The Apartment (anglalingve signifas "La apartamento") estas 1960-jara romanca-komedia filmo kunverkita kaj direktita de Billy Wilder. Aktoris en la filmo Jack Lemmon, Shirley MacLaine kaj Fred MacMurray. La filmo rakontas pri viro kiu provas altigi sian statuson en firmao per tio ke li permesas al la firmaestroj uzi lian apartamenton por iliaj amaferoj, sed li atingas propran romancaferon.

La Apartamento
filmo
Originala titolo The Apartment
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 15-a de junio 1960
Daŭro 125 minutoj
Ĝenro Komedio/Romanco
Kameraado Joseph LaShelle
Buĝeto Usona $3.000.000
Reĝisoro(j) Billy Wilder
Produktisto(j) Billy Wilder
Scenaro Billy Wilder
I.A.L. Diamond
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Adolph Deutsch
Ĉefrolantoj Jack Lemmon
Shirley MacLaine
Fred MacMurray
Produktinta firmao The Mirisch Corporation
Distribuo United Artists
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Nigrablanka • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

La filmo estis kritika kaj komerca sukceso, gajnanta pli ol $20 milionojn da usonaj dolaroj kaj kvin Akademiajn Premiojn inkluzivante premion por plej bona filmo.

Eksteraj ligiloj redakti