Tereca planedo

planedo, konsistanta ĉefe el silikata roko aŭ metalo, simile al Tero, Venuso, Merkuro, aŭ Marso

Tereca planedoroka planedo estas tipo de planedo kiu konsistas ĉefe el silikataj rokoj. En nia Sunsistemo, la terecaj planedoj estas la internaj, plej proksimaj planedoj. La termino devenas de la latina vorto Tero (Terra kaj Tellus).

La internaj planedoj, Merkuro, Venuso, Tero, kaj Marso, kaj la nanplanedo Cereso, je skalo.

Terecaj planedoj estas tre diferencaj al la gasgigantoj, kiuj ne havas solidan surfacon kaj konsistas ĉefe el hidrogeno, heliumo, kaj akvo.

Strukturo redakti

Ĉiuj la terecaj planedoj havas pli malpli la jenan strukturon: centra metala kerno, ĉefe el fero, kun ĉirkaŭanta silikata mantelo. La Luno ankaŭ havas terecan strukturon, sed sen fera kerno. Terecaj planedoj havas kanjonoj, krateroj, montoj, kaj vulkanojn. La terecaj planedoj havas sekundarajn atmosferojn — atmosferoj devenantaj el vulkanismo kaj kolizioj de kometoj, male al gasgigantoj, kiuj havas primarajn atmosferojn — atmosferoj kaptitaj rekte el la origina suna nebulozo.[1]

Teorie, ekzistas du tipoj de terecaj aŭ rokaj planedoj, tiuj kiuj konsistas ĉefe el siliciaj kombinaĵoj kaj tiuj kiuj konsistas ĉefe el karbonaj kombinaĵoj. Ili estas la silikataj planedoj kaj la karbonaj planedoj respektive.

Terecaj planedoj en la Sunsistemo redakti

 
Relativa maso de la terecaj planedoj de la Sunsistemo, inkluzive la Luno

La Sunsistemo entenas kvar terecajn planedojn: Merkuro, Venuso, Tero, kaj Marso, kaj unu tereca nanplanedo, Cereso. Objektoj kiel Plutono estas similaj al terecaj planedoj nur ĉar ili havas solidan surfacon, sed ili konsistas plejparte el glaciaj materialoj (vidi plutonidoj).

Denso-tendenco redakti

La nekumpremita denseco de la terecaj planedoj, Cereso kaj la du plej grandaj asteroidoj ĝenerale sekvas tendencon esti malpli densa laŭ ili malaproksimiĝas el la Suno.

Objekto Averaĝa denseco nekumpremita denseco Granda duonakso
Merkuro  5,4 g/cm−3 5,3 g/cm−3 0,39 AU
Venuso   5,2 g/cm−3 4,4 g/cm−3 0,72 AU
Tero   5,5 g/cm−3 4,4 g/cm−3 1,0 AU
Luno   3,3 g/cm−3 3,3 g/cm−3 1,0 AU
Marso   3,9 g/cm−3 3,8 g/cm−3 1,5 AU
Vesta   3,4 g/cm−3 3,4 g/cm−3 2,3 AU
Pallas   2,8 g/cm−3 2,8 g/cm−3 2,8 AU
Cereso   2,1 g/cm−3 2,1 g/cm−3 2,8 AU

La ĉefa escepto al ĉi tiu regulo estas la denseco de la Luno, kiu havas pli malgrandan densecon pro ĝia nekutima origino. Restas nescia ĉu la ektersunsistemaj planedoj ankaŭ sekvos ĉi tiun regulon.

Ekstersunsistemaj terecaj planedoj redakti

 
SIM PlanetQuest kapablos detekti Ter-masajn planedoj.

La plejmulto el la ekstersunsistemaj planedoj malkovritaj ĝis nun estas gasgigantoj ĉar ili pli influas sian stelon kaj do, estas pli facile detekteblaj. Tamen, sciencistoj kredas ke ekzistas multaj ekstersunsistemaj terecaj planedoj.

Komence de la 1990-aj jaroj estis malkovritaj la unuaj ekstersunsistemaj planedoj ĉirkaŭ la pulsaro PSR B1257+12 kun masoj de 0,02, 4,3, kaj 3,9 Termasoj. Ili estis malkovritaj hazarde: ĝia tranzito kaŭzis regulan ĉesigon de la pulsar-emisioj (se la planedoj ne estus ĉe pulsar, ili ne povintus esti detektitaj).

Kiam 51 Pegasi b, la unua ekstersunsistema planedo malkovrita ĉirkaŭ “normala stelo”, estis malkovrita, multaj astronomoj supozis ke temis pri giganta tereca planedo ĉar ili kredis ke ne eblis la ekziston de gasgiganto tiom proksime al sia stelo (0,052 AU). Tamen, postaj mezuroj de la diametro de simila planedo (HD 209458 b), kiu tranzitis sian stelon, montris ke tiuj objektoj estis vere gasgigantoj.

 
Artista bildo de karbona planedo

Dum junio 2005 estis malkovrita ebla tereca planedo ĉirkaŭ la ruĝa nano Gliese 876, 15 lumjarojn for de ni. Tiu planedo, Gliese 876 d, havas mason de 7-9 Termasoj kaj orbita periodo de nur du tagoj, sed ĝia radiuso kaj konsisto estas nekonataj.

La 10-an de aŭgusto 2005, la projekto OGLE observis la signalon de malvarma planedo, nomata OGLE-2005-BLG-390L b, kun maso de proksimume 5,5 Termasoj, orbitanta ĉirkaŭ stelo je 21.000 lumjarojn en la konstelacio Skorpio. Ĝi orbitas je distanco simila al la distanco de la asteroida zono de nia Sunsistemo. La planedo estis malkovrita per gravita lensado.

Dum aprilo 2007, skipo el 11 eŭropaj sciencistoj anoncis la malkovron de ekstersunsistema planedo, kun temperaturoj similaj al tiuj sur la Tero. Komence la astronomoj kredis ke la planedo, Gliese 581 c, estis en la enloĝebla zono de sia stelo, sed postaj studoj (aprilo 2009)[2] sugestas ke Gliese 581 d estas pli bona kandidato..

Gliese 581 e havas nur 1,9 Termasojn,[2] sed povus estis varmigita pro tajda varmigo multe pli ol la vulkana satelito de Jupitero, Iono.[3] Ideala tereca planedo povus esti planedo kun 2 Termasoj kaj periodo de 25 tagoj ĉirkaŭ M-ruĝa nano.[4]

La planedoj kun la plej malgranda diametro konfirmita ĉirkaŭ stelo de la ĉefa sekvenco estas COROT-7 b, kies diametro estas 70% pli granda ol tiu de la Tero.

La misio Kepler serĉas tersimilajn planedojn ĉirkaŭ aliaj steloj per la tranzito de tiaj planedoj antaŭ ĝia stelo. Ĝi estis lanĉita la 6-an de marto 2009. La misio devos daŭrigi dum almenaŭ 3,5 jaroj por povi detekti tersimilajn planedojn je distanco simila al la distance inter la Tero kaj la Suno. Estas tiel ĉar oni bezonas almenaŭ kvar tranzitojn por havi fidindajn mezurojn.

Ekzistas aliaj projektoj por konstrui teleskopojn kapablaj rekte bildigi tersimilajn planedojn, kiel ekzemple Terrestrial Planet Finder, Space Interferometry Mission, Darwin, New Worlds Mission, kaj Overwhelmingly Large Telescope.

Plej similaj terecaj planedoj ekster la Sunsistemo redakti

Eco Planedo Stelo Notoj
Plej simila planedo al 1 MTero Gliese 581 e Gliese 581 1.9 MTero (minimuma maso) / orbitas proksime de sia stelo kaj eble esta vulkana kiel Iono.[3]
PSR B1257+12 C PSR B1257+12 3,9 ± 0,2 MTero[5] ĉirkaŭ pulsaro.
Plej simila planedo al 1 RTero COROT-7 b COROT-7 1,7 RTero (COROT tranzito) / ebla Ĉitona planedo
Gliese 581 c Gliese 581 <2 RTero (taksita)[6]

Tipoj redakti

Silikata planedo
La tipa tereca planedo en nia Sunsistemo, konsistanta ĉefe el silicia roka mantelo kun metala (fera) kerno.
Fera planedo
Teoria tipo de planedo kiuj konsistus preskaŭ entute el fero kaj do havus pli altan densecon kaj malpli grandan radiuson ol aliaj sammasaj terecaj planedoj. En nia Sunsistemo, Merkuro havas metalan kernon kies maso estas 60-70% de la entuta maso de la planedo. Kiel Merkuro, sciencistoj kredas ke la feraj planedoj formiĝas en la proksimaj regionoj al la stelo kie la estas altaj temperaturoj, kaj se la protoplaneda disko estas tre fero-enhava.
Senkerna planedo
Teoria tipo de planedo konsistanta el silikataj rokoj sed sen metala kerno, tio estas, la malo al fera planedo. Ne ekzistas tiaj planedoj en la Sunsistemoj, sed ja asteroidoj kaj meteoritoj. Astronomoj kredas ke ĉi tiu tipo de planedo formiĝas en la ekstero de la stelsistemoj, kie volatilaĵoj estas pli kutimaj.
Karbona planedo
Teoria tipo de tereca planedo, konsistanta ĉefe el karbonaj mineraloj. Ne ekzistas tiaj planedoj en la Sunsistemoj, sed jes karbonecaj asteroidoj.
Super-Tero
Super-Tero estas la supra limo de terecaj planedoj laŭ maso.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Dr. James Schombert (2004). Primary Atmospheres (Astronomy 121: Lecture 14 Terrestrial Planet Atmospheres). Department of Physics University of Oregon. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2009-12-22.
  2. 2,0 2,1 Lightest exoplanet yet discovered. ESO (ESO 15/09 - Science Release) (2009-04-21). Arkivita el la originalo je 2009-07-05. Alirita 2009-07-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-05. Alirita 2011-05-05.
  3. 3,0 3,1 (2009-06-09) “Tidal Limits to Planetary Habitability”. Alirita 2009-06-17.. 
  4. M. Mayor, X. Bonfils, T. Forveille, X. Delfosse, S. Udry, J.-L. Bertaŭ, H. Beust, F. Bouchy, C. Lovis, F. Pepe, C. Perrier, D. Queloz, N. C. Santos (2009). “The HARPS search for southern extra-solar planets,XVIII. An Earth-mass planet in the GJ 581 planetary system”. Alirita 2009-07-15.. 
  5. Jean Schneider (2005-01-25) Notes for PSR 1257+12. Paris Observatory. Arkivita el la originalo je 2011-09-07. Alirita 2009-07-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-07. Alirita 2011-05-05.
  6. Udry et al. (2007). “The HARPS search for southern extra-solar planets, XI. Super-Earths (5 and 8 M🜨) in a 3-planet system”, Astronomy and Astrophysics 469 (3), p. L43–L47. doi:10.1051/0004-6361:20077612. 

Eksteraj ligiloj redakti