Tetrakordo signifas:

  • kvartona fermita intervalo granda je kvarto. En la antikva muzikteorio ekde Aristokseno oni klasifikis tetrakordon laŭ la tri tonalĝenroj diatona, kromata kaj enharmonia. En la pli malfrua muziko nur diatonaj tetrakordoj gravas, ekz. por la modaloj. Vidu ankaŭ: Didimo. La tetrakordoj komence nur estis diatonaj, sed poste ankaŭ kromataj kaj enharmoniaj. Du tetrakordoj formas oktavon, ekz. c d e f kaj g a h c aŭ e f g a kaj h c d e. El ili evoluis en la mezepoko la heksakordo kaj tiam la oktavo kaj per tio la hodiaŭa muziksistemo[1].
  • en la muziketnologio (pro miskompreno de la supre menciita nocio) ero de tonsistemo kadrita de kvarto kaj ampleksante ne kvar, sed tri tonojn (do ĝi fakte devus nomiĝi trikordo). Ĉi tiu nocio, kiun precipe Fumio Koizumi uzis por klarigi japanajn tonsistemojn, nuntempe estas fundamenta nocio de la japana muzikteorio. Du tritonaj tetrakordoj formas kvintonan gamon.
  • kvarkorda, citreca, plukinstrumento el Antikva Grekio. Vidu ankaŭ: unukordilo.

Referencoj redakti

  1. Brockhaus Enzyklopädie. 14. A. 1908. Bd. 15.