Teritoriaj akvoj, aŭ teritoria maro, kiel difinita de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro de 1982 ,[1] estas zono de marbordaj akvoj etende al 12 marmejloj (22 km; 14 mejloj) el la baslinio (kutime la ĉefa malsuprakva marko) de ŝtato kun marbordo. La teritoria maro estas konsiderata kiel suverena teritorio de la ŝtato, kvanakm eksterlandaj ŝipoj (kaj armeaj kaj civilaj) estas raktigitaj al nekulpa paso tra ĝi; tiu suvereneco etendas ankaŭ al aerspaco super kaj al la marareo sube.

Skema mapo de maraj zonoj.

La termino "Teritoriaj akvoj" estas ankaŭ foje uzata neformale por priskribi ĉiun ajn areon de akvo super kiu ŝtato havas jurpovon, inklude enlandajn akvojn, la apudan zonon, la ekskluzivan ekonomian zonon kaj eventuale ankaŭ la kontinentbreton.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti