Tepidejo (latine tepidarium de la vorteto tepidus "varmeta") estas varmaera ĉambro, en kiu la benkoj kaj seĝoj, muroj kaj la planko estas varmigitaj. La aero estas seka, la aera temperaturo estas kutime ĉirkaŭ 38 ĝis 40 °C.[1] Oni vizitas ĝin malpeze vestita, ekzemple per banmantelo.

En la tepidejo (1881) de Lawrence Alma-Tadema

Kiel la nomo supozigas, la koncepto estas de roma origino kaj estis parto de la banada kulturo en la Romia Imperio. En kontrasto al la iama praktiko, hodiaŭ uzata iomete pli alta temperaturo.

moderna tepidejo en luksa hotelo

Pro la ĉambra temperaturo iomete pli alta ol la korpa temperaturo, la sangofluo de la korpa histo estas plibonigata; tio faciligas malstreĉiĝon, kaj ankaŭ eblas provi tiamaniere kuraci vaskulajn malsanojm, mildajn infektojn; mildigi reŭmatismon kaj metabolajn malsanojn.

Francisko Azorín registras anstataŭe la terminon tepidario, pli proksima al la latina tepidarium, kiel En la termoj de la antikva Romo, loko kun akvo malvarmeta por bani.[2] Li indikas etimologion el la latina tepidarium, el tepidus de tepeo (malvarmeta).[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. noto "Tepidarium" en la enciklopedio Meyers de 1905
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 200.
  3. Azorín, samloke.