Tertremo en Haitio en 2010

La tertremo en Haitio en 2010 estis katastrofa tertremo de magnitudo 7 sur la skalo de Richter, kiu trafis la ĉefurbon Portoprinco la 12an de januaro je la horo 16:53 de Haitio. Ĝi detruis grandan parton de la lando kaj ĉefe de la ĉefurbo kaj kaŭzis inter 150 000 kaj 200 000 mortojn. La internacia komunumo helpis la jam plej malriĉan landon de Ameriko.

Tertremo en Haitio en 2010

Dato 12-an de januaro 2010 21:53:09 UTC
Forto 7,0 Mw
Profundo 13 km
Epicentro 18° 27′ 5.04″ N 72° 26′ 42.72″ U / 18.4514000 °N, 72.4452000 °U / 18.4514000; -72.4452000 (mapo)Koordinatoj: 18° 27′ 5.04″ N 72° 26′ 42.72″ U / 18.4514000 °N, 72.4452000 °U / 18.4514000; -72.4452000 (mapo)
Trafitaj landoj Haitio Haitio
Maks. intenseco IX MM
Posttremoj 41
Viktimoj Taksoj diferenciĝas;
45-50 000 (Ruĝa Kruco),
140 000 (registaro de Haitio).
vdr
La detruita prezidenta palaco en Haitio.
Detruitaj konstruaĵoj en la centro de Portoprinco.
Detruo ĉe la haveno de Portoprinco.
Soldatoj helpas viktimojn.
Lanĉo de nutraĵoj per paraŝutoj helpe por la viktimoj.

Kaŭzoj de la tertremo redakti

La insulo de Hispaniolo kie situas kaj Haitio kaj la Dominga Respubliko suferis deĉiame aktivan tertremecon pro la Faŭlto de Enriquillo [enriKIjo] kiu trakuras la sudon de la insulo. Pro tio okazis detruajn tertremojn en la regiono almenaŭ en 1751 (en Portoprinco), 1770, 1842 (en la nordo de la insulo), 1887, 1904 kaj en 1946 (8 sur la skalo de Richter) kiu kaŭzis cunamon kiu siavice kaŭzis en la insulo la morton de 1,790 personoj. Pro tio ekde 1992 sismologoj pristudas la altan probablecon ke okazos granda tertremo en la regiono, kio finfine okazis kaj oni ne scias ĉu denove okazos. Kvankam oni povus antaŭvidi tiun eblon kaj prepari la loĝantaron por konstruado, defendo kaj elteno de tertremoj, kiel okazas en Japanio ekzemple, la malriĉeco, malstabileco kaj malorganizado de la lando malhelpis tion.

Alveno de la informo redakti

La Internacia Ruĝa Kruco diris ke almenaŭ 3 milionoj da homoj suferis la sekvojn de la katastrofo, ĉu kiel mortintoj, vunditoj aŭ homoj kiuj iĝis senhejmaj kaj senhavaj, kun verŝajne 100.000 mortintoj, laŭ la unuaj deklaroj de la ĉefministro, kiu post kelkaj horoj parolis pri ĉirkaŭ 50.000.

Laŭ la unuaj informoj -kiuj alvenis malrapide pro detruo aŭ nefunkciado- ĉio estas detruita en la ĉefurbo Portoprinco, ne funkcias elektro, transportoj, aŭ telekomunikado, ŝoseoj estas neuzeblaj, restintaj hospitaloj troplenigitaj kaj detruitaj la Parlamento, la Prezidantejo kaj la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj.[1]

Kelkaj tagoj poste, ĉirkaŭ la 17a de januaro ankoraŭ la savistoj rekuperis vivantojn el inter la detruaĵoj de la konstruoj. Tamen samtempe komencis sociaj malfacilaĵoj ĉefe rilate al disdono de helpo (manĝo kaj akvo), enterigo de kadavroj (multegaj restas surstrate ekde la tertremo), rabado (logike se oni pensas pri la subita malposedo de ĉio), apero de deliktuloj (ĉefe ĉar ĉiuj arestitoj fuĝis el la ĉefurba prizono kaj polico tute ne funkcias) kaj unuaj murdoj ktp.[2]

Dum la 18a de januaro oni sciigis, ke en amastombejoj en Haitio jam estas enterigitaj ĉ. 80 miloj da viktimoj de la tertremo. La totalan kvanton de pereintoj oni taksas ĉ. 200 miloj da homoj. Antaŭnokte la polico ankaŭ pafmortigis 20 marodantojn, kiujn tre amasas en la insulo.

Unu semajno post la tertremo oni pli malpli oficialigas ĉirkaŭkalkulon de la konsekvencoj de la tertremoj je 3,000,000 de tuŝataj de la tertremo, 1,500,000 senhejmuloj, 250,000 vunditoj, 200,000 mortintoj kaj el 70,000 al 80,000 enterigitoj,[3] kio sugestas ke restas ankoraŭ pli da 100,000 mortintoj ĉu surstrate ĉu inter detruaĵoj. Spite malespero trovi survivulojn el la detruaĵoj ankoraŭ tio okazas post unu semajno. La armeo de Usono komencas sekurigi la disdonon de helpo (manĝaĵoj kaj akvo) ĉar ĝis tiam malordo regis.

La ĉefaj lokoj trafitaj el la tertremo estas la ĉefurbo Portoprinco, iom pli okcidenta ĉeurbo Carrefour kun duono de la urbo detruita, Leogane kun almenaŭ 80 % da detruo kaj aliaj lokoj. Antaŭ la tertremo plej parto de la varoj atingis Haition per la haveno de Portoprinco, kiu pro la tertremo detruiĝis je 80 %. Ĉe la landlimo kun Dominga Respubliko el Jimaní trapasas karavanoj de veturiloj transportantaj helpon kaj maldirekte vunditoj estas transigitaj al domingaj hospitaloj. Alia helpo atingas la nordajn havenojn de Pachaveno, Haitia Kabo kaj Fortikaĵo Libereco; ankaŭ tien direktiĝas multaj rifuĝintoj kun espero enŝipiĝi al Usono.

Ĉirkaŭ la 23a de januaro la haitia registaro anoncis pri ĉesigo de serĉada-savaj laboroj. Dum 10 tagoj estis savitaj 132 homoj. La kvanton de pereintoj oni taksas kiel pli ol 111 miloj da homoj, 194 miloj estis vunditaj, 609 miloj restis senhejme. Laŭ iuj taksoj, entute pereis ĉ. 200 miloj da homoj.

La 24an de januaro oficialaj ciferoj de la Ministrino de Komunikado nome Jocelyn Lassegue markis la nombron de mortintojn je 150,000 nur en la areo de Portoprinco.[4]

Internacia agado redakti

Ekde la unua momento la najbara Dominga Respubliko helpis per akcelo de la trafiko en la landlimo, instalo de hospitalo en la landlima urbo Jimanji ktp. Usono okupis la flughavenon kaj organizis ĉefe la alvenon de siaj aviadiloj, unue por elveturigi siajn samlandanojn kaj poste por alporti helpon kaj materialon por militista okupado. Aliaj landoj sendis savteamojn fakulajn pri detruoj kaj malkonstruoj, kiel ekzemple Meksiko, Rusio, Brazilo, Ĉinio, Hispanio, ktp. Unuiĝintaj Nacioj devis unue aktivi ĉe sia detruita sidejo, kie mortis multaj personoj de la internacia organizo, ekzemple la estro de la stabanoj; poste iome konkurencis kun Usono por estri la disdonadon de helpo kaj la restarigo de la ordo. Internaciaj organizoj kiel Kuracistoj sen Landlimoj, Save The Children kaj aliaj rapide intervenis surloke kaj organizis en aliaj landoj kampanjoj por kreado de fondusoj kiuj subtenu daŭran helpon. Artistoj organizis koncertojn kaj aliajn agadon same por akiri helopn.

Likvidado de la sekvoj redakti

Pro malforteco de loka infrastrukturo kaj totala korupteco de la politika sistemo la internacia helpo estis grandparte misuzita aŭ ŝtelita. Pro tio multaj sekvoj de la tertremo senteblas eĉ jarojn poste. En 2020 miloj da postvivintoj, perdintaj siajn loĝejojn, plu loĝis en Ma Drapo, Sent Mari kaj Taba Isa — tri tendaroj por rifuĝintoj en la ĉefurbo Portoprinco. Ili atestas pri manko de manĝaĵoj, pura akvo, necesejoj kaj sekureco.

Pri esperantistoj redakti

Kun la celo helpi nian Christine Theano, esperantistino el Pernier, Haitio, kaj delegito en Portoprinco, ekzistas du grupoj, ambaŭ kun la nomo "Mi ankaŭ estas kun CHRISTINE THEANO, esperantistino el Haitio." Unu el ili estas ĉe Facebook. La alia ĉe Ipernity.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Muerte, dolor y caos en Haití" (Morto, doloro kaj ĥaoso en Haitio), El País, Madrido, 14an de januaro 2010, paĝoj 1 al 9.
  2. "La violencia frena la ayuda" (Violento bremsas la helpon), El País, Madrido, 18an de januaro 2010, http://www.elpais.com/articulo/internacional/escalada/violencia/frena/reparto/ayuda/elpepuint/20100118elpepiint_1/Tes.
  3. "Desesperación bajo una colcha" (Malespero sub litokovrilo), El País, Madrido, 20an de januaro 2010, paĝo 4.
  4. "La cifra de muertos en el área de la capital se dispara hasta 150,000" (La cifero de mortintoj en la areo de la ĉefurbo eksaltas al 150,000), El País, Madrido, 25an de januaro de 2010, paĝo 3.