Muriel Teresa WRIGHT (27a de oktobro, 1918 – 6a de marto, 2005) estis usona aktorino. Ŝi estis nomumita dufoje por Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Helpaktorino: en 1941 pro sia debuto en The Little Foxes, kaj en 1942 pro Mrs. Miniver, kaj atingis tiun lastan. Tiun saman jaron, ŝi ricevis nomumon por Oskar-prenio por la Plej Bonkvalita Aktorino pro sia ludo en The Pride of the Yankees, kun Gary Cooper. Ŝi estas konata ankaŭ pro siaj ludoj en la filmoj de Alfred Hitchcock nome Shadow of a Doubt (1943) kaj de William Wyler nome The Best Years of Our Lives (1946).

Teresa Wright
Oskar-premiito
Persona informo
Teresa Wright
Naskonomo Theresa Muriel Wright
Naskiĝo 27-an de oktobro 1918 (1918-10-27)
en Harlemo, Nov-Jorko,  Usono
Morto 6-an de marto 2005 (2005-03-06) (86-jaraĝa)
en New Haven
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Evergreen Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Columbia High School vd
Familio
Edz(in)o Robert Anderson • Niven Busch vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Laborkampo kina aktorado vd
Aktiva dum 1941– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Shadow of a Doubt (1943) streĉfilmo kun Joseph Cotten kaj Teresa Wright

Wright ricevis tri nomumojn por premioj Emmy pro siaj ludadoj en Playhouse 90, nome origina televida versio de The Miracle Worker (1957), en la programo Breck Sunday Showcase de The Margaret Bourke-White Story, kaj en la drama serio de CBS nome Dolphin Cove (1989). Ŝi ricevis laŭdon de la pintaj reĝisoroj, kiel William Wyler, kiu nomis ŝin la plej promesplena aktorino kiun li estis reĝisorinta,[1] kaj Alfred Hitchcock, kiu miris ŝin pro ŝia preparado kaj trankvila profesiismo.[2]

Notoj redakti

  1. Bernstein, Adam (9a de marto, 2005). "Actress Teresa Wright, 86; Won Oscar in 'Mrs. Miniver'". The Washington Post. Alirita la 2an de septembro, 2020.
  2. Spoto 1983, p. 259.

Bibliografio redakti

  • Spoto, Donald (1983). The Dark Side of Genius: The Life of Alfred Hitchcock. Boston: Little, Brown and Company. ISBN 978-0-31680-723-4.
  • Spoto, Donald (2016). A Girl's Got to Breathe: The Life of Teresa Wright. Jackson: University Press of Mississippi. ISBN 978-1-62846-045-2.

Eksteraj ligiloj redakti