Terminologia Anatomica

Terminologia Anatomica, aŭ TA, kiun oni povas traduki el Latino al Esperanto per Anatomia Terminologio, estas la oficiala internacia terminaro pri homa anatomio. Ĝin estigis la Federacia Komitato pri Anatomia Terminologio (aŭ FCAT, el la Angla Federative Committee on Anatomical Terminology), kiu estis faka laborgrupo kreita de la Internacia Federacio de Anatomiistaj Asocioj (IFAA, el la Angla International Federation of Associations of Anatomists).[1][2]

Post naŭ jaroj da laboro, ĝi estis publikita por la unua fojo en 1998. De aprilo 2011, ĝi ankaŭ estas atingebla interrete ĉe la retejo de la Federacia Internacia Programo pri Anatomiaj Terminologioj (FIPAT, el la Angla Federative International Programme on Anatomical Terminologies), la sukcedanto de la FCAT.[3]

Tiu anatomia terminaro anstataŭas la antaŭan nomenklaturon (Nomina Anatomica, 1955-1998). Ĝi nun konsistigas tutmondan interkonsentan normon en la fako de la homa makroskopa anatomio.[4]

Terminologia Anatomica estas publikigita oficiale en Latino, sed ĝi estas akompanita de angla versio kiel indiko. La uzo de mortinta lingvo, kiu apartenas al neniu, havigas bonvenan neŭtralecon al la elektitaj terminoj.

TA estas formita de 7 444 anatomiaj terminoj, el kiuj 206 estas klasifikitaj en du malsamaj lokoj. Ĝi estas organizita laŭ la jenaj 16 kategorioj:

Kategorioj de Terminologia Anatomica kun siaj Latinaj, Esperantaj kaj anglaj nomoj
TA-kodo Latinaj nomoj Esperantaj nomoj Anglaj nomoj
A01 Anatomia generalis Ĝenerala anatomio General anatomy
A02 Ossa; Systema skeletale Ostoj; Skeleta sistemo Bones; Skeletal system
A03 Juncturae; Systema articulare Artikoj; Artika sistemo Joints; Articular system
A04 Musculi; Systema musculare Muskoloj; Muskola sistemo Muscles; Muscular system
A05 Systema digestorium Digesta sistemo Alimentary system
A06 Systema respiratorium Spira sistemo Respiratory system
A07 Cavitas thoracis; Cavitas thoracica Toraka kavo; Torako Thoracic cavity; Thorax
A08 Systema urinarium Urina sistemo Urinary system
A09 Systemata genitalia Generaj sistemoj Genital systems
A10 Cavitas abdominis et pelvis Abdomena kaj pelva kavoj Abdominopelvic cavity
A11 Glandulae endocrinae Endokrinaj glandoj Endocrine glands
A12 Systema cardiovasculare Kardiovaskula sistemo Cardiovascular system
A13 Systema lymphoideum Limfoida sistemo Lymphoid system
A14 Systema nervosum Nerva sistemo Nervous system
A15 Organa sensuum Sensaj organoj Sense organs
A16 Integumentum commune Tegumento The integument

Referencoj redakti

  1. Oficiala retejo de la FIPAT, sukcedanto de la FCAT
  2. Oficiala retejo de la IFAA
  3. 1998-a reta versio de Terminologia Anatomica
  4. angle Connecting Medical Informatics and Bio-informatics, Rolf Engelbrecht, European Federation for Medical Informatics, A. Geissbuhler, C. Lovis, 2005

Vidu ankaŭ redakti