Teréz Bod

Hungara aktoro

Teréz Bod, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bod Teréz estis hungara aktoro. Ŝia edzo estis András Kalmár.

Teréz Bod
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1926 (1926-10-25)
en Karcag
Morto 28-an de decembro 2000 (2000-12-28) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o András Kalmár
Infano 1
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Teréz Bod[1][2] naskiĝis la 25-an de oktobro 1926 en Karcag, ŝi mortis la 28-an de decembro 2000 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Teréz Bod estis tajpistino en sia naskiĝurbo ekde 1941. Helpe de stipendio de Nacia Teatro (Budapeŝto) ŝi ekstudis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1950. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Szigligeti (Szolnok) en la teatra jaro 1954. Ekde 1955 ŝi apartenis al Teatro Gárdonyi Géza, sed depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 ŝi estis forigita el la teatro pro politikaj kialoj. Ŝi translokiĝis al Budapeŝto, kie ŝi akiris komence rolon en kino (1959), poste vicaktoran statuson en 1959 en Gaja Teatro. Ŝi restis en la teatro ĝis la pensiuliĝo en 1982, poste ŝi havis filmajn rolojn. Ŝi neniam ricevis premiojn.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Kis Katalin házassága (1950)
  • Ami megérthetetlen (1954)
  • Vörös tinta (1959)
  • Dudek horoj (filmo) (1965)
  • Makra (1974)
  • Mata Hari (1985)

Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Rózsa Sándor (1971)
  • A 78-as körzet (1982)
  • Família Kft. (serio, 1991-1994)

Fontoj redakti

Referencoj redakti