Thürnen

komunumo de Svislando

Thürnen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1335 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Thürnen
Blazono de Thürnen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 27′ 26″ N 7° 49′ 49″ O / 47.45722 °N, 7.83028 °O / 47.45722; 7.83028 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 26″ N 7° 49′ 49″ O / 47.45722 °N, 7.83028 °O / 47.45722; 7.83028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1335
Areo 2,25 km²
Alteco 391 m super marnivelo
Poŝtkodo 4441
Komunumkodo 2864
Mapo de Thürnen
vdr

Geografio redakti

Thürnen situas sudoriente de Sissach ĉe la bordo de la rivero Homburgerbach, alfluanto de Ergolz.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Thürnen limas en nordokcidento al Sissach, en nordoriento al Böckten, en oriento al Gelterkinden, en sudoriento al Diepflingen, en ĝia plej suda punkto al Wittinsburg kaj Tenniken, kaj en okcidento al Zunzgen.

Trafiko redakti

Kvankam tra la vilaĝo Thürnen pasas la malnova Hauensteinfervojlinio, ĝi ne disponas pri propra stacidomo. La stacidomo de Sissach tamen troviĝas en distanco de malpli ol unu kilometro de la vilaĝocentro. Krome la vilaĝo estas servata per la buslinio 107.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Thürnen datiĝas el la jaro 1101 kiel Durnun.

En la 11-a jarcento la Monaĥejo Sankt-Alban posedis bienojn en Thürnen, kiujn ĝi donis kiel servuto al la senjoroj de Eptingen. La cetera vilaĝo apartenis al la senjorujo Homburg, kaj fariĝis en la jaro 1305 posedaĵo de la episkopo de Bazelo, kiu ĝin vendis en la jaro 1400 al la urbo. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Thürnen apartenis al la voktejo de Homburg. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi en la jaro 1833 aliĝis post la Bazela Kantondisiĝo de 1832 al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti