Teurgoule [tœʁ.ɡul] estas riza pudingo, specifa al Normandio. Tradicie ĝi estis populara ĉe vilaĝaj festoj en Malsupra Normandio, kaj hodiaŭ ĝi restas familia plado[1]. Ĝi konsistas el rizo kuirita en lakto, dolĉigita kun sukero, kaj bonodora kun cinamo kaj foje muskato. Ĝi estas bakita en kuirpoto dum pluraj horoj. Longa kuirado kreas densan brunan karameligitan kruston super la teurgoule.

Teurgoule
Teurgoule kuirita en sia tradicia poto
Teurgoule kuirita en sia tradicia poto
Ĉefaj ingrediencoj Rizo, lakto, sukero, cinamo
Origino Normandio, Francio
vdr

La nomo devenas de la normanda lingvo kaj signifas "tord-buŝo", referenco al la vizaĝo supozeble kuntirita de iu, kiu gustumis ĝin, pro la spicado de la plado.

Teurgoule eĉ havas fratecon Confrérie des Gastronomes de la Teurgoule et de la Fallue de Normandie, kiu havas sian sidejon en Houlgate kaj prezidas la jaran konkurson de teurgoule.[2] La prezidantaj membroj surhavas la ceremonian robon de la frateco, kiu estas verda kaj oranĝa kun mantelo. La frateco konservas la oficialan recepton.

Recepto redakti

Ingrediencoj:

  • 2 litroj da lakto
  • 165 gramoj da ronda rizo
  • 150 gramoj da bruna sukero
  • cinamo

Nepre necesa ilo: poto el emajlita grejso

  • Buterumu la poton
  • Metu rizon, lakton, sukeron en la poton
  • Pulvorigu la surfacon per cinamo
  • Enfornigu la poton dum tri horoj (je temperaturo de 180 gradoj)

Tiu deserto estas tipa normanda recepto el la 17-a jarcento. Rizo kaj cinamo ne kreskas en Normandio sed tiuj ingrediencoj estis rabitaj sur hispanaj karaveloj kiuj grundis sur la normandaj marbordoj alvenante de « Nova Mondo ».

Referencoj redakti

  1. Austin de Croze, Les Plats régionaux de France (1928)
  2. https://www.ouest-france.fr/normandie/deauville-14800/la-confrerie-de-la-teurgoule-distribue-ses-prix-dimanche-1163386 Ouest-France: La confrérie de la teurgoule distribue ses prix, dimanche

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Teurgoule en la angla Vikipedio.