La Tepuia tinamo (Crypturellus ptaritepui) estas tipo de surgrunda birdo troviĝanta en montaraj humidaj arbaroj (tepui), en sudorienta Venezuelo.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tepuia tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. ptaritepui
Crypturellus ptaritepui
(Zimmer & Phelps, 1945)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Tepuia tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Etimologio redakti

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[4]

Aspekto redakti

La Tepuia tinamo estas proksimume 27 cm longa. La kapopinto kaj malantaŭo de kolo estas ruĝecbrunaj, pli malhelaj ĉe dorso, kaj nigreca sube kun ruĝeca nuanco en ties supra brusto. La kapoflankoj kaj gorĝo estas grizaj, ties supra makzelo estas nigra, ties suba makzelo flava kun nigra pinto, kaj ties kruroj estas oliveckoloraj.

Kutimaro redakti

Kial ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Tepuia tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]

Teritorio kaj habitato redakti

La Tepuia tinamo estis trovata en tepui Ptari, Aujano, Ĉimantao kaj Sororopano, en sudorienta Bolívar, Venezuelo. Ĝi estis trovita inter 1,350 kaj 1,800 m super marnivelo, kaj ties preferata habitato estas tropika humida montararbaro aŭ tropika humida arbustaro.[5]

Konservado redakti

La IUCN klasigis ĝin kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 1,000 km². Ĝi estas protektita specio en Venezuelo.[5]

Referencoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 Clements, J (2007)
  3. 3,0 3,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. 5,0 5,1 BirdLife International (2008)(a)
  6. BirdLife International (2012). Crypturellus ptaritepuiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Literaturo redakti

  • BirdLife International (2008(a)). "Bartlett's Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 09 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 09 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.