Teveto estas monato de la hebrea kalendaro. La unuaj du aŭ tri tagoj estas la fino de Ĥanuka. Je la 10-a okazas fasto memore al la komenco de la sieĝo de Jerusalemo fare de Nebukadnecaro en -588. Nuntempe la 10-a de teveto estas ofte uzata kiel memortago por mortintoj dum la Holokaŭsto, kiam oni ne scias la veran daton de morto.