'Thatcham estas urbo de Britio, situanta proksimume 90 kilometrojn okcidente de Londono. Thatcham apartenas al la nuna administra regiono Sud-orienta Anglio kaj la historia provinco Berkshire, borde de la rivero Kennet kaj de la kanalo Kennet kaj Avon. Iusence temas pri kunkreskinta orienta antaŭurbo de Newbury: inter la du urbocentroj estas apenaŭ 5 kilometroj. Historiistoj tamen elstarigas ke Thatcham estas la historie pli malnova loĝloko.

Thatcham
urbo
preĝejo Sankta Maria en vintro
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Unio   Eŭropa Unio
Regiono Sud-orienta Anglio
Provinco Berkshire
Situo Thatcham
 - koordinatoj 51° 24′ 18″ N 1° 15′ 52″ U / 51.40500 °N, 1.26444 °U / 51.40500; -1.26444 (mapo)
Areo 22,7 km² (2 270 ha)
Loĝantaro 22 824 (2001)
Denseco 1 005,46 loĝ./km²
Horzono GMT+0h
 - somera tempo GMT+1h
Situo de Thatcham kadre de Anglio
Situo de Thatcham kadre de Anglio
Situo de Thatcham kadre de Anglio
Vikimedia Komunejo: Thatcham
Retpaĝo: www.thatchamtowncouncil.gov.uk

la Naturmalkovra Centro redakti

 
la lago Thatcham ĉe la Naturmalkovra Centro

Loka vidindaĵo estas interalie la la Naturmalkovra Centro (angle The Nature Discovery Centre), kiu situas ĉe la lago Thatcham, inundigita areo proksime de natura kaneja malsekejo nomata Thatcham Reed Beds. La Naturmalkovra Centro malfermiĝis en 1995 kaj nun ĉiujare altiras pli ol 75 000 vizitantojn. Sama aldona nombro da homoj uzas la ĉirkaŭan aron por libertempaj aktivecoj. Ekzistas pluraj "edukaj" padoj, vojo da lignaj skulptaĵoj kaj birdokaŝejo. La areo havas kafejon kaj ofertas vastan gamon da edukaj eventoj.