Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne

Théophile Malo de La Tour d'Auvergne-Corret, naskiĝinta en la 23-a de novembro 1743 en Carhaix (Bretonio) kaj mortinta en la 27-a de junio 1800 en Oberhausen (Bavario), estis franca militisto, unua grenadisto de la francaj armeoj.

Malo de La Tour d'Auvergne-Corret
Théophile-Malo de La Tour d'Auvergne-Corret
Théophile-Malo de La Tour d'Auvergne-Corret
Naskiĝo 23-a de novembro 1743
en Carhaix-Plouguer, Bretonio, Francio
Morto 27-a de junio 1800
en Oberhausen (Bavario)
Soldata kariero
Medaloj: nomo gravurita sur la Triumfa Arko de Parizo
vdr
Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne
Persona informo
Théophile-Malo de La Tour d'Auvergne-Corret
Naskiĝo 23-an de decembro 1743 (1743-12-23)
en Carhaix-Plouguer
Morto 28-an de junio 1800 (1800-06-28) (56-jaraĝa)
en Oberhausen
Tombo Panteono de Parizo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Prytanée National Militaire vd
Profesio
Okupo oficiroarkeologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Malnova Reĝimo redakti

Filo de la advokato Olivier Corret kaj de Jeanne Lucrèce Salaün, li naskiĝis en Saint-Hernin (kie lia patro estis administranto de la kastelo de Kergoat) kaj estis baptita en Carhaix Kiam li eliris el la kolegio de la Jezuitoj en Quimper, li elektis la armeon (en ĉ. 1765) kvankam lia patro deziris ke li fariĝu advokato kaj lia patrino ke li fariĝu moŝtulo de la Eklezio.

En 1767, li eniris, kiel soldato, la duan roton de la muskedistoj. Naskiĝinta Théophile-Malo Corret, li aldonis al sia familia nomo tiun de Kerbauffret antaŭata de nobelsigno, sen rajti pretendi esti nobelorigina.

Pretendante esti natura ido de Turenne kaj de Adèle Corret, nomata Henri Corret, li aldonis al sia nomo tiun de La Tour d'Auvergne en 1777, post la akiro de ido de la duko de Bouillon de letero atestanta komunan radikon, la 23-an de Oktobro de la sama jaro. La 20-an de majo 1785 diplomo rajtigis Malo Corret antaŭigi sian naskiĝnomon per tiu de La Tour d'Auvergne[1].

Poste li aliĝis al la servo de Hispanio, kie li montris sian militistan valoron. Dum mortplena operacio, li savis la vivon de vundita hispana oficisto, kiun li reportis sur siaj ŝultroj al la kampadejo, kaj li reiris al la batalo. La reĝo de Hispanio atribuis al li ordenon, kiun li akceptis, rifuzante la pension al ĝi ligitan.

Franca revolucio redakti

Li aliĝis al la armeoj de la unua franca respubliko kaj estis promociita kapitano de la grenadistoj en 1792. Lazare Carnot, ministro pri milito, diris pri li, ke li estis france « le plus brave parmi les braves » (la plej brava inter la bravuloj). Varbita en la malnova regimento de Bretonio, la 46-a infanteria regimento, li servis en la revoluciaj armeoj de Savojo kaj en la armeo de la orientaj Pireneoj, kie li komandis ĉiujn rotojn de grenadistoj konsistigantaj la avangardon kaj nomataj 'inferaj kolonoj'. Preskaŭ ĉiam tiu falango decidis pri la venko kiam ĝi alvenis sur batalkampo.

Liaj libertempoj estis dediĉitaj al meditadoj aŭ al beletraj laboroj, kaj li estis vokita por esprimi sian opinion en ĉiuj kunvenoj de la militaj konsilioj.

Malsana, li forlasis la armeon. Post la paco kun Hispanio, li enŝipiĝis en Bajono por iri al Brest sed la velŝipo pereis fronte al Camaret. La Tour d'Auvergne kaj samtempe la ŝipanaro estis kaptitaj de angla ŝiparo. Ili volis trudi lin forlasi sian kokardon ; sed tredinte sian spadon en la kokardon ĝis la manŝirmilo, li deklaris ke li preferus morti defendante ĝin.

Li estis enkarcerigita sur la pontonoj sudokcidente de Anglio. Dum sia mallibereco, li dediĉis sin al franca-kelta vortaro. Li estis liberigita en 1797.

Reveninte en Francio, li iris al Parizo, kie li eksciis ke iu el liaj amikoj nomata 'Le Brigant', okdekjarulo, estis ĵus apartigita de sia juna filo (la laste vivanta) pro rekvizicio ; li tuj prezentis sin al la Direktorio, akceptigis ke li anstataŭu la junan rekruton, kiun li redonis al lia familio. Li realiĝis al la armeo kiel simpla soldato por servi anstataŭ la juna filo de sia amiko. Li famiĝis pro siaj kuraĝo kaj modesteco.

Li deiris por la armeo de Rejno, kiel simpla volontulo. Li militis en 1799, en Svislando, estis elektita ano de la leĝofara Asembleo, post la 18-a de Brumero, sed rifuzis kunsidi, dirante : Mi ne scias fari leĝojn, mi scias nur defendi ilin, sendu min al la armeoj. Li rifuzis plurajn promociojn kaj tiam estis nomata « unua grenadisto de la respubliko » de Napoleono Bonaparte.

La 27-a de junio 1800 vespere de la batalo de Oberhausen, en Bavario, li estis vundita je la koro per lanĉo kiam la 46-a duonbrigado de la armeo de Rejno estis atakita de la kontraŭa kavalerio.

 
Statuo en Carhaix-Plouguer

Omaĝoj redakti

La tuta armeo bedaŭris tiun bravulon, kiun ĝi starigis kiel modelon. Lia korpo volvita per kverkaj kaj laŭraj folioj estis kuŝigita sur la loko mem, kie li estis mortigita. Oni starigis monumenton sur kiu oni gravuris tiun epitafon : LA TOUR D'AUVERGNE. Oni scias ke lia balzamita koro estis zorgege konservata de lia roto, kaj ke je la apelo de lia regimento ĝis en 1814, la plej maljuna serĝento respondis nome de La Tour d'Auvergne : Mortinta sur batalkampo.

Lia militista kariero rajtigis lian citon sur la triumfa Arko de Parizo per la nomo « L Tr Dauvergne » sur la 18-a kolono.

Lia kadavro, venante de Bavario, estis kuŝigita en la Panteono de Parizo la 4-an de aŭgusto 1889 dum la ceremonioj por la centjariĝo de la franca revolucio.

Bronza statuo skulptita de la barono Carlo Marochetti estis starigita en Carhaix-Plouguer la 27-an de junio 1841. Tiuokaze, la balzamita koro de La Tour d'Auvergne estis transportata laŭ granda ceremonio de Parizo al Carhaix tra Rennes. La gazeto "La Presse" skribis tiel en Marto 1841 : "Lunde, la 8-an de marto trapasis Rennes S-ro Du Pontavice de Heussey, portanta la urnon, kiu entenas la koron de La Tour d'Auvergne, unua grenadisto de Francio. La urno estas el arĝento kaj altas tridek centimetrojn inkluzivante la brile ruĝan grenadon, kiu estas sur ĝi. Meze estas koro kun superstaranta lanco. (...). Ĉe la malsupra parto de la urno estas gravurita la sekvanta teksto france :

La Tour d'Auvergne est mort, mais c'est au champ d'honneur.
Envions son trépas, et conservons son cœur"[2].

Traduko: La Tour d'Auvergne mortis, sed tio okazis sur la batalkampo.
Ni enviu lian forpason, kaj konservu lian koron,

En Carhaix, en 1900, la festoj de la centjariĝo de lia morto daŭris dum kvar tagoj kun ĉeesto de grandega homamaso, prezidataj de la ministro pri milito, la generalo André[3]. En 1904, la arĝenta urno entenanta lian koron estis donita dum patriota kaj milita ceremonio al la Palaco de la Invalidoj de la familio du Pontavice de Heussey.

Verkado por la kelta lingvo redakti

Paralele al sia milita kariero, La Tour d'Auvergne estis ankaŭ keltismano (ŝajnas ke oni ŝuldas al li la vortojn "menhiro" kaj "Dolmeno" venantaj de la bretona), ŝatanto de gaŭlaj antikvaĵoj kaj studanto de la keltaj lingvoj (precipe la bretona), aparte kun la advokato Le Brigant (libertempa arkeologo), kiujn la fakuloj de la 20-a jc Guyonvarc'h kaj Françoise Le Roux kvalifikis per la vorto 'keltomania' (movado, kiu naskiĝis fine de la 18-a jc, antaŭ ol la sciencaj esploroj ne anstataŭu tiun labortipon). La morto malebligis lin publikigi plurlingvan vortaron en kiu li komparis 45 lingvojn kun la malalta bretona lingvo. Li netigis ĝin antaŭ sia lasta deiro por la armeo de Rejno.

« Mi havas pension je preskaŭ 800 pundoj, kelkajn librojn, miajn manskribaĵoj, bonajn armojn, diris li, tio estas multe por militanta grenadisto, tio sufiĉas por viro, kiu ne kreis bezonojn por si en sia emeritiĝo. »

La princo de Bouillon, kiu akiris dank'al la agnoskita valoro de La Tour d'Auvergne la redonon de siaj bienoj, donacis al li terpecon en Beaumont-le-Roger, kiu enspezigis al li 10 000 pundojn da rento; sed la modesta militisto rifuzis, ne volante doni prezon al liaj servoj. La familio de La Tour d'Auvergne estis bastarda branĉo de la familio de Bouillon.

Deputito fanfaronis pri sia monhavo kaj ofertis al li sian protekton. Vi estas do tre potenca, diris al li La Tour d'Auvergne, kiu tiam estis en la plej granda senhaveco. — Sendube. — Eh nu ! petu por mi.... — regimenton ? — Ne, ŝuparon.

Li testamentis sian bibliotekon al Eloi Johanneau. Carnot ankaŭ diris pri li ke « Lia erudicio egalas lian bravecon » en letero al la konsulo.

Referencoj redakti

  1. france Journal du palais, Volumo 43 France. Kasacia kortumo, Reĝa kortumo de Parizo, Apelacia kortumo. Francio
  2. france "L'intermédiaire des chercheurs et des curieŭ", jaro 2, volumo 28, 1883, legebla el http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k61466g.r=Locmaria-Berrien.langFR
  3. "La Presse n° 2952 de la 28-a de junio 1900, legebla el http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k549558r.hl.r=carhaix.f4.langFR

Bibliografio redakti

  • france Origines gauloises. Celles des plus anciens peuples de l'Europe puisées dans leur vraie source ou recherche sur la langue, l'origine et les antiquités des Celto-bretons de l'Armorique, pour servir à l'histoire ancienne et moderne de ce peuple et à celle des Français, eldonita inter 1792 kaj 1796.

Anekdoto redakti

Balado de William McGonagall pretendas ke La Tour d'Auvergne sola defendis turon kontraŭ aŭstroj, sed tio ne estas pruvita.

Parta fonto redakti

  • F. Calohar, france 'Notice historique sur La Tour-d'Auvergne Corret, premier Grenadier de France, Paris, Gaultier-Laguionie, 1841.

Eksteraj ligiloj redakti

  • france Biografia notico Arkivigite je 2008-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
  • france Origines gauloises, celles des plus anciens peuples de l'Europe, puisées dans leur vraie source, ou Recherches sur la langue, l'origine et les antiquités des Celto-Bretons de l'Armorique, pour servir à l'histoire ancienne et moderne de ce peuple, et à celle des Franc̜ais 3e eld. Hamburgo kaj Parizo 1801 (enhavas la noticon pri La Tour d'Auvergne-Corret. Parolado legita en la publika kunveno de la filoteknika societo, la 20-an de Brumero jaro 9)