Teritoria kolektivumo en Francio


En Francio, teritoria kolektivumo estas publikjura persono kiu plenumas sur sia teritorio iujn kompetentecojn, kiuj estis donitaj al ĝi de la ŝtato. Oni parolas ankaŭ pri loka kolektivumo.

Ekzisto de teritoriaj kolektivumoj estas antaŭvidita per la konstitucio de la kvina Franca Respubliko en ĝia ĉapitro 12.

Karakterizoj redakti

La artikolo 72 de la konstitucio de la kvina Franca Respubliko antaŭvidas ekziston de teritoriaj kolektivumoj por

 
 decidi por ĉiuj kompetentecoj, kiuj plej bone estas efektivigeblaj je tiu nivelo 

.

Tiu sama artikolo antaŭvidas ke la teritoriaj kolektivumoj mem libere administros sin per elektitaj konsilioj. Ili ankaŭ disponas pri jura kaj bienara aŭtonomeco[1].

La francaj teritoriaj kolektivumoj disponas nur pri administraj kompetentecoj kaj tiuj kompetentecoj estas atribuitaj per la leĝo[1]. La povo de Parlamento estas tamen limigita per la principo de libera administrado de la teritoriaj kolektivumoj, agnoskita de la Konstitucia Konsilio ekde 1979[2]. Tiu principo de libera administrado validas ankaŭ por la rilatoj inter la teritoriaj kolektivumoj, ĉar la Konstitucio diras ke

 
 Neniu teritoria kolektivumo havas regadon de alia. 

Tipoj de kolektivumo redakti

La artikolo 72 de la Konstitucio de la Kvina Franca Respubliko antaŭvidas ekziston de diversaj tipoj de teritoriaj kolektivumoj : la komunumoj, la departementoj, la regionoj, la kolektivumoj je aparta statuto, la transmaraj kolektivumoj. Ĝi antaŭvidas ankaŭ ke leĝo povus krei aliajn tipojn de kolektivumoj, inkluzive de kolektivumoj, kiu anstataŭus iun aŭ plurajn el ili.

Plie, Nov-Kaledonio estas aparta kazo, en la ĉapitro 13 de la Konstitucio. Ĝi estas kelkfoje konsiderata kiel teritoria kolektivumo sui generis.

Teritoriaj kolektivumoj en Francio
Tipo de kolektivumo Nombro Interkonsiliĝa Asembleo Povo
Komunumoj 36 681 Municipa Konsilio Urbestro
Departementoj 96 en la ĉeflando

4 transmaraj[N 1]

Departementa Konsilio[N 2] Prezidanto de Departementa Konsilio
Regionoj 22 en la ĉeflando

4 transmaraj[N 1]

Regiona Konsilio Prezidanto de Regiona Konsilio
Teritoria kolektivumo de Korsiko 1 Asembleo de Korsiko Plenuma Konsilio de Korsiko
Unika teritoria kolektivumo 1 (Majoto[N 3])[N 4] Departementa Konsilio Prezidanto de la Departementa Konsilio
Transmaraj kolektivumoj 5 :

Franca Polinezio
Saint-Barthélemy
Saint-Martin
Sankta-Piero kaj Mikelono
Valiso kaj Futuno


Asembleo de la Franca Polinezio
Teritoria Konsilio de Saint-Barthélemy
Teritoria Konsilio de Saint-Martin
Teritoria Konsilio de Sankta-Piero kaj Mikelono
Teritoria Asembleo de Valiso kaj Futuno


Prezidanto de la Franca Polinezio
Plenuma Konsilio de Saint-Barthélemy
Plenuma Konsilio de Saint-Martin
Prezidanto de Teritoria Konsilio
Prezidanto de Teritoria Asembleo

Nov-Kaledonio 1 Kongreso de Nov-Kaledonio Registaro de Nov-Kaledonio
Provincoj de Nov-Kaledonio 3 Asembleo de provinco Prezidanto de provinco

Ekde la 1-a de januaro 2015 estos kreita nova teritoria kolektivumo, kun aparta statuto : la metropolo de Lyon.

Reformoj redakti

La francaj teritoriaj kolektivumoj travivis serion de reformoj en laŭlonge de la malcentralizo :

  • en 1982-1983, la leĝoj Defferre kreis la regionojn kaj ĉesigis la aprioran povon de la prefektoj super la decidoj de la kolektivumoj ;
  • en 2003-2004, la 2-a akto de la malcentralizo transdonis iujn kompetentecoj de la ŝtato al la regionoj kaj departementoj ;
  • en 2008-2012, reformoj celis forigi la klaŭzon de ĝenerala kompetenteco kaj ŝanĝi la balotsistemon de la departementaj kaj regionaj konsilianoj ;
  • ekde 2012, la 3-a akto de la malcentralizo parte reskribis la antaŭan reformon kaj celis modifi la balotsistemon, redukti la nombron de regionoj kaj transdoni pliajn kompetentecojn.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 La transmaraj departementoj kaj regionoj estas regataj per la artikolo 73 de la Konstitucio de la Kvina Franca Respubliko : kvankam similaj al la ĉeflandaj departementoj kaj regionoj, ili havas apartajn kompetentecojn.
  2. La franclingva nomo ŝanĝiĝos al
     
     Conseil départemental 
    ekde 2015.
  3. Malgraŭ sia nomo
     
     departemento de Majoto 
    , la Departementa Konsilio de Majoto plenumas ankaŭ kompetentecojn de Regiona Konsilio
  4. Ekde 2015, la Franca Gujano kaj Martiniko estos ankaŭ unikaj teritoriaj kolektivumoj.
  1. 1,0 1,1 Kio estas teritoria kolektivumo aŭ loka kolektivumo ? (france). Alirita la 11-an de aŭgusto 2014.
  2. Arkivita kopio. Konstitucia Konsilio. Arkivita el la originalo je 2009-04-12. Alirita la 11-an de aŭgusto 2014.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti