Terque [TERke] estas municipo de Hispanio de la provinco Almerio, Andaluzio. En 2017 estis 386 loĝantoj. Ĝia areo estas de 16 km² kaj havas loĝdensecon de 29,0 loĝ/km². Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 36º 59' N, 2º 35' O. Ĝi estas je altitudo de 300 metroj kaj je 26 km de la provinca ĉefurbo, Almerio en la komarko Alpujarra Almeria, en la zono kie kunfluas la riveroj Andarax kaj Nacimiento.

Terque
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 04569
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 400  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 59′ N, 2° 36′ U (mapo)36.9842908-2.5985338Koordinatoj: 36° 59′ N, 2° 36′ U (mapo) [+]
Alto 300 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Terque (Hispanio)
Terque (Hispanio)
DEC
Terque
Terque
Situo de Terque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Terque [+]
vdr
Situo de Terque.

En la epoko de Al Andalus ekzistis la taha de Marĉena kun dek lokoj, inter kiuj Terke. Tiuj estis Zodun (Alsodux), Alhabiati (Alhabia), Terque, Bentarico (Bentarique), Ylar (Íllar), Alhama, Estancihun (Instinción), Rágol, Alicún (eblem kvartalo de Huécija) kaj Guezixa, (Huécija) kiu restis kiel ĉefurbo kune kun Terque. Post la detruo de la fortikaĵo de Marĉena pro la tertremo de 1522, la urbo Marĉena estis iompostiome malaperinta kaj ties loĝantaro disisĝis inter Terque kaj Huécija. Kelkaj hidalgoj instaliĝis en la loko kaj konstruigis novajn domojn novstilajn kiuj konserviĝas aktuale, kiel tiuj de la familioj Santiesteban, Paniagua kaj Porras.

Casa de los Caballitos, Domo de la Ĉevaletoj, nome grifoj.
Teatro Manuel Galiana. Sidejo de la Provinca Muzeo de la Vinbero.

En Terque okazis kelkaj ribeloj de moriskoj kiuj, post la fina ribelo de 1568 estritaj de Abén Humeya, estis venkitaj kaj forpelitaj definitive en 1570. Pro tio Terque senhomiĝis kaj rekuperiĝis nur el la 18a jarcento kiam oni stabiligis la ekonomion pere de la kultivo de vinberoj (por manĝo) disvastigita tra la tuta valo de la rivero Andarax el la 19a jarcento.

En 1930 oni atingis pinton de 1478 loĝantoj; poste malpliiĝis la loĝantaro iom post iom ĝis la nunaj 377. Tio estas oni perdis ĝis tri kvaronojn de la lokanoj.

Vidu ankaŭ redakti