Terminologia Esperanto-Centro

Terminologia Esperanto-Centro (TEC) estas instanco de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies celo estas unuecigi fakajn terminojn uzatajn en Esperanto, konsili pri terminara laboro kaj subteni la verkadon de terminaroj. Ĝi estis fondita dum la jubilea Universala Kongreso en Varsovio en 1987.

TEC
Terminologia Esperanto-Centro
emblemo
Emblemo sur la retpaĝo de TEC
organizaĵo
Komenco 1987 (UK en Varsovio)
Agareo

terminologio

Lingvoj

Esperanto

Retejo esperanto.net/tec
vdr

En sia retejo TEC ofertas kursojn pri terminologio kaj diskonigas informojn kaj novaĵojn pri terminologio ĝenerale kaj terminara laboro en Esperanto speciale (raportoj pri kolokvoj kaj prelegoj, biblioteka parto, recenzoj de fakaj vortaroj ktp.).

Servoj redakti

La precipaj servoj de TEC estas:

  • fakaj vortaroj kaj glosaroj disponeblaj en la reto;
  • helpo en la kreado de fakvortaroj kaj unulingve kaj plurlingve;
  • diskutforumo inter la anoj de la skipo de TEC;
  • retejo facile atingebla, legebla kaj uzebla al ĉiuj personoj;
  • perado inter interesatoj kaj fakuloj, por ke ili trovu la plej taŭgajn terminojn por uzi en siaj fakoj;
  • artikoloj verkitaj de agnoskitaj fakuloj kaj scientistoj;
  • kolokvoj;
  • kursoj pri terminologio kaj tiurilataj aferoj per la reto;
  • ktp.

Trejnado pri terminologio redakti

UEA kaj TEC finance subtenas trejnadon pri terminologio, precipe partoprenon en la unusemajna Somera Terminologia Trejnado aŭ en Vieno (Aŭstrio) aŭ en Kolonjo (Germanio).

El la historio de TEC redakti

NOTO: Precipe tiu ĉi parto de la tuta artikolo estas stumpo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti