Termografo estas mezurilo por percepti kaj registri la temperaturon en kontinua daŭro. Temas do pri registranta termometro, kiu per sia specifa mezuradproceso stiras skribobrakon, je kies pinto troviĝas skribilo, kiu desegnas la sinsekvon de la temperaturdatumo sur rotacianta papercilindro kaj tiel grafike bildigas ĝin. La rotacirapideco de la papercilindro determinas la daŭron de la registrado.

Termohigrografo

Termografoj en la meteologio perceptas la aertemperaturon. En veterstacioj oni ordinare uzas termografon kune kun higrografo en unu aparato, kiun oni nomas termohigrografo.

Vidu ankaŭ redakti