Terre des hommes

organizaĵo

Terre des Hommes ([tɛʀdeˈzɔm], franca por „Tero de la homoj“ estis fondita en la jaro 1960 de la svisa ĵurnalisto Edmond Kaiser (1914 - 2000)[1] en Lausanne (Svislando). La nomo estas inspirita je la samnoma romano de Antoine de Saint-Exupéry.

Terre des hommes
organizaĵo
Komenco 1960 vd
Geografia situo CH1903: 502635 / 117806 (mapo)46.204649576256.1771234693179Koordinatoj: 46° 12′ 17″ N, 6° 10′ 38″ O; CH1903: 502635 / 117806 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Ĝenevo
Terre des hommes (Kantono Ĝenevo)
Terre des hommes (Kantono Ĝenevo)
DEC
Terre des hommes
Terre des hommes
Map
Terre des hommes
Filioj Q76428403 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Sub la nomo Terre des Hommes ekzistas diversaj laŭleĝe sendependaj organizaĵoj, kiuj laboras kune sub la pluvombrelo de Terre des Hommes International Federation. Ĉiuj estas implikitaj en internacia infana kaj evolua kunlaboro. Ili batalas kontraŭ malnutriĝo, infanlaboro, infanlkomerco, infana prostituo, misuzo kiel infansoldatoj, diskriminacio kaj neegalecoj en monda komerco kaj promocii infanajn rajtojn. Simile, la individuaj organizoj havigas tujan helpon en krizoj aŭ katastrofoj.

En la jaro 2018 la organizaĵo Terre des hommes-Aide à l'enfance ricevis la prestiĝan premion Balzan por la homaro, paco kaj frateco.

Internacia Federacio redakti

En 1966, la naciaj organizaĵoj kunfandis en la Internacia Federacio de Terre-des-Hommes - nun Terre-des Hommes Internacia Federacio - kun sidejo en Ĝenevo. La Federacio konsistas (2018) el naŭ sekcioj en jenaj landoj: Danio, Germanio, Francio, Italio, Kanado, Luksemburgio, Nederlando, Svislando, Hispanio[2], kiuj efektivigas dekcentajn humanajn kaj evoluhelpajn projektojn en dekoj da landoj. Ĝis 329 personoj laboras en la eŭropaj oficejoj kaj krome, kun la escepto de la dungitoj de la partneroj, 1550 homoj en la respektivaj projektoj.

La internacia federacio Terre des Hommes estas membro de ECOSOC, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Terre des Hommes - Germanio redakti

La germana asocio estas interalie membro de Attac kaj TransFair, la germana federacia asocio de senkompanataj ne-plenkreskaj rifuĝintoj.

Terre des Hommes - Svisa Fondaĵo redakti

Terre des Hommes fariĝis tre kompetenda en du kampoj: nome sano kaj infana protektado. En landoj kiel Alĝerio, Birmo, AfganioPeruo, Fondaĵo Terre des hommes funkcias en pli ol 30 landoj, plibonigante la vivojn de pli ol 1,4 milionoj da infanoj kaj iliaj parencoj. Terre des Hommes realigas ne nur projektojn de disvolviĝo kiel plibonigi la daŭrigeblan traktadon de infanoj en Benino aŭ kontraŭbatali malsufiĉan nutradon en Bangladeŝo, sed ankaŭ provizis krizohelpon post la detruigaj cunamo en Srilanko aŭ la tertremo en Haitio.

La efektivigo de UN-Konvencio pri la Rajtoj de la Infano estas unu el la ĉefaj agadoj de Terre des Hommes. La Fondaĵo konsideras la pledadon pri infanaj rajtoj, ties defendon kaj disvastigon kiel ĝia ĉefa tasko. En 1999, la sisa fondaĵo aliĝis al la Terre des Hommes Internacia Federacio. La Fondaĵo ricevis en 2002 de la franca ŝtato la Premion de Homaj Rajtoj.

Terre des Hommes kaj Esperanto redakti

Por interkomunikiĝi kun diversaj organizaĵoj de handikapitaj infanoj, membroj de la Asocio de Esperantistaj Handikapuloj vizitis homamajn organizaĵojn kiel "SOS-infanvilaĝoj" en Bejruto aû la organizaĵo Terre des Hommes en Sirio[3].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Edmond Kaiser estas svisa kaj franca civitano kiu vendis famaciajn produktojn kaj kiu siatempo aktivis en la movado de Amikoj de Emaüs.
  2. Membro-organizaĵoj Arkivigite je 2019-01-30 per la retarkivo Wayback Machine de la Internacia Federacio de Terre des Hommes, 2019.
  3. Esperanto - superrigardo pri vojaĝo okaze de la 100-a datreveno de Esperanto, 1987.