Teréz Chereji-Peris

PERIS Teréz [periŝ], edzino de János Chereji estas rumanuja hungara aktorino, teatrohistoriistino naskita en Kluĵo la 19-an de oktobro 1932.

Kariero redakti

Teréz Peris Ekde 1955 por kvar jaroj ŝi estis ano de la Székely Színház, poste unu jaro de tiu de pupteatro. Ekde 1960 ŝi instruis teatrohistorion en aktorakademio. En 1973 ŝi doktoriĝis en Bukareŝto per disertacio titolita Román–magyar színházi, irodalmi, művészeti kapcsolatok a kulturális közeledésért 1860–1940 között (Rumanaj-hungaraj rilatoj teatraj, literaturaj kaj artaj por kulturaj proksimiĝoj inter 1860–1940) (en 1977 ĝi aperis en rumana lingvo kaj en 1991 fragmentoj en hungara lingvo en la jarlibro de Pécs (Hungara–Rumana Amika Asocio).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon