Termezurado estas la tekniko, profesio, arto kaj scienco determini la terajn aŭ tri-dimensiajn poziciojn de punktoj kaj la distancojn kaj angulojn inter ili. Profesiulo de termezurado estas nomata Termezuristo. Tiuj punktoj estas kutime sur la surfaco de la Tero, kaj ili estas ofte uzataj por establi mapojn kaj limojn por la terposedanto el lokoj, kiel konstruanguloj aŭ la surfaca loko de subsurfacaj trajtoj, aŭ por aliaj celoj postulitaj de la registaro aŭ de la civila juro, same kiel por vendo de nemoveblaĵoj.

Studento uzanta teodoliton sur kampo.

Termezuristoj laboras per elementoj de geometrio, trigonometrio, regresanalizo, fiziko, inĝenierado, metrologio, programlingvoj kaj leĝaro. Ili uzas ekipaĵaron, komponita ekzemple el totalstacioj, robotaj totalstacioj, teodolitoj, GNSS-riceviloj, retroreflektiloj, 3D-aj skaniloj, radioj, klinometroj, manporteblaj komputiloj, ciferecaj niveliloj, subsurfacaj lokigiloj, droneoj, GIS, kaj termezura softvaro.

Termezurado estis grava elemento en la disvolvigo de la homa medio ekde la komenco de la registrita historio, kaj precize el Antikva Egipto. La planado kaj plenumado de plej formoj de konstruado postulas ĝin. Ĝi estas uzata ankaŭ en transporto, komunikado, mapado kaj la difino de laŭleĝaj limoj por for terposedantaro. Ĝi estas grava ilo por esplorado en multaj aliaj sciencaj fakoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • The Surveying Handbook. 1995. doi:10.1007/978-1-4615-2067-2. ISBN 978-1-4613-5858-9.
  • Keay J (2000), The Great Arc: The Dramatic Tale of How India was Mapped and Everest was Named, Harper Collins, 182 pp, ISBN 0-00-653123-7.
  • Pugh J C (1975), Surveying for Field Scientists, Methuen, 230 pp, ISBN 0-416-07530-4
  • Genovese I (2005), Definitions of Surveying and Associated Terms, ACSM, 314 pp, ISBN 0-9765991-0-4.
  • Public Land Survey System Foundation (2009) Manual of Surveying Instructions For the Survey of the Public Lands of the United States. [www.blmsurveymanual.org]