Teruelo

urbo en Hispanio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Teruel (stacidomo).

Teruelo, hispanlingve Teruel, estas urbo en la aŭtonoma regiono Aragono, en la zono centr-orienta de Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de Provinco Teruelo en la suda triono de Aragono kaj de la komarko Komunumo de Teruelo en la centro de la sudo de ña provinco.

Teruelo

Flago

Blazono

Flago Blazono

Centra placo
municipality of Aragon
Oficiala nomo Teruel
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Aragono Aragono
Provinco Teruelo
Komarko Teruelo (komarko)
Poŝtkodo 44001–44003
Areo 440.41 km²
Alteco 915 m.
Distanco 303 km de Madrido
Loĝantaro 35 564 loĝ. (2016)
Riveroj Guadalaviar kaj Alfambra
Retejo https://www.teruel.es
Koordinatoj 40° 21′ N, 1° 6′ U (mapo)40.343611111111-1.1072222222222Koordinatoj: 40° 21′ N, 1° 6′ U (mapo)
Situo de Teruelo kaj ĝia provinco en Hispanio
vdr

Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 35 668 homoj (2016)[1]; tiele ĝi estas la malplej loĝata de la provincaj ĉefurboj de Hispanio.

Inter ties turismaj allogaĵoj troviĝas ties mudeĥaraj konstruaĵoj, la maŭzoleo de la Geamantoj de Teruelo, la Torico (taŭreto) kaj la paleontologia centro Dinópolis. La plej elstaraj mudeĥaraj monumentoj estas la preĝejo de Sankta Maria, nome Katedralo de Teruelo, kaj la turoj de El Salvador, San Martín kaj San Pedro, ĉe kiu troviĝas la preĝejo samnoma, ankaŭ de mudeĥara stilo.

Geografio redakti

Ties alteco super marnivelo estas de 912 aŭ 915 metroj. La vetero estas tre malvarma en vintro: en la ĉirkaŭaĵoj estis registritaj la plej malaltaj temperaturoj de la ibera duoninsulo; la someroj estas varmaj kaj sekaj. Ĝi troviĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Guadalaviar kaj Alfambra, kiuj formas tiele la riveron Turia.

La izoliteco de Teruelo relative al la grandaj vojoj de komunikado en la lando okazigis fortan procezon de senpopoligo, ĉefe kun direkto al la regiona ĉefurbo Zaragozo. En la lastaj jaroj formiĝis grava movado de protesto kontraŭ la situacio, kun la moto Ankaŭ Teruelo ekzistas!.

Historio redakti

Ĝis Mezepoko redakti

Teruelo estis loĝata ekde la tempoj de la iberoj, kiuj nomigis la lokon Turboleta. La toponimo Turboleta povus deveni el la eŭskibera termino itur + olu + eta (fonto, elfluejo), laŭ la teorio de la eŭskiberismo. Estas restaĵoj en la kuŝejo de la Supra Chacón. La zono estis okupita poste fare de la romianoj, kaj restis restaĵoj en najbaraj setlejoj, similaj al tiuj de Cella.

Kelkaj fakuloj asertas ke en la sama loko de la aktuala urbo Teruelo (precize en la iama juda kvartalo Judería), staris Tirval, nomo kiu derivas el la araba, kun la signifo de "turo",[2] nome islama enklavo citita en la jaro 935. Tamen, kvankam oni detektis arkeologie la ekziston de islama okupado de tiu spaco, la trovitaj restaĵoj ne apartenas al setlejo, sed al defenda konstruaĵo.

En la 1-a de oktobro de 1171 la aragona reĝo Alfonso la 2-a kaptis Tirvalon kun la intenco plifortigi la sudan limon de sia regno, kiun li konsideris minacata pro la konkero de la urbo Valencio fare de la almohadoj. Kaj en 1171 li fondis la urbon Teruelo, al kiu li donis foruokn kaj privilegiojn por faciligi tiele la reloĝadon de la zono.

 
Mudeĥara turo de Sankta Marteno.

La fondo de Teruelo markis senprecedencan ŝanĝon en la politika kaj teritoria strukturo de la sudo de Aragono, ĉar la hegemonio de la islamepokaj Albarracín kaj Alfambra, estos anstataŭata de la nova fonditaĵo, Teruelo speciale malprofite al Alfambra, kiu restos duaranga sub la jura formulo de senjorlando.[3]

Laŭ legendo, por fondi la novan urbon, la saĝuloj kaj gravuloj de la urbo kunsidis kaj serĉis diversajn signojn kaj aŭgurojn, trovante favora la fakton ke virbovo muĝis el altaĵo (kiu korespondus kun la ĉefa aktuala placo, tiu de la torico, nome virbovo) kaj kiu super la taŭro brilis stelo. El tiu okazaĵo devenas laŭ kelkaj aŭtoroj la nomo de la urbo, ĉar ĝi devenus el kunigo en unu vorto la terminon "toro" (virbovo) kaj la nomo de la stelo, "Actuel", formate tiele la vorton "Toroel", kaj poste "Toruel". El tiu hazarda legendero devenus ankaŭ la simbolo de la taŭro kaj de la stelo, kiu videblas kaj en la flago kaj en la blazono de la urbo, krom en la monumento de la bovetoj vaquillas (en kiu videblas torereto frontanta taŭron kaj anĝelo metanta la stelon al la taŭro).

Post ties fondo kaj loĝigo, oni konstituis la komunumon Teruelo, nome aro de domaroj de la ĉirkaŭo de la urbo.

La loĝantoj de Teruelo intervenis en la konkero de Valencio el la islamanoj, kaj en la Milito de la Du Petroj kontraŭ Kastilio, kaj tiele oni donis al la setlejo la titolon de urbo en 1347 fare de la reĝo Petro la 4-a danke al ties kunlaborado en la milito de la Unuiĝo. Menciindas la konsiderinda gravo kiun atingis la juda kaj mudeĥara komunumoj ene de la socia kaj ekonomia vivoj de la urbo, ekde la plifirmigoj de ties kvartaloj ĉirkaŭ la fino de la 13-a jarcento. Rimarkindas la Judería de Teruel, nome kvartalo kiu ankoraŭ konservas sian toponimon, el kiu oni trovis abundajn arkeologiajn restaĵojn.

Moderna epoko redakti

 
Vidaĵo de Teruelo el la turo de la preĝejo de la Savinto.

Unu el plej memorindaj okazaĵoj de la historio de Teruelo okazis dum la nomitaj Insurekcioj de Teruelo kaj Albarracín. Dum la regado de la reĝo Filipo la 2-a, la Tribunalo de la Inkvizicio faraĉis konstantajn kontraŭforuaĵojn, pro kio li estis malakceptita de la loĝantoj de tiuj lokoj, kio okazigis oftajn popolajn tumultojn, foje uzante perforton al la inkviziciistoj. En 1572 okazis tiaj insurekcioj ke la reĝo, plenumante sian aŭtoritaton, sendis kastilian armeon estre de la duko de Segorbe por invadi Teruelon. Okazis lukto dum kelkaj tagoj ĉar estis fortifikita urbo, sed finfine ili kapitulacis la Ĵaŭdon de Sankta Semajno tiujare. Dum unu semajno oni ekzekutis insurekcianojn en la ĝardenoj de la Barono de Escriche, aktuala Placo de Sankta Johano. Tiu fakto enorme sengravigis la aragonajn foruojn.

Dum la Milito de Sendependiĝo (1808-1814) Teruelo ricevis ordonojn de la Ĝenerala Kapitano de Aragono, nome José Rebolledo de Palafox por leviĝi arme kontraŭ la francoj. Tamen, kelkajn monatojn poste, kaj post malforta rezistado, la urbo estis okupata de imperiaj armeoj estre de la marŝalo Suchet, kiuj tenis la lokojn sub sia povo ĝis ties foriro en 1813. La francoj eksplodigis kelkajn civilajn kaj konventajn konstruaĵojn de la ĉefurbo, kaj tiele restis el tiaj detruoj la aktualaj malfermaj spacoj de la placo de la Seminario kaj la Óvalo. En 1817 oni faris riparan masonadon en la Seminario, kiu estis estinta sidejo de la franca soldataro dum la milito.

Dum la Karlismaj Militoj, la urbo restis fidela al la liberalaj registaroj kontraŭ la karlisma areo de Maestrazgo, sen esti iam minacita de la trupoj de la generalo Cabrera, kvankam ja oni preparis ekspediciojn por ataki la karlisman premon super la Tierra Baja (Malalta Tero), kaj por veni helpe de la sieĝita Alcañiz en 1838. Dum la Tria karlisma milito la urbo estis atakita de Marco de Bello kaj Alfonso Carlos de Borbón y Austria-Este, kun nombraj trupoj, sed ili malsukcesis kaj sukcesis eniri nur en la ĉirkaŭurbaj kvartaloj de la urbo.

En 1858 okazis la konstruo de la aktuala fontano de la Toriko, nome la ikono de la urbo. Fine de la 19a jarcento la urbo ĝuis el ia prospero, regita de la malgranda burĝaro kiu estis loĝanta ĝin. Frukto de tiu periodo de prospero estas la modernismaj konstruaĵoj kiuj disas tra la tuta urba kerno, datitaj el komenco de la 20a jarcento. Ĉirkaŭ tiu epoko (1901) alvenis la fervojo al la urbo, kio helpis ties disvolvigon.

Enlanda Milito redakti

 
Soldatoj respublikanaj avance tra la stratoj de Teruelo.

Teruel famiĝis dum la enlanda milito pro grava batalo okazinta en la urbo. En julio de 1936, la insurekcio venkis en Teruelo, same kiel en la cetero de aragonaj ĉefurboj, pro la apogo de la du policaj korpusoj Guardia Civil kaj la Guardia de Asalto de la urbo. La alveno de respublikanaj kolonoj el Valencilando faris, tamen, ke restis en manoj de la Respubliko la plej parto de la apudaj teritorioj, kaj la fronto stabiliĝis dum preskaŭ jaro kaj duono spite la multajn respublikanajn atakojn.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Teruelo.

En decembro 1937, cele al mildigo de la premo kiun la naciisma armeo faris super Madrido, la respublikana stabanaro kunigis 12 diviziojn kun pli ol 110 000 soldatoj en tri armekorpusoj kiuj devis malpliigi la elstarejon kiu por la militfronto estis Teruelo, kaj la minaco kiun ĝi reprezentis por Valencilando, en teritorio de la Respubliko. La sukceso de la unua parto de la operacio estis mejloŝtono, ĉar Teruelo estis la nura provinca ĉefurbo konkerita de la Respubliko en la daŭro de la milito.

La respublikanaj trupoj, estritaj de la generalo Vicente Rojo, ekatakis en la 15-a de decembro 1937, tra la zono de Corbalán, per aeraj bombardadoj al nodoj de komunikiloj kaj al la urba kerno teruela, ĝis alveni al pozicioj apudaj al la ĉefurbo. Aliflanke, la kolonelo Domingo Rey d'Harcourt, preparis la defendon per malabunda soldataro, kiu ne atingis 5 000 homojn, koncentriĝante en gravaj punktoj de la urbo kiel la konstruaĵo de la Komandantejo, ĉe la placo de Sankta Johano, kaj en la seminario. Kelkaj lokanoj venis rifuĝiĝi en ĝi, nome ĉirkaŭ 1 500 civiluloj kaj 1 759 militistoj, kun aliaj 1.059 kiuj venis el aliaj lokoj. Alveninte al apudaĵoj de la ĉefurbo, la fortoj de la Respubliko iniciatis bombardadon sur la centro de la urbo, okazigante ruinigon en la centraj zonoj. Estis multaj la luktoj persone kontraŭ persono ene de la urba centro, en kiuj implikiĝis multaj civiluloj.

 
Mapo de la areo kie okzis la Batalo de Teruelo. Oni indikas la dekomencajn kaj finajn situaciojn, same kiel tiu koresponda al la 20-a de decembro 1937, kiam la urbo iĝis sieĝata de la respublikanaj trupoj kaj komencis la batalo pro la konkero de la ĉefurbo.

La insurekcia flanko reagis rapide por helpi la sieĝitojn, sed la malalta temperaturo kaj granda ŝtormo de neĝo malhelpis la operacojn, kaj ne permesis ke la fortoj de la generalo Aranda povu eniri en la urbo kaj rompi la respublikanan sieĝon, pro kio la defendintoj kapitulacis en la 8a de januaro de 1938. En tiu kapitulaco la respublikaj trupoj enprizonigis, inter aliaj, la kolonelon Rey d'Harcourt kaj la episkopon de la diocezo de Teruel-Albarracín, nome Anselmo Polanco. Ambaŭ estis murditaj unu jaron poste, preskaŭ fine de la milito dum la retiriĝo de Katalunio, en la 7-a de februaro 1939, en la vilaĝo Pont de Molins (provinco Ĝirono) fare de trupo estritaj de la oficiro Enrique Lister.

La respondo de la naciistaj trupoj pluis en la 31-a de decembro per atakoj sub la estreco de la generalo García Valiño. En la 2-a de januaro la atakantoj prenis poziciojn en la ĉirkaŭoj de la urbo, kvankam ĝis la 7-a de februaro ne sukcesis eniri en ĝi. Per forta atako de artilerio kaj elaera apogo fare de la Legio Condor (en la batalo de Teruel oni uzis por la unua fojo, kaj kiel antaŭaĵo de tio kio okazos en la Dua Mondmilito, la germanan aviadilon Ju-87 Stuka), fermis la sieĝon ĉirkaŭ la tago 20a. Spite la respublikajn klopodojn, en la 22-a la kapitulaco estis totala, kun la kapto de pli ol 15 000 prizonuloj kaj nombra milita materialo. Tiele oni revenis al stato en la fronto simila al tiu antaŭa al la operaco, kaj Teruelo estis rekuperita de la naciistoj dum la Respubliko perdis multajn homojn kaj materialon; ĝi ne sukcesis siajn dekomencajn celojn, kaj nur prokrastis la agadon de Franco kontraŭ Madrido, kiu preferis agadi kontraŭ oriento, kaj disigis tuj poste la teritorion de la Respubliko.

Fine kun la nova naciisma atako en Aragono al la Mediteraneo, en marto 1938, profite de la akumulado de fortoj en Teruelo, la fronto malproksimiĝos el la ĉefurbo kaj iompostiom eknormaliĝos la vivo en la ruinigita urbo, kiu restis praktike detruita post du akraj sieĝoj.

Post la milito oni rekonstruis partojn de la detruitaj zonoj ĝis mezo de la 1950-aj jaroj, en kiuj oni profitis la reformojn por havigi al Teruelo de malfermaj spacoj kaj raciigo de stratoj. Ties ĉefaj agadoj okazis en la areo de la Seminario kaj ĉirkaŭe, la strato kaj placo de Sankta Johano kaj la komplekso Óvalo.

Klimato redakti

 
Klimatogramo de Teruelo.

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen la klimato de Teruelo estas ĝenerale duonarida malvarma (BSk), sed proksime de la limoj kun la ĉetropikaj klimatoj kun seka vintro kaj varma (Cwa) kaj milda (Cwb) somero.

En somero la temperaturoj estas mildaj, kvankam kun multa oscilado, kaj en vintro estas malvarmaj, kun malmaltaj minimumoj, kiuj foje povas alveni al descendo sub la -10 ºC. La precipitaĵoj prezentas minimumon en vintro kaj maksimumon fine de la printempo.

La rekordoj de temperaturo registritaj en la Observatorio de Teruelo estas 39,3 ºC de la 4-a de aŭgusto 2007 kaj -19 ºC de la 26-a de decembro 2001. En la areo de la municipo okupita de la urbo de Teruelo ekzistas tempertura insulo kun temperaturoj 2ºC supraj al tiuj de la ĉirkaŭaĵoj.[4]

Teruelo estas la ĉefurbo de hispana provinco kun plej da tagoj de frosto jare, nome totalo de 95 tagoj averaĝe.

Ĝi prezentas averaĝe, dekunu tagojn de neĝo jare. En la urbo neĝis tiom frue en la klimata jaro kiom ĝis en oktobro (1992) kaj ricevis neĝofalon tiom malfrue kiom ĝis majo.[5]

Demografio redakti

Inter la hispanaj provincaj ĉefurboj, Teruelo estas la malplej loĝata, kun 35 675 loĝantoj sen 2014, tiu kiu havas la malplej grandan procenton de loĝantaro inter 15 kaj 29 jaroj kaj, kontraste, la provinca ĉefurbo kun la plej alta proporcio de maljuneco (personoj pli aĝaj ol 65 jaroj).

Demografia evoluo de Teruelo el 1842


Fonto: INE[6]
Noto: Inter la censo de 1930 kaj la antaŭa kreskiĝis la teritorio de la municipo ĉar ĝi aligis Concud kaj inter la censo de 1981 kaj tiu antaŭa ĝi aligis Aldehuela, Campillo, Castralvo, Caudé, Tortajada, Valdecebros kaj Villalba Baja.

Urbana nomo redakti

La urbana nomo de la loĝantoj de Teruelo kaj same de tiuj de ties provinco estas turolense en la hispana, nome teruelano.

Administracio kaj politiko redakti

 
Modernisma domo en Teruelo, placo Toriko.

Lastaj urbestroj de Teruelo redakti

Periodo Urbestro Politika partio
1979-1983 Ricardo Eced Sánchez[7] UCD
1983-1987 PAR
1987-1991 Javier Velasco Rodríguez PSOE
1991-1995 Ricardo Eced Sánchez PAR
1995-1999 Luis Fernández Uriel PP
1999-2003 Manuel Blasco Marqués
2003-2007 Lucía Gómez García PSOE
2007-2010
2010-2011
Miguel Ferrer Górriz PAR
Send.
2011-2016 Manuel Blasco Marqués[8] PP
2016-2019 Emma Buj

Balotoj redakti

 
Plaza del Torico
 
Urbodomo kaj Katedralo de Teruelo.

Balotaj rezultoj redakti

municipaj balotoj[9]
Politika partio 2003 2007 2011 2015
PP 8 8 12 8
PSOE 8 7 5 5
Ganar Teruel 3
PAR 4 4 1 2
C's 2
CHA 1 2 2 1
IU - - 1
CA - -
Escaños en Blanco -
Federación de Independientes de Aragón -
UPyD -
Partido Ciudadanos Unidos de Aragón -
Partido Familia y Vida - -
Partido Humanista -
Iniciativa Aragonesa -
Totalo 21 21 21 21

Setlejoj redakti

 
Vidaĵo de Teruelo el la turo de la preĝejo Salvador.

En la municipo de Teruelo troviĝas, krom la provinca ĉefurbo, la setlejoj Aldehuela, El Campillo, Castralvo, Caudé, Concud, San Blas, Tortajada, Valdecebro, Villalba Baja kaj Villaspesa.

Ekonomio redakti

En la aktualo, la ekonomio de Teruelo baziĝas ĉefe en sektoro serva en kiu elstaras la publika sektoro kaj disvolvigita sektoro turisma, ĉar konvertiĝis ekde la 1990-aj jaroj en turisma destino de interno aŭ kultura.

Ekzistas variaj brutobredaj ekspluataĵoj kaj viandaj industrioj, dediĉataj ĉefe al porka brutaro, por liveri al merkato de viandaj produktoj kun origina nomigo, same kiel furaĝo kaj derivataj sterkoj. La regula konsilantaro de la origina nomigo jamón de Teruel (Ŝinko el Teruelo) havas administran sidejon en la urbo Teruelo.

Alia tipo de industrioj kun setlado en Teruelo estas, por ekzemplo, tiuj rilataj kun derivaĵoj de la aŭto.

Transporto redakti

 
Turo de la preĝejo Sankta Petro.
Laŭ ŝoseo
Laŭ fervojo

Ekzistas stacidomo en la urbo. Aktuale troviĝas en fazo de projekto la alveno de la rapida fervojo AVE kun la konstruo de la akso Kantabra Maro-Mediteraneo konektita kun Santander kaj Bilbao en rekorda tempo.

Vidindaĵoj redakti

 
Katedralo de Teruelo.
 
Mudeĥara detalo en la Turo de Sankta Marteno.
 
Mudeĥara detalo en la Turo de la Savinto.

La plej gravaj vidindaĵoj estas la konstruaĵoj laŭ la arto stilo mudéjar, kreita de la islamanoj kiuj restis en la Aragona Kronlando post la nomita Reconquista (rekonkero) fare de la kristanoj. Ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Jen vidindaĵoj:

Ekzistas ankaŭ variaj modernismaj konstruaĵoj, kun ekzemploj de stiloj historiistaj, kiel la novmudeĥara. La vestovendejo Casa de Tejidos El Torico, ĉe la placo Carlos Castel, aŭ la Escalinata, estas, respektive, ekzemploj de la menciitaj stiloj. Krome, la urbo konservas kelkajn gotikajn konstruaĵojn kiuj havas elstaraĵon en la preĝejo de Sankta Francisko. Menciindas ankaŭ de tiu epoko la muregoj aŭ cisternoj. El la 16a jarcento, elstaras la plej granda akvedukto konstruita en Hispanio en la Renesanco, konata kiel Los Arcos (La Arkoj). Krome el tiu epoko elstaras ankaŭ la palaco de la Comunidad de Aldeas de Teruel (komunumoj de vilaĝoj), aktuale Provinca Muzeo, ene de la nomata stilo aragona (Renesanco).

Alia loko de intereso estas la fonto de Toriko kaj ties placo, kunsidejo, kerna centro kaj simbolo de la urbo. Sur la vojo de Sankta Barbara videblas la plej bona vidaĵo de la urbo kaj ties etoso ekde la rigardejo Los Mansuetos, kun interpreta tabulo.[10]

Esperanto en Teruelo redakti

En Teruelo estas esperanto grupo nome Liberanimo.

La 76-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Teruelo de la 23a de junio ĝis la 25a de junio 2017. Aliĝis 156 kongresanoj,[11] kiuj partoprenis el almenaŭ dek kvin landoj. La programo krome etendiĝis pro kromaĵoj de Antaŭkongreso kaj de AMO-Seminario. Antaŭkongreso konsistis en prezentado de la kongreso en diversaj instancoj de Teruelo, Madrido kaj Zaragozo. Okazis jam la ĵaŭdon 22an ankaŭ vizito al la urbo kaj inaŭguroj de tri ekspozicioj: pri esperantisto Francisco Azorín, pri esperantaj poŝtmarkoj kaj pri Esperanto kaj Zamenhof.

Provinco redakti

Teruelo estas ĉefurbo de Provinco Teruelo. Ĉefaj urboj: Albarracín kaj Alcañiz.

Vidu ankaŭ redakti

 
Panorama vidaĵo (sudokcidenta) de la urbo Teruelo, inter la Seminario (maldekstre) kaj la malnova Viadukto (dekstre), jaro 2006.

Referencoj redakti

  1. Instituto Nacional de Estadística - Población [1] Alirita la 25an de Aprilo 2017.
  2. Gargallo Moya, Antonio. El Concejo de Teruel en la Edad Media I. Teruel: IET. p. 82. ISBN 84-86982-64-2.
  3. Barragán, Juan José (2015). Alfambra en la Edad Media y Moderna. Una visión de su historia y su arte a través del conjunto mural de la Ermita de Santa Ana. Sarrión: Muñoz Moya Editores. p. 29. ISBN 978-84-8010-264-3.
  4. López Martín et al., 1993, p. 122.
  5. López Martín et al., 1993, p. 122.
  6. Municipio: 44216 Teruel. Ŝanĝoj de la municipoj en la Censoj de Loĝantaro ekde 1842, INEbase. Kiam oni disponas de la informo de loĝantaro de fakto kaj de rajto oni prenas la plej altan ciferon. Konsultita la 19an de novembro 2013.
  7. Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas (Gobierno de España). «Treinta aniversario de las primeras elecciones municipales de la democracia». Arkivita el la originalo en la 25a de novembro 2015. [2] Konsultita en la 6a de marto de 2014.
  8. Alcaldes de Aragón de las elecciones de 2011. Arkivita el la originalo je 2011-09-07. Alirita 2017-05-03.
  9. Gobierno de Aragón. «Archivo Electoral de Aragón». [3] Konsultita la 4an de Majo 2017.
  10. Barragán Villagrasa, Juan José. Miradores de Teruel y su Comunidad. Madrid: Bubok. p. 67. ISBN 978-84-686-2643-7.
  11. 148 laŭ la retejo de HEF [4] Arkivigite je 2017-06-13 per la retarkivo Wayback Machine, Alirita la 4an de Julio 2017, sed pliaj aliĝis surloke.

Bibliografio redakti

López Martín, Fernando; de la Riva Fernández, Juan; Cuadrat Prats, José María; Martí Ezpeleta, Alberto (1993). Ciudad y medio ambiente: la isla de calor de Teruel (30). Geographicalia. pp. 113-124. ISSN 0210-8380. [Dialnet-CiudadYMedioAmbiente-59805.pdf] Konsultita la 26an de Aprilo 2017.

Eksteraj ligiloj redakti