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo historiisto de kristanismo • historiistoverkistofilozofo vd
Verkado
Verkoj Historia tripartita vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pozicio de Konstantinopolo dum la bizanca epoko.

Lia surnomo ligiĝas al rolo de legisto en la preĝejo de Sankta Sofia de Konstantinipolo. Li verkis greklingvan "Tripartan Historion" en kvar libroj, konstruita sintezante erojn de aliaj tri historiistoj: Sokrato Skolastika, Sozomeno, kaj Teodoreto.

Teodoro verkis ankaŭ pri la imperiestroj Teodozo la 2-a (450) ĝis la epoko de Justino la 1-a (antaŭ ol 527), sed tiu verko perdiĝis: apenaŭ serio da eroj estis konservita kun la titolo Apo phones Nikephorou Kallistou. Tiuj eroj, tamen, estas konsiderataj apokrifaj [2]. Citaĵoj pri iaj libroj kuŝas ankaŭ en la verkoj de Johano de Damasko kaj en la agoj de la 7-a Ekumena Koncilio.

Liaj libroj plenplenas je legendoj, foje fabelaj, sed ili rezultas gravaj pro manko de aliaj tiuepoke historiaj fontoj.

Referencoj redakti

  1. Theodorus Lector - artikolo publikigita en Catholic Encyclopedia.
  2. De Boor, Zeitschrift f. Kirchengesch., VI, 489; Preuschen in "Realenencyk. f. Prot. Theol.", s. v., Leipzig 1907

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti