Tepoto SudTi Poto, estas eta atolo de la Tuamotua Arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 44 km sudokcidente de Makemo.

Tepoto Sud
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 16° 49′ S, 144° 17′ U (mapo)-16.818888888889-144.28083333333Koordinatoj: 16° 49′ S, 144° 17′ U (mapo) f1
Situo de Tepoto Sud
Situo de Tepoto Sud

Map

Longo 3,8dep1f2
Larĝo 3,8dep1f3
Areo 2,5 (0,6 super marnivelo)dep1 w3f4
Loĝantaro (neloĝata)
bildo de insulo
vdr

Tepoto havas preskaŭ rondan formon kun diametro de 3,8 km. Ĝia bela turkis-blua laguno havas konekton kun la oceano per mallarĝa ŝanelo en la nordoriento.

La atolo nomiĝas Tepoto Sud por distingi ĝin de la insulo Tepoto Nord, proksimume 400 km nordorienten en la Îles du Désappointement (Seniluziigaj insuloj).

La eta grupo kiu konsistas el Tepoto Sud, Hiti kaj Tuanake ankaŭ nomiĝas "Raevski Atoloj".

Tepoto estas permanente neloĝata.

Laŭ artikoloj en Ireland's Own kaj la Times Educational Supplement retejo, la atolo estas identigita de Tony Crowley kiel la loko de enterigita trezoro ŝtelita en la 19-a jarcento fare de kvar aventuristoj de kirko en Pisco, Peruo. Dum jaroj oni sensukcese serĉis tiun trezoron, kvankam aŭstralia vizitanto de la atolo malkovris kaŝejon kun medaloj kiuj devenis el Sud-Ameriko.

Historio redakti

Tepoto Sud estas vidinta de Louis Antoine de Bougainville en 1768, sed la unua eŭropano kiu albordiĝis estis la rusa esploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen en 1820.

Flaŭro kaj faŭno redakti

La Tuamotua kanbirdo kaj la Polinezia grundokolombo troviĝas sur la atolo.

Administracio redakti

Tepoto Sud apartenas al la komunumo Makemo, kiu konsistas el la atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.

Eksteraj ligiloj redakti