Teplice nad Bečvou

Teplice nad Bečvou (antaŭe Zbrašov) estas municipo kaj banloko en Ĉeĥio situanta 2 km de urbo Hranice na Moravě en profunda, preskaŭ kanjona valo de rivero Bečva. Vivas ĉi tie 515 loĝantoj (2023).

Teplice nad Bečvou
(Zbrašov)
germane Leipnik
municipo
Banloka konstruaĵo Bečva de arkitektoj Karel Kotas kaj Oskar Oehler el la jaroj 1931 - 1949
Oficiala nomo: Teplice nad Bečvou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Přerov
Administra municipo Hranice
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Kavernoj Aragonitaj kavernoj
Rivero Bečva
Situo Teplice nad Bečvou
 - alteco 333 m s. m.
 - koordinatoj 49° 31′ 45″ N 17° 44′ 19″ O / 49.52917 °N, 17.73861 °O / 49.52917; 17.73861 (mapo)
Katastro 3,75 km² (375 ha) Teplice nad Bečvou
Loĝantaro 515 (2023)
Denseco 137,33 loĝ./km²
Karsto Karsto ĉe Hranice
Unua skribmencio 1328
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 753 01
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0714
NUTS 5 CZ0714 519031
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Teplice nad Bečvou
Retpaĝo: www.teplicenb.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ústí, Opatovice kaj Hranice.

Historio redakti

En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento komenciĝis kaptado de mineralakvoj el boroj kaj estis fondita sanatorio. Malforte mineraligita hidrogenkarbon-kalkmineralakvo estas preskribata por kuracado de koromalsanoj kaj angiomalsanoj; oni uzas akvajn kaj gasbanojn, inhaladon kaj kompresojn.

La banloko estis devene parto de vilaĝo Zbrašov, la nomo Teplice nad Bečvou por parto kun la mineralfontoj aperis unuafoje en la jaro 1633, sed oficiala nomo de la vilaĝo ĝi fariĝis nur en la jaro 1958. Kurackonstruaĵoj estas ĉirkaŭitaj per banloka parko kun valora kapelo de sankta Pelegrino el la jaro 1775.

Super la dekstra valdeklivo de Bečva troviĝas Karsto ĉe Hranice kun la plej profunda abismo en ĈeĥioAbismo ĉe Hranice (Macůška). Plua karstaperaĵo estas Aragonitaj kavernoj en Zbraŝov kaj aliaj aperaĵoj en Karsto ĉe Hranice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869232
1880214
1890202
1900219
1910220
1921239
JaroLoĝantoj
1930287
1950543
1961346
1970316
1980368
1991325
JaroLoĝantoj
2001307
2014353
2016385
2017380
2018386
2019384
JaroLoĝantoj
2020380
2021412
2022399
2023515

Vidu ankaŭ redakti