The Animals (la animaloj) estas angla bando de ritmenbluso kaj rok-muziko, formita en Newcastle upon Tyne komence de la 1960-aj jaroj. La bando translokiĝis al Londono serĉe de famo en 1964. The Animals estis konataj pro sia aspra, bluseca sonstilo de la pronfud-voĉa estro Eric Burdon, montrita ekzemple ĉe ilia mejloŝtona kanto kaj transatlantika No. 1a sukceso, "House of the Rising Sun" (la domo de la elirsuno), same kiel ĉe aliaj sukcesoj kiaj "We Gotta Get Out of This Place", "It's My Life", "I'm Crying" kaj "Don't Let Me Be Misunderstood". La bando ekvilibris akrajn, rok-ecajn popajn unuopaĵojn kun ritmenblusecaj albumaj materialoj kaj estis parto de la Brita Invado de Usono.

The Animals dumkoncerte en Pollando, 2016.

The Animals trairis multnombrajn personarajn ŝanĝojn meze de la 1960-aj jaroj kaj suferis pro malbona negoca administrado. Laŭ la nomo Eric Burdon and the Animals, la tre ŝanĝita bando translokiĝis al Kalifornio kaj atingis komercan sukceson kiel muzikgrupo de psikedela rokmuziko kaj ŝtonroko per muzikpecoj kiaj "San Franciscan Nights", "When I Was Young" kaj "Sky Pilot", antaŭ disbandiĝi fine de la jardeko.[1] Entute, la grupo havis dek sukcesojn Top Twenty (inter dudek pintaĵoj) kaj en la brita listo de UK Singles Chart kaj en la usona US Billboard Hot 100.

La originala anaro de Burdon, Alan Price, Chas Chandler, Hilton Valentine kaj John Steel reunuiĝis por bonfara koncerto en Newcastle en 1968. Ili poste faris mallongajn revenojn en 1975 kaj en 1983. Ili estis ankaŭ kelkaj partaj regrupigoj de la origina anaro laŭ variaj nomoj. The Animals estis enmetitaj en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1994.

Diskaro redakti

  • The Animals (1964; The Animals; US)/The Animals (1964; The Animals; UK)
  • The Animals on Tour (1965; The Animals; US)
  • Animal Tracks (1965; The Animals; UK)/Animal Tracks (1965; The Animals; US)
  • Animalisms (1966; The Animals; UK)/Animalization (1966; The Animals; US)
  • Animalism (1966; The Animals; US)
  • Eric Is Here (1967; Eric Burdon & The Animals; US)
  • Winds of Change (1967; Eric Burdon & The Animals)
  • The Twain Shall Meet (1968; Eric Burdon & The Animals)
  • Every One of Us (1968; Eric Burdon & The Animals; US)
  • Love Is (1968; Eric Burdon & The Animals)
  • Before We Were So Rudely Interrupted (1977; The Animals)
  • Ark (1983; The Animals)

Referencoj redakti

  1. "The Animals Biography".[rompita ligilo] Rolling Stone. 2001. Alirita 2016-08-07.