Tetovo

urbo de Norda Makedonio

Tetovo (makedone Тетово, albane Tetovë, turke Kalkandelen) estas urbo situanta en la nordokcidento de Norda Makedonio, en la regiono Polog. Ĝi estas la administra centro de la Opština Tetovo. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 63 176 homoj.[3] sur areo de 261,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 241 loĝantoj/km².

Tetovo · Tetovë
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono regiono Polog
Poŝtkodo 1200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 63 176  (2021) [+]
- opština Tetovo 84 770[1][2]  (2021)
Loĝdenso 241 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 20° 58′ O (mapo)42.01027777777820.971388888889Koordinatoj: 42° 1′ N, 20° 58′ O (mapo) [+]
Alto 468 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha)
- Tetovo 261,89 km²
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Tetovo · Tetovë (Nord-Makedonio)
Tetovo · Tetovë (Nord-Makedonio)
DEC
Tetovo · Tetovë
Tetovo · Tetovë
Situo de Tetovo · Tetovë

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tetovo [+]
vdr

Loko, priskribo redakti

 
Ŝtona ponto super la rivero Pena

Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Pena en alteco de ĉirkaŭ 450 - 650 m. Pli ol duono de la urbo situas en la nacia parko Šar Planina. La urbo mem kovras areon de ĉirkaŭ 22 km².

Ĉe la sudorienta rando de la urbo pasas la aŭtovojo A2 / E65. Oriente ĝi permesas ligojn al Skopjo (ĉ. 42 km). Ĝi kondukas suden al la urbo Gostivar (ĉ. 30 km), Kičevo (ĉ. 70 km) kaj Ohrid (ĉ. 135 km).

La fervoja linio de Kičevo tra Gostivar al Skopjo ankaŭ trapasas la urbon.

Historio redakti

La unuaj spuroj de loĝado en la urba areo troveblas en la pratempo. Tiutempe la loko nomiĝis Eŭnumo. En 1933 troviĝis ĉi tie bronza statuo de 9 cm longa kaj 4 cm larĝa el la 6-a jarcento a.K. Ĝi estas la plej malnova arkeologia trovaĵo en la regiono. La statuo nun estas en la urba muzeo.

Laŭ otomanaj fontoj, Kalkandelen - kiel la turkoj nomis ĝin - estis vilaĝo de komercistoj kaj metiistoj en la 15-a jarcento, kiu tiutempe kreskis rapide. En 1689 Tetovo unue estis nomata "urbo". La plej multaj el la kulture signifaj konstruaĵoj devenas de la otomana periodo, inkluzive de la 18-a kaj 19-a-jarcentaj Arabati-Tekke-bibliotekoj, la antaŭa hamamo apud ĝi, kaj la turist-kolora bunta moskeo.

Tetovo ankaŭ ne estis ŝparita de la kreskanta naciismo en Balkano. En 1844, albanoj organizis ribelon kontraŭ la Otomana Regno. Ili protestis kontraŭ la neproporciaj impostoj truditaj al ili kaj kontraŭ la politiko de centralizo. Post la forigo de la ribelo, multaj albanoj en Tetovo estis malliberigitaj aŭ deportitaj al Malgranda Azio.

Loĝantaro redakti

Laŭ la censo de 2002, inter la loĝantoj de tiam 52 915 homoj estis 28 897 albanoj (54,6 %), 18 555 makedonoj (35.1 %), 1 878 turkoj (3,6 %), 2.352 ciganoj (4,4 %) - restas 2,3 % ceteraj.

 
Bunta moskeo

Religioj: 33 509 islamanoj (63,3 %), 18 676 ortodoksaj kristanoj (35,3 %) - restas 3,6 % ceteraj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Тетово en la makedona Vikipedio.