Texel

municipo en Nord-Holando, Nederlando

Texel [ˈtɛsəl] (frise: Tessel; esperantigo: Teselo) estas insulo kaj municipo de Nederlando. Ĝi apartenas al la provinco Nord-Holando (Noord-Holland), en la okcidenta parto de la lando, kaj ankaŭ estas parto de Okcidenta Frislando. Komence de 2021 en la municipo vivis 13 656 loĝantoj. La areo estas 585,96 km² el kiu la plej granda parto (416,14 km²) estas (interna- kaj ekstera) akvo, la terareo estas nur 170 km². La averaĝa longeco de Teselo estas 20 km kaj la averaĝa larĝeco 8 km. De la laboranta loĝantaro de pli ol 3500 homoj proks. 17% laboras en la agrikulturo.

ISO
Municipo Texel

Flago de la municipo Texel

Blazono de municipo Texel

Flago de la municipo Texel Blazono de municipo Texel
Situo de la municipo Texel
nederlanda municipo • insulo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
Provinco Nord-Holando
Urbestro Michiel Uitdehaag
Ĉefloko Den Burg
Areo
 - Tero
 - Akvo
585,96 km²
169,82 km²
416,14 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
13.718 (1-a de julio 2006)
80,8 loĝ./km²
Geografia situo 53° 4′ N, 4° 48′ O (mapo)53.0666666666674.8Koordinatoj: 53° 4′ N, 4° 48′ O (mapo)
Texel (Nederlando)
Texel (Nederlando)
DEC
Texel
Texel

Map

Gravaj trafikaj arterioj Pramo Den Helder - Texel
CBS-municipokodo 0448
Telefona kodo 222
Poŝtkodo 1790–1797
Oficiala retejo http://www.texel.nl/
vdr

Historio redakti

La unuaj loĝantoj de Teselo eble estis el la Meza ŝtonepoko (8000-4500 a. K); arkeologoj trovis indikojn por tio. En 1415 Teselo (la tuta insulo) ricevis urborajtojn. Pro tio la insulo, almenaŭ laŭ areo, estas la plej granda urbo de Nederlando.

La Kartvela ribelo de Teselo (en nederlanda: Opstand der Georgiërs) (5a de aprilo 1945 – 20a de majo 1945) estis insurekcio de la 882a Infanteria Bataliono Königin Tamara (Reĝino Tamar aŭ Tamara) de la Kartvela Legio de la Germana Armeo staciita en la Germani-okupita insulo Texel. La bataliono estis formita de 800 kartveloj kaj de 400 germanoj, kun ĉefe germanaj oficiroj. Ĝi estis unu el la lastaj bataloj en Eŭropo en la Dua Mondmilito.[1][2]

Esperanto redakti

Apud la centro de Den Burg estas Esperanto-monumento (vidu Listo de ZEO-j en Nederlando) inaŭgurita la 30-an de majo 1935 [3].

 
satelita foto

Referencoj redakti

  1. BBC "Coast" programme, 19a de oktobro 2012
  2. Zaloga, Steven J (2011). The Atlantic Wall (2): Belgium, The Netherlands, Denmark and Norway. Osprey Publishing. p. 57. ISBN 1780961456.
  3. Filmita arkivo farita en 1934-1935 pri la planado, konstruado kaj inaŭguro de la monumento: http://www.youtube.com/watch?v=7RxxRVZ9F8o

Eksteraj ligiloj redakti

Provinco Nord-Holando  
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort
Nederlando | Provincoj | Municipoj