Teorio de Puŝetoj

teorio de kondutoscienco kaj politiko
(Alidirektita el Teorio de aludaj sugestoj)

La Teorio de puŝetoj estas koncepto de kondutismaj sciencoj, de politika teorio kaj ekonomiko eltirita de industri-dezajnaj praktikoj, kiu argumentas, ke nerektaj sugestoj povas, sen devigi, influi la instigojn, motivigojn kaj decidojn de grupoj kaj individuoj, almenaŭ same efike, se ne pli efike ol rekta instrukcio, leĝaro aŭ devigo.

Bildo de muŝo ĉe la fundo de pisejo plibonigas la celaj kapabloj de viroj kaj malaltigas la purigadkostojn.
Ŝtuparo montrante la uzatajn kaloriojn

Tiu koncepto rilatas al la verkoj de la Universitato de Ĉikago, kiel la ekonomikisto Richard Thaler kaj la juristo Cass Sunstein. Iliaj verkoj ĉefe influis britajn kaj usonajn politikistojn.