Terence Tao

aŭstralia matematikisto

Terence TAO (陶哲轩, pinjine: Táo Zhéxuān, naskiĝis la 17-an de julio 1975 en Adelajdo) estas aŭstralia matematikisto.

Terence Tao
Persona informo
陶哲軒
Naskiĝo 17-an de julio 1975 (1975-07-17) (48-jaraĝa)
en Adelajdo
Lingvoj kantonaangla vd
Loĝloko UsonoAdelajdo vd
Ŝtataneco AŭstralioUsono vd
Alma mater Universitato Princeton • Flinders University • Research Science Institute • Blackwood High School • Johns Hopkins Center for Talented Youth vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo analitikokombinatorikonombroteorioharmona analitiko • adicia kombinatoriko • analitika nombroteorio • ekstremumkombinatoriko vd
Doktoreca konsilisto Elias M. Stein vd
Verkado
Verkoj Dantzig selector vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Terence Talo famiĝis kiel matematika mirinfano. 8-jara li sukcesis la SAT-teston pri matematiko kun rezulto kiel tiu de supermezinteligenta studkomencanto (760 punktoj). Li estis la plej juna partoprenanto kaj la plej juna ormedalgajnanto de la internacia matematikolimpiado.

De 1992 ĝis 1996 li studis ĉe la universitato Princeton kaj estas nun profesoro ĉe UCLA.

En la jaro 2000 li ricevis la Salem-premion, en 2002 la Bôcher-premion kaj en 2003 la Clay Research Award. Kune kun Allen Knutson li ricevis en 2005 la Levi L. Conant-premion de la American Mathematical Society (Amerikana Matematika Societo). En 2006 li ricevis la Fields-medalon, kiu estas la plej alta premio pri matematiko.

Oni atentis en la matematika komunumo ĉefe sian pruvon, kiun li starigis kun Ben Green, ke ekzistas nelimitaj aritmetikaj sinsekvoj de primoj

Eksteraj ligiloj redakti