Tetiso (hel. Θέτις) estas mara nimfo el la helena mitologio. Ŝi estas unu de la filinoj de la mara dio Nereo, nomataj Nereidoj. La titanino Tetiso estis ŝia avino.

Tetiso
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Sekso ina
Patro Nereo
Patrino Doris
Edzo/Edzino PeleoNeptuno
Infanoj Aĥilo • Calibos
vdr
Tetiso kaj Peleo luktantaj

Profetaĵo diris, ke ŝia filo estos pli potenca ol lia patro. Tial neniu dio volis edziĝi kun ŝi, kaj ili lasis ŝin kunedziĝi la mortemulon Peleon.

El tio geedzeco rezultis Aĥilo. Lin trempis Tetiso en la riveron Stikso, pro kio li iĝis nevundebla. Nur la kalkano restis nearosita.

Je la edziĝfesto de Tetiso kaj Peleo ĉiuj olimpiaj dioj invitiĝis, escepte de Eriso, la diino de diskordo. Pro venĝo ŝi ĵetis pomon inter la gegastoj kun la surskribo "al la plejbelaĵo". Tiu kaŭsis balaton inter la diinoj Hera, Ateno kaj Afrodito, kiun Paris, troja princo repacigu. Afrodito promesis al li la plej belan virinon por voĉdoni ŝin. Li elektis Helenon, kiu estis jam edzigita. Afrodito helpis lin forkapti Helenon, kio okazigis la trojan militon.

Vidu ankaŭ redakti