En la geologia historio de la Tero Terciaro estas la unua epoko de la erao Kenozoiko. Terciaro (kiu komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 65 kaj ĉesis antaŭ ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj) estas dividita je kvin periodoj: Paleoceno, Eoceno, Oligoceno, Mioceno kaj Plioceno.